Historio

Kroniko de la esperantista klubo “Revo” (Tjumeno)
1972 – 1976

 1972

En 1972 komenciĝis nova periodo de la esperantista agado en Tjumeno. La unuan grupon por instruado de Esperanto iniciatis Vladimir Zibenkes. Tiu ĉi baza kurso estis okazigita ĉe la universitato en Tjumeno. Neceas diri, ke Zibenkes estante juna iniciatema ĉiam amike kaj afable ridetanta viro ne tre spertis pri la instruado. Ankaŭ taŭgaj lernolibroj kaj aliaj instrumaterialoj mankis en la grupo.
Bedaŭrinde, la unua provo preskaŭ ne havis sukceson, sed ĝin sekvis komence de la 1973-a jaro ankoraŭ unu grupo, iom pli rezultodona. La organiza kaj instrua flankoj de ambaŭ grupoj havis grandajn mankojn, sed oni devas danki al Vladimir Zibenkes, kiu somere de 1973 forlasis Tjumenon, pro lia apogo kaj perletera helpo al la memstare stariĝanta esperantista grupo.
Menciindas la fakto, ke la unuajn paŝojn de tjumenaj entuziasmuloj akompanis senĉesaj antajuĝoj, senbazaj distordoj kaj eĉ rekte obsedaj primokoj, kiujn ili tiam ne spertis efike kontraŭstari.

 1973

Dum la unuamaja festo grupo de tjumenaj gestudentoj sub la gvido de Vladimir Zibenkes partoprenis sian unuan esperantistan renkontiĝon en Omsk. La amikeca etoso de la renkontiĝo, komuna vojaĝo, unuaj interparoloj en Esperanto (i.a. kun Sibircev kaj Ljuba Kovalenko) kaj unuaj kontaktoj en la esperantista medio pozitive impresis multajn novicojn.
Somere de la sama jaro Aleksandr Kalaŝnikov partoprenis en Uzbekio SKT-4 (Studenta konstrutaĉmento de esperantistoj), kiu donacis al li unuajn impresojn kaj spertojn pri similaj aranĝoj, stimulis la fervoron kaj vekis grandan intereson pri la Sovetia esperantista junulara movado.
La 28-an de oktobro 1973 estis fondita Tjumena junulara esperantista klubo, kies origina celo manifestiĝis per lernado, informado kaj laŭebla disvastigo de Esperanto. La komenco estis pure entuziasma. Neniu el ĉeestintoj en la unua kunveno senerare kaj stile senriproĉe parolis en Esperanto, neniu posedis spertojn en organiza kaj kluba laboro, sekve neniu povis klare kaj ĝuste, konforme al la aktualaj cirkonstancoj difini taskojn por la grupo kaj ĝiaj junaj membroj, plejparte studentoj. Tamen la fundamento estis metita. La organiza kunveno okazis en la ĉefa administra konstruaĵo de la universitato en la strato “Semakov”.
Kiel la unua prezidanto de la klubo estis elektita Aleksandr Kalaŝnikov – studento de la dua kurso de la fakultato pri german-romana filologio en Tjumena universitato. Li estis tre aktiva junulo, tiutempe, post la sukcesa somera vojaĝo, jam parolanta sufiĉe bone en Esperanto kaj havanta spertojn de lingvaj kontaktoj kun aliurbaj esperantistoj. Aleksandr multe klopodis por aktivigi la klubanojn kaj grave kontribuis al la kontinua evoligo de la kluba agado.
La klubo ricevis la nomon “Revo”, ĉar la origina entuziasmo de la unuaj klubfondintoj baziĝis plejparte sur revoj pri progreso, lingva egaleco kaj perfektiĝo.
Aŭtune 1973 tjumenanoj vojaĝis al Miass, partoprenis tie en REVU-8 (Renkontiĝo esperantista Volgo-Urala), konatiĝis kaj amikiĝis kun pluraj aktivaj esperantistoj el ĉi tiu regiono. Tre favore elmontris sian kontenton pri la nova grupo Boris Kolker.
Sed ĉe la sojlo de la nova klubo restis tamen nur du studentoj Aleksandr Kalaŝnikov kaj Vladimir Opletajev, kiuj pli serioze kaj fervore ol ceteraj rilatis al la aferoj. La plej urĝa tasko por ili konsistis en ellaboro de konforma agadmaniero. La plej taŭga kaj konvena en tia situacio montriĝis la agado enkadre de la rondeto dume pli multe okupiĝanta pri studado de la lingvo.

 1974

Aprilo. La ekzameno en la nova studgrupo ĉe la universitato havis esperindajn rezultojn: aperis novaj esperantistoj (Valentina Samojlovskaja(Zaharova), Dilara Mametova(Gadirova), Sergeo Straŝnenko), kaj ilia aktiva agado multe kontribuis al plialtigo de nivelo de la interna kluba vivo. De post tiu ĉi jaro tjumenanoj aktive partoprenis enlandajn aranĝojn.

 SEJT-16

La tendaro okazis en pitoreska vidinda loko proksime de la urbo Kineŝma sur la bordo de la rivero Volgo en Ivanova provinco. Ĝi estsis la unua SEJT (Sovetia junulara esperantista tendaro), kiun revanoj organize partoprenis, kaj ĝia influo al elformiĝo kaj maturiĝo de iliaj imagoj kaj konvinkoj pri graveco de la lingva kaj movada probemoj estas sendube neripetebla. La tendaro enradikigis tjumenajn esperantistojn inter la samideanojn, disponigis al ili vastan agadkampon kaj ĝenerale kuraĝigis sentime kontraŭstari ĉiujn malfacilaĵojn.
La propono de la SEJM-Konsilantaro pri kandidatiĝo al SEJM estis tamen dume rifuzita: ne ekzistis ankoraŭ bonaj premisoj garantiontaj rapidan kaj sufiĉe kvalitan evoluon de la klubo, mankis necesaj spertoj.

 1975

La planoj pri oficialigo de la klubo ĉe la universitato restis neefiktivigitaj. Tiun ĉi jaron karakterizas ĉiuflanka strebo de la klubanoj al lingva perfektiĝo. Ĉiu konsciis pri la taskoj: evoluigi parolkapablojn, penegi esprimi sin en Esperanto klare kaj bonlingve, ĉiurimede subteni komencantojn en iliaj unuaj paŝoj. En 1975 funkciis jam kelkaj grupoj de la baza kurso ĉe la universitato. La klubo eniris Volgo-Uralan agadregionon atinginte sufiĉe bonan rekonon ĉe tieaj esperantistoj. En tiu tempo establiĝis bonaj rilatoj inter “Revo” kaj kelkaj sovetiaj Esperanto-kluboj, speciale kun “Malahita stelo” el Miass (Ludmila Novikova, Tatjana Aleksandrovna Koptjagina). La klubanoj partoprenis en REVU-9 (Sverdlovsk), OSER (Okcidentsiberia esperantista renkontiĝo) en Omsk kaj SEJT-17 (Altajo). Dum REVU-9 la klubo estis kandidate akceptita al SEJM.
Aŭtune de 1975 unavice dank´ al la klopodoj de Aleksandr Kalaŝnikov “Revo” ricevis konstantan ejon por la kursoj en la klubo de fervojistoj je la nomo Iljiĉ(Lenin). Tio estis negranda duetaĝa domo ĉe la fervojstacia placo, bone atingebla el la urba centro kaj disponiginta al esperantistoj sufiĉe komfortan ĉambreton. En la nova agadjaro la kursojn komencis viziti ĉirkaŭ 80 personoj.

 1976

En januaro 1976 estis solene inaŭgurita Esperanto-ĉambro en la novkonstruita palaco de fervojistoj. Ek de tiu tempo ĉiuj kvar grupoj de la elementaj kaj daŭriga kursoj okupiĝis en la klubejo, konstante utiligante librojn, revuojn, bildojn, tabelojn kaj ceterajn instruhelpilojn. Tia pli alta metodika kaj teknika niveloj de la instruado estis bonega premiso por sukcesa lernojaro. La ĉijaraj kursfinintoj povis jam vigle paroli en Esperanto, bone orientiĝi en multaj movadaj problemoj, tuj ekkorespondis kun eksterlandaj esperantistoj. Al la klubo aliĝis multaj gejunuloj, kies aktiva kunlaboro pozitive influis la internan vivon de “Revo”.
En marto 1976 “Revo” estis organizanto de REVU-13. Koncerne la organizan flankon la renkontiĝo trapasis senriproĉe. Iom damaĝis al sukcesa efektivigo de la programo sufiĉe granda nombro de komencantoj apenaŭ parolantaj en Esperanto. La renkontiĝo donis multajn spertojn al tjumenanoj pri organizo de similaj gravaj kaj grandaj aranĝoj.

 SEJT-18

Kvar gerevanoj partoprenis la junularan tendaron apud Tihvin, kiu trapasis en originalaj turistaj kondiĉoj kaj instigis tjumenanojn al pli aktiva studado de la lingvo. Valentina Samojlovskaja kaj Dilara Mametova partoprenis en Leningrad la internacian renkontiĝon kun belgaj, germanaj kaj bulgaraj esperantistoj.
Komence de oktobro por 4 grupoj de elementa kurso enskribiĝis ĉirkaŭ 200 homoj, la grupojn gvidis Aleksandr Kalaŝnikov, Dilara Mametova, Valentina Samojlovskaja, Vasdilij Birjukov.
La klubo enpaŝis jam sian trian agadjaron post la fondiĝo. Revanoj havis kelkajn tradiciajn aranĝojn, kiun ili strebis plu daurigi celante tiel aktivigi komencantojn.
31.12.1976 – 1.01.1977 estis en Tjumeno okazigita “Lazura tajgo”, kiu poste fariĝis tradicia novjarfesta renkontiĝo de tjumenregionaj esperantistoj. La unuan “LT” partoprenis 16 personoj el Tjumeno, Permj, Zavodoukovsk.

Vladimir Opletajev

Urboj: 

Komentoj el VKontakte