Aldoni novan komenton

Al mi ŝajnas, ke ĉiuj

Al mi ŝajnas, ke ĉiuj tradukoj estis plenumitaj sufiĉe bonnivele. Kiom mi komprenas, ĉiuj lernintoj ankoraŭ ne iĝis spertuloj en Esperanto. Des pli, ili meritas altan laŭdon. La laboro de ĉiu nova esperantisto montras, ke ili ne nur bone komprenas la enhavon de la tekstoj, ankaŭ ili povas verki en la rusa lingvo, ĉar traduko postulas ne nur bonan scion de Esperanto, sed ankaŭ ĝustan uzadon de la gepatra lingvo. Mi ĝuis la tradukon de Konstantin Golubev (Sankt-Peterburgo), mi ŝatis la stilon. Verŝajne pro tio, ke mi mem legis la libron kaj traktas ĝin kiel valoran legaĵon. Mi volas gratuli ĉiujn (la instruiston inkluzive), deziri al vi plurajn sukcesojn en Esperanto kaj ne nur en ĝi, fortikan sanon, kaj mi esperas, ke Vladimir akiros multajn novajn lernemajn komencantojn, kaj gvidos diversajn kursojn, kaj ne nur por novuloj kaj ankaŭ por progresintoj, ekzemple, sur “Zoom” elektronika platformo. Novajn interesajn vojojn al Vi, nia brila kaj LABOREMA instruisto, Vladimir Opletajev!