Urboj:








Pasinta semajnfino en Jekaterinburgo estis Esperante riĉenhava. Vendrede, la 11-an de oktobro, ni havis gaston-esperantiston el Siberio Gennadij Basov. Dum sia flugo el Tomsko al Stavropolo, li havis diurnan halton en nia urbo. Estis labortago kaj tial ni ne povis kolektiĝi grandgrupe kaj renkontiĝis kun Geĉjo en la Domo de Uralaj popoloj nur triope: Jelena Uspenskaja, Vjaĉeslav Gusev kaj Raja Kudrjavceva. Ni kune matenmanĝis, gaje babilante, interŝanĝante novaĵojn; poste montris al la gasto kutiman kunvensalonon de uralaj esperantistoj en la Domo, fotiĝis tie kune apud nia arbo de amikeco. Bedaŭrinde la vetero de tiuj tagoj subite ekiris laŭ la vintra scenaro: la tagon antaŭe en Uralo neĝis kaj vendrede la neĝo kuŝis ankaŭ en Jekaterinburgo, regis malagrabla pika vento kaj estis glite sur stratoj. Malgraŭ tio ni decidis montri al Geĉjo la unikan eksponaĵon, Ŝigiran idolon – unu el plej antikvaj lignaj arkeologiaj trovaĵoj en la mondo, kiun sciencistoj determinas kiel 12100-jaraĝan. Do, la kompanio iris al la jekaterinburga regiongrafia muzeo, kiu estas filio de la muzeo de arkeologio kaj historio de Meza Uralo kaj pasisgis tie kelkajn horojn, ĉar la muzeo estas kelketaĝa kaj havas multajn vidindajn interesaĵojn. Vespere Geĉjo tre laca, sed ŝajne kontenta, revenis en la Domon de Uralaj popoloj, kie povis iom ripozi nokte, kaj frumatene devis atingi la fluĝavenon por flugi plu, al la suda Stavropolo. Ni kune tre bedaŭris, ke la cirkonstancoj malpermesis al li resti kaj partopreni nian aŭtunan Esperanto-renkontiĝon, okazontan nur post unu tago.
	Sed sabate venis aliaj gastoj-esperantistoj, kiuj intencis ĝin partopreni: Valentin Meljnikov el Moskvo kaj Pavel Veselov el Tjumeno. Por la sabata vespero ni anticipe akiris biletojn al la piano-koncerto, kiu devis okazi en Jelcina centro kaj tre volis kunviziti la koncerton kune kun niaj aliurbaj gastoj. Sed la trajno de Valentin el Moskvo signife malfruis, kaj la geedzoj Terentjev el Ĉelabinsko devis ŝanĝi sian venon de sabato al dimanĉo, atendante, ke iom degelos la frostiĝinta glita neĝo sur vojoj, tial la koncerton krom jekaterinburganoj el la gastoj trafis nur Pavel Veselov. Tio vere bedaŭrindis, ĉar la koncerto estis belega! Pianludis Jevgenij Ivaŝko, juna kaj tre talenta pianisto, kiu devenas el Belorusio, sed finis la Moskvan konservatorion; li antaŭnelonge gajnis la unuan premion en la tradicia Internacia konkurso de pianistoj memore al Vera Lotar-Ŝevĉenko, ĉiujare okazanta en Jekaterinburga filharmonio. La programo de la koncerto estis vere bonega: sonis muziko de Bach, Beethoven, Ĉajkovskij, Chopin, Liszt kaj Händel. La maniero de pianludo de Jevgenij Ivaŝko ĉarmas aŭskultantojn de la unua noto, la virtuozeco kaj filigraneco de lia muzikplenumo neniun lasas indiferenta. Ankaŭ nia esperantista grupo estis ĉarmita kaj impresita de lia koncerto!
	Dimanĉe tage okazis la planita aŭtuna kunveno de uralaj esperantistoj, kiu pasis sukcese, havis allogan kaj interesan programon. Sed pri la kunveno estu jam aparta rakonto... 
Amike raportante,
	Raja Kudrjavceva

 Esperanto
 Esperanto Русский
 Русский















