






Antaŭ 100 jaroj naskiĝis William Aŭld – unu el la plej grandaj esperantaj verkistoj, poetoj, tradukistoj (la 6-a de novembro de 1924 - la 11 de septembro de 2006)
Aŭld konatiĝis kun Esperanto en 1937 kiel 13-jaraĝa skolto kaj poste Esperantumado karakterizis grandan parton de lia vivo.
En sia junaĝo William Auld partoprenis la duan mondmiliton, servis kiel piloto en la brita aer-armeo dum la jaroj 1942-46. En 1946 li estis malmobilizita. Post la fino de la universitato W. Aŭld dum multaj jaroj laboris kiel instruisto de la angla kaj atingis la postenon de la vicdirektoro de liceo.
Jam en la armeo li komencis verki en Esperanto, kaj post sia reveno al sia hejma regiono Skotlando, en 1947, li aperigis poemon tradukitan el la angla en la periodaĵo “Esperanto en Skotlando”. Poste li dum pluraj jaroj redaktis tiun periodaĵon.
La internacia publiko pli bone ekkonis la poeton ekde 1952, kiam aperis la poemaro “Kvaropo”, en kiu W. Aŭld kunaŭtoris kun Reto Rosseti, John Francis kaj John Dinwoodie. Ili eĉ iĝis konataj kiel la Skota skolo de la Esperanta literaturo.
La verkaro de Auld estas tre ampleksa kaj varia. En libro “Pajleroj kaj stoploj, elektitaj prozaĵoj”,eldonita en 1997 okaze de la kvindekjariĝo de lia verkado en Esperanto, estis konstateble, ke liaj libroj je tiu tempopunkto atingis la nombron de kvindek..
La ĉefa poezia verko de W. Aŭld multaj opinias la grandan lian poemon aŭ epopeon “Infana Raso”
“- Ĝis 1950 mi ankoraŭ ne findecidis, ĉu mi verkos en Esperanto aŭ en la angla. Mi verkis la unuan kanton de La Infana Raso en la angla lingvo, kaj mi sendis ĝin al eldonejo. Pasis ok aŭ naŭ monatoj ĝis la respondo... Sed pro la longa nerespondo, mi decidis verki ĝin en Esperanto”,- rakontis Auld en la libro “William Auld - 75 jaroj”. Multaj konsideras “La Infanan Rason” la Grand-verko de la ĝisnuna originala poezio en Esperanto. Laŭ Gaston Waringhien “Infana raso” estas "unu el tiuj tre malmultaj originalaĵoj en nia lingvo, kiuj egaliĝas kun la unuarangaj produktoj de la aliaj literaturoj".
Estis ankaŭ aliaj poemaroj de W. Aŭld: “Unufingraj melodioj” (1960), “Humoroj” (1969), “Rimleteroj” (1976), “El unu verda vivo” (1978), en1987 aperis la granda poemaro “En barko senpilota” el liaj 6 poemlibroj en unu volumo, “Unu el ni” (1992). W. Aŭld estis ankaŭ elstara eseisto. Aperis de li ses esearoj, kiuj plejparte pritraktas la literaturan kulturon de Esperanto kaj la lingvon mem.
Li ankaŭ vaste tradukis el la angla kaj skota, ekzemple de Ŝekspiro, Byron, Fitzgerald, Wilde, Tolkien, Burns k.a.
Krome li donis al ni brilajn antologion, krestomation, lernolibron, postlernajn studilojn.
Gravan laboron William Auld faris ankaŭ kiel membro kaj dum iom da tempo prezidanto de la Akademio de Esperanto, kiel redaktoro de pluraj revuoj:”Esperanto”, “Monda kulturo”, “Norda prismo”, “La brita esperantisto”, “Fonto”. Dum kelkaj jaroj li estis vicprezidanto de UEA. Kelkfoje li estis nomumita de esperantistoj por Nobel-premio.
Dum la jardekoj de sia esperantisteco William Aŭld kolektis imponan bibliotekon de Esperanta literaturo, preskaŭ kvin mil volumojn, kaj donacis ĝin al la Skota Nacia Biblioteko, kiu nun havas unu el la plej gravaj kolektoj de Esperanta literaturo en la mondo.
“ - Ligas min al Esperanto amikeco, ĉar dum mia vivo mi akiris multoble pli da veraj amikoj per Esperanto ol per mia denaska lingvo”, - iam diris W. Aŭld
La parto de poemoj de W. Aŭld en la poemaro “Kvaropo” portas la titolon “Spiro de l´pasio”. Tio estas citaĵo el verso de Miĥalski:
“Aspiras mi per spiro de l' pasio
elkrei novan mondon de la sonoj..”
“Ĉe Auld tiu pasio aparte koncernis la lingvon mem, la junan Esperanton, kiun li konsideris la vivofonto de nova, libera poezio. Kiel poeto kaj verkisto William Auld havas ĉiujn kvalitojn de grandeco: abundon, varion kaj kompetenton. Li multe influis la evoluon de la Esperanta poezio dum la dua parto de la pasinta jarcento kaj okupis altan lokon sur nia Parnaso”,-.tiel bonege skribis pri li la alia Esperanta poeto Baldur Ragnarsson.
William Aŭld
Enpaŝinte sian dudeksesan jaron
Por mi jam mortis dudekkvin novembroj.
La tempo paŝas plu nehaltigeble…
sed mi ankoraŭ sensas, kiom febre
arda potenco pulsas tra la membroj,
kion en mi la juna verv’ deliras,
kiom da faroj restas plenumotaj!
Ankoraŭ mi per paŝoj sepmejlbotaj
al nekonataj celoj triumfiras!
Ĉu vere venos tempo kiam miro
Ne plu al mia gorĝ’ sufoke saltos
pro l’ sorĉ’ ekstaza de violonludo?
Ĉu venos tempo kiam mia spiro
ne plu ravite kaj dolore haltos
pro la malkovro de virina nudo?
William Aŭld
Ho bele, esti juna
Ho bele, esti juna
en nokto freŝe blova,
stari sub mildo luna,
sin senti ĉionpova,
konscii senson flaran,
atendi sian karan…
William Aŭld
Dimanĉon...
Kun vi promeni, Manjo,
manikon vian tuŝi,
rigardi pacokule
en iun etan lagon,
post vasta taga vago
en la krepusko kuŝi,
kaj ridi, palpi, ardi,
kaj flustri amoblagon...
William Aŭld
Al mia amatino neesperantista
Eklerni esperanton vi evitas:
tre bone, kara, scias mi la kaŭzon
de tio, ke vi kvazaŭ sentas naŭzon,
kiam mi ion esperantan citas.
Ho jes! Ĉu kredas vi, ke mi ne vidas
tiun subitan spasman spiropaŭzon?
Pri l' lingvo sentas vi ĵaluzotaŭzon,
ke mian amon vi kun ĝi dividas!
Kara, pripensu: ĉu ne bone estus
se pri la aferet' vi ne kontestus,
sed entreprenus Zamenhof-ekzercojn?
Ĉar tiam vere vivus vi pli home,
kaj sentus kun, ne kontraŭ mi – kaj krome,
vi poste povus legi miajn versojn.
William Auld
Ebrio
la boteloj staras vice,
kamarade kaj komplice
sur la altaj murobretoj –
botelegoj, boteletoj,
verdaj, flavaj,
grasaj, kavaj,
palpebrume en la lumo
min invitas al konsumo,
gluta,tuta,
ĉes-refuta
forkonsumo de l' enhavo,
de la verdo, de la flavo,
de likvoro glate glita
svate ŝvita
kvate kvita
strate strita
streta
struta
mi rimarkas: en angulo
sidas ia ina ulo
kiu ridas ĉevaldente
kaj rikanas sento-tente,
sin ekmovas,
kison blovas,
krurojn ŝovas:
kaj mi povas
super ŝtrumpo vidi blankon,
sangomankan
gamboflankon.
mi vin amas, bela ino,
mi adoras vin sen limo,
volas tuŝi,
kune kuŝi,
kaj karesi,
kaj forgesi,
pri la griza ver' forgesi
grila priva vorgeresi
vira vorga pivaresi
vipareŝi
mi neŝeŝi
neŝeŝi
ŝuvi puvi pova-povaŝ
diri kie ŝiŝ ŝin trovaŝ
la ne
la ne-ŝe
ne-ŝeŝ
ŝeŝ
dako danto danko dankon
dankon
padonu mineŝtaŝ bria
padon'
padon'
'kon
'kon
paŭzo
naŭzo

















