Urboj:
Aranĝoj:
Ĉiujare en decembro uralaj esperantistoj, samkiel tutmonda esperantistaro, festas la tradician Zamenhof-feston aŭ Tagon de la Esperanta libro, dum kiu esperantistoj omaĝas al la kreinto de Esperanto kaj dediĉas sian atenton al la Esperanta literaturo. Kaj certe ni ĉiam atendas tiun ĉi feston, ĉar ĝi ankoraŭ ebligas al ni ĉiuj revidiĝi kun amikoj – esperantistoj, denove sperti solenan kaj emociigan etoson de kunestado en unu samlingva rondo.
Sed ĉi-foje la tradicia decembra festo estis neordinara, ĉar pro la konataj al ĉiuj cirkonstancoj ni povis renkontiĝi nur virtuale. Entute la 20-n de decembro por celebri la Zamenhof-tagon en rete ligita formato aliĝis 21 esperantistoj el 6 urboj de Rusio kaj estis unu esperantistino el Germanio. El Jekaterinburgo partoprenis la aranĝon – 9 homoj, el Niĵnij-Tagilo – 5 homoj (brave, tagilanoj!), po du homoj el Tjumeno kaj Volgogrado, po unu – el Tobolsko kaj Sankt- Peterburgo.
La aranĝo, kiu komenciĝis de solena voĉlegado de la poemo de Paul Thorsen pri Zamenhof fare de Raja Kudrjavceva kaj Lidija Jerofejeva, entute daŭris dum du horoj kaj duono kaj estis interesa kaj enhavriĉa dank’ al la diversaj kontribuoj de ĝiaj partoprenintoj: sperta aktivulino el Volgogrado Spicina V. M. vidigis al ĉiuj la genealogian arbon de Zamenhofa gento kaj kurte komentis ĝin, ŝi ankaŭ rakontis kaj montris fotojn pri sia renkontiĝo kaj komunikado kun la nepo de Ludoviko: Louis-Christophe Zaleski – Zamenhof antaŭ kelkaj jaroj en Francio; ŝia juna samurbanino Anna Zabavina konigis al la partoprenantoj siajn impresojn pri la partopreno en la virtuala renkontiĝo de esperantistoj, organizita de REU en la sama tago kiel nia. Jekaterinburganino Vera Matvejeva prezentis al ni surekrane la skanitan elokventan arkivan dokumenton: enskribaĵon el la libro de naskiĝoj de hebreaj infanoj pri la naskiĝo de Lejzer Zamenhof. Lidija Jerofejeva montris du biografiajn librojn pri Zamenhof el sia biblioteko, kiujn ŝi tralegis kaj revuis. Esperantistino el Sankt-Peterburgo Jekaterina Maliŝeva rakontis pri la interesa formo de la kunlaboro de esperantistoj el la klubo “Kariljono” dum la pandemia periodo, kiam ili kune tradukis en Esperanton, faris subskribojn kaj sonigis mallongajn konatajn filmetojn el serioj “Fitil” kaj “Jeralaŝ”, la prezentita de Jekaterina unu el iliaj filmetoj vokis sinceran intereson de la partoprenantoj. Dilara Gadirova el Tobolsko rakontis pri siaj planoj, uzante skajpon, komenci la instruadon de Esperanto en ne tre granda grupo de dezirantoj en sia loĝurbo, kaj pensigis nin pri la okazigo de paroliga kurso de Esperanto por ni mem, uzante zoom-on.
Ĉiujn nin vere agrable surprizis la aliĝo kaj apero surekrane de nia juna samurba esperantistino Jana Ĥusanova, kiu jam dum 6 jaroj loĝas eksterlande ĉar ŝi doktoriĝis en Francio kaj nun laboras kiel astrofizikisto en Germanio. Ni tre ĝojis vidi Jana inter ni dum la festa renkontiĝo, kaj ŝi tre vigle kaj interese rakontis pri sia nuna vivo en Germanio, volonte respondante multajn niajn scivolajn demandojn.
Multajn aplaŭdojn rikoltis jekaterinburgano Konstantin Ĥlizov, plenuminte du belajn kantojn en Esperanto. Kaj fine Raja Kudrjavceva aldonis ankoraŭ iom da vigleco al la aranĝo, proponinte al ĉiuj partoprenantoj trovi paralelojn en la rusa al la tralegitaj de ŝi proverboj en Esperanto el la fama “Zamenhofa proverbaro”.
Kiel ĉiam la tempo de la renkontiĝo pasis tre rapide kaj nerimarkeble, ĝi havis vere ĝojan kaj festan etoson, kiun ŝajne eksentis ĉiuj kaj ĝi iĝis la plej grava kaj agrabla impreso de la tuta festo!
Fragmentoj de la voĉlegita dum la virtuala festa decembra renkontiĝo en Jekaterinburgo la poemo de Paul Thorsen
***
Hodiaŭ en moment’ solena,
en lingvo Zamenhova, pura, plena,
facile fluas vortoj, varme, verse
karesi noblan nomon kvazaŭ per Alta Kanto:
Doktoro Esperanto!
Hodiaŭ ritmo, rimoj kun dolĉo dance festas
pro verko, kiu mem poemo estas!
2
Humila, saĝa, preskaŭ sola
li luktis por la lingvo senpopola,
ĝis muroj de Bulonjo krake falis.
De tiam li kun daŭre kreskanta akompano
fariĝis tutmondano!
Humila, ne venkinta, sed ankaŭ ne venkita,
li montris vojon tra la mont’ granita.
3
Hodiaŭ en moment’ solena
jam tempo estas por rekono plena.
La nepoj de l’ modesta semokorto
centmile tra Tutmondo persiste venis, venas,
konstante semis, semas.
Hodiaŭ estas tempo, honora kaj hereda –
per vi la verko venkos, estu preta!
Paul Thorsen
Aldoni novan komenton