Urboj:













Januaro en Rusio estas la monato malavara je festoj: Novjarfesto, Kristnasko kaj ankoraŭ tia neoficiala festa aldonaĵo kiel Novjaro laŭ la malnova Julia stilo. La unuaj du festoj kutime estas familiaj, la lasta finas tiun ĉi vicon de la jarŝanĝaj festoj kaj estas aparte ŝatata de rusianoj, ĉar ĝi donacas ankoraŭ unu eblecon kolektiĝi ĉe la festa tablo jam kun geamikoj,kolegoj k.t.p.
Ankaŭ jekaterinburgaj esperantistoj profitis la okazon por kune pasigi la sabatan vesperon de la 13-a de januaro. Ni decidis tiutage kunigi la utilon kun la plezuro kaj komence kunviziti la kultur-klerigan centron “Ermitejo – Uralo” por vidi tie la ekspozicion “Jekaterino la Unua - heredintino de aferoj de Petro la Granda”. La ekspozicio estas koincidigita al la 300-jariĝo de Jekaterinburgo kaj ĝi prezentas la figuron de la rusa imperiestrino, kiu estis rekte ligita kun la urala ĉefurbo kaj ĝia unua loĝantaro.
Ni povis ekvidi vere rarajn eksponaĵojn, kiel dumvivajn portretojn de Petro la Unua kaj de Jekaterino la Unua, luksan reĝan kaleŝon, kiun imperiestroj uzis dum la promenadoj en Petergofo, kestohorloĝon el la cara palaco, la spegulon, kies kadro estis farita de Petro la Unua mem k.t.p. Entute la ekspozicio enhavas 150 eksponaĵojn: pentraĵojn, skulptaĵojn, objektojn de ĉiutaga cara vivo kaj unikajn historiajn tolbildojn el la kolekto de la muzeo “Ermitejo” en Sankt-Peterburgo.
Post la vizito de la ekspozicio ni kune piediris al la Domo de Uralaj popoloj. Kaj kvankam la vespero estis frosta, malvarma kaj neĝa, ni paŝis kontentaj kaj inspiritaj kaj ĉies humoro estis ĝoja. En la bele ornamita salono nin atendis jam anticipe preparita festa tablo kaj ni plezure kunpasigis la vesperon, dum kiu ni gratulis unu la alian kaj interŝanĝis agrablajn donacetojn, kune tostis, gustumis festajn frandaĵojn, kunkantis, babilis je diversaj temoj, ŝerce divenis la sorton de la ĉeestintoj, fotiĝis kaj eĉ sukcesis registri la videon de la komuna gratulo al la sekvonttaga urala jubileulo... Do, la vespero estis plena de multaj agrablaj kaj memorindaj momentoj kaj ni kunfestis tiun ĉi feston–paradokson - Malnovan Novan jaron - en tre varma kaj animeca etoso.
Raja Kudrjavceva, Jekaterinburgo