Ĉiam, kiam aperas iu ŝanco popularigi Esperanton, mi penas nepre uzi ĝin por fari tion. Ankaŭ ĉi-januare, kiam okazis la 2-a internacia festivalo “Kristnasko unuigas”, ĉi-jare virtuala, mi klopodis doni sian lepton por ĝia programo. Sed unue kelkaj vortoj pri la festivalo mem.
Ĝin iniciatis kreemaj aktivuloj el la urbeto Bogdanoviĉ de Sverdlovska provinco kaj ilian ideon volonte subtenis la lokaj aŭtoritatoj. La programon de la festivalo partoprenis kiel rusianoj (loĝantoj de Bogadanoviĉ kaj homoj de diversaj nacioj el urala regiono), tiel eksterlandanoj (francoj,poloj, litovoj, belorusoj). Kiam en mia laborloko, en la Domo de uralaj popoloj, kiu ankaŭ estis unu el la subtenaj flankoj de la festivalo, oni demandis min, ĉu eble esperantistoj ankaŭ povus partopreni la programon de la aranĝo, mi promesis pensi, kielmaniere tion eblas fari. Poste mi decidis proponi kelkajn pretajn registritajn muzikaĵojn en Esperanto por la programo de la komuna internacia kristnaska koncerto, kies virtuala dissendado okazis per jutubo tage la 7-n de januaro. La reĝisoro de la programo elektis el la sendaĵoj du muzikaĵojn: la konatan al ĉiuj kristnaskan kanton “Tintilo”, kiun kune registris en Esperanto niaj konataj diverslandaj Esperanto – kantistoj (muzik – bando “Asorti”, Anjo Amika k.a.) kaj donacis al Esperanto-komunumo, kaj la kanton “Zamikaja krug” (“Fermante la rondon”), kiu estas la himno de Moskva Lingva festivalo kaj kutime fermas ĝin. Tiu ĉi kanto estis registrita nur antaŭ du monatoj speciale por fini la virtualan MLF – 2020, kaj perneson uzi la kanton donis la direktoro de la festivalo Gonĉarova I. G. La lasta kanto sonas en kelkaj diversaj lingvoj, en Esperanto ĝian fragmenton kantas MASIano Oleg Ĉajka. Do, tiel dum la festivala koncerta programo sonis ankaŭ la internacia lingvo Esperanto kaj en la kuranta subskribo estis la informo pri tio kaj pri ĝiaj plenumantoj.
Sed la daŭrigo de tiu ĉi historio okazis jam reale antaŭ semajno en mia laborejo. Oni decidis resumi la okazintan eventon, organizis rondan tablon kun la teŭmado, invitis la ĉefajn kontribuintojn por la programo por enmanigi dankleterojn de la organizantoj kaj simpatiajn prifestivalajn memordonacojn. Partopreni tiun ĉi aranĝon estis invitita ankaŭ mi. Sed la plej agrabla, kio okazis, estis tio, ke la organizantoj petis min iom rakonti pri Esperanto kaj konatigi la ĉeestantan publikon kun ĝi. Mi faris tion kun granda plezuro kaj ĝojis vidi intereson de la ĉeestantoj kaj respondi poste al iliaj demandoj pri nia kara lingvo. Krome, la organizantoj pere de mi transdonis la dankleteron kaj memordonacojn ankaŭ al Irina Gonĉarova kaj al la membroj de la Esperanta asocio MASI.
Aldoni novan komenton