...Mi estas esperantisto, adepto samtempe de komuna homa lingvo kaj de egaleco inter ĉiuj lingvoj de ĉiuj popoloj

Personoj: 

La 26an de marto 2016 forpasis Michel Duc Goninaz –  elstara franca esperantisto, lingvosciencisto, tradukisto, aŭtoro de sciencaj verkoj, docento pri la rusa lingvo kaj Esperanto en la universitato de  Aikso Provenca (Francio), la ĉefredaktanto de la nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, en 2002, plia eldono en 2005. Michel Duc Goninaz naskiĝis en Parizo la 6an de septembro 1933.  

En 2005 li afable rakontis al la legantoj de la revuo “Komencanto” pri sia esperantistiĝo, respondante al la demando de la redakcio “Kiel tio komenciĝis?

 

 

 

Kiel tio komenciĝis? Por respondi tiun demandon, ne sufiĉas rakonti personajn rememorojn kaj paroli pri Esperanto. Necesas ja kompreni historian situacion kaj la rolon de diversaj lingvoj.

1933-40 : "Unu lingvo sufiĉas". Mi denaske vivas en unulingva medio. Mi probable eĉ ne imagas, ke ekzistas surtere aliaj lingvoj, ol tiu, kiun uzas miaj familianoj kaj ĉirkaŭaj ceteraj homoj, t.e. la franca.

1940-44 : "Mi malkovras aliajn lingvojn, elpensas lingvon tutmondan kaj ekscias pri Esperanto". Alia lingvo aperas en Parizo. Ĝi estas parolata de la germanaj soldatoj. Ĝi estas skribata sur dulingvaj afiŝoj, anoncantaj la ordonojn kaj decidojn de la germana stabo. La unua fremdlingva vorto, kiun mi tiamaniere lernas, estas "Bekannt- machung", kiun mi ja ne kapablas analizi ("sci-igo"), sed kiun mi opinias tre longa kompare kun la samsignifa  franclingva "Avis". Mi do konatiĝas kun tiu lingvo per la traduka metodo. Por sepjara knabo tamen restas nesolvebla problemo : homoj ja povas paroli alian lingvon, ol mi, sed en kiu lingvo ili pensas? Ŝajnas al mi neeble pensi en alia lingvo, ol la franca. Sed venas aliaj informoj per la lernejo, la radio kaj la politikaj informoj. Mi ekscias, ke ekzistas angloj, kiuj parolas angle, rusoj — ruse ktp. Iĝas pli kaj pli klare, ke mi ne povos devigi ilin paroli france. Mi eĉ malkovras, ke la mencio "Made in France", videbla sur kelkaj objektoj, estas anglalingva — kial do? Krome, mi ekscias, ke iuj homoj, kiujn mi aŭdas paroli france kaj estas konsiderataj francoj, parolas "inter si" en alia lingvo. En Parizo estas multaj tiaj homoj, precipe bretonoj. Ankaŭ la malfeliĉaj judoj, ĉiutage insultataj de la nazia propagando kaj deportataj en 1942, havas laŭdire sian propran lingvon. Estas do ne nur multaj lingvoj, sed du specoj da ili : tiuj, kiujn oni uzas oficiale (la franca, la germana, la angla k.a.) kaj tiuj, kiujn oni uzas "inter si" (la bretona, la jida k.a.). Pro tiu revolucio en mia infaneca mondkoncepto (mi ankoraŭ ne konis la vorton Weltanschauung!), mi faras al ĉirkaŭaj plenkreskuloj la demandon : "Sed ĉu ne ekzistas iu lingvo komuna por ĉiuj homoj?" kaj mi ricevas la jenan respondon (de mia patrino, se mi ĝuste memoras) : "Ho, jes, ekzistis Esperanto, sed ĝi malsukcesis". Mi ne komprenas, kiel lingvo povas "malsukcesi", ĉar nur poste mi ekscios, ke lingvoj aperas kaj malaperas. Tamen mi povas konstati, ke tiu informo estas ne tute ĝusta. En strateto tute proksima al mia lernejo troviĝas kafejo, sur kies vitrino videblas verda stelo kun la skribaĵo "Esperanto parolata". Do, ekzistas tamen homoj, kiuj uzas tiun lingvon, kiu "malsukcesis"! Mi ne aŭdacis eniri la trinkejon por informiĝi. Finfine, tio estas problemoj por plenkreskuloj. Kaj mi ankoraŭ ne konsciis, kiom simbolaj estas miaj unuaj scioj pri fremdaj esprimoj : "Bekanntmachung"," made in France" kaj "Esperanto parolata".

1944-46. "Mi renkontas Esperanton". Parizo ĵus liberiĝis. Mi ekvizitas mezlernejon kaj devas elekti unuan fremdan lingvon. Mi elektas la germanan. Pro kio? Ĉu pro tio, ke ĝi jam ne plu estas tute fremda; aŭ pro tio, ke mia patrino siatempe lernis ĝin kaj povos min helpi; aŭ pro tio, ke ĝin elektas malplimulto (unu sesono de la lernantoj), do iaspeca elito? Mi dubas, ĉu eĉ psikanalizisto donus taŭgan klarigon, sed nia instruisto pri la germana lingvo jene aprobas nian elekton en sia inaŭgura leciono: "Vi estas malmultaj, ĉar la germana lingvo estas malamata. Ĉar la milito ankoraŭ ne finiĝis, mi povas argumenti, ke scii la lingvon de la malamiko estas utile. Sed precipe pensu pri la estonta paco kaj via nepra estonta amikeco kun la junaj germanoj, viaj samaĝuloj, kiuj ne respondecas pri la abomenaĵoj, kiujn ni travivis aŭ pri kiuj ni ĵus eksciis." Du jarojn poste, mi eklernas la anglan. Intertempe mi, laŭ instigo de nia instruisto, korespondas dulingve kun juna germano, kiu lernas la francan lingvon. Sed okazas io alia. Mi rimarkas, ke nia instruisto pri historio kaj geografio, s-ro Robert Gérard, surportas insignon kun verda stelo. Mi memoras pri la verda stelo kun "Esperanto parolata" kaj konjektas, ke li estas unu el la malmultaj parolantoj de tiu lingvo, kiu laŭdire "malsukcesis". Mia konjekto montriĝas ĝusta. Iun tagon li proponas, ke ni korespondu kolektive kun alilandaj klasoj por interŝanĝi informojn kaj dokumentojn pri niaj respektivaj landoj : tiu korespondado okazos en la lingvo Esperanto, kaj li klarigas al ni, kio ĝi estas. Li proponas instrui ĝin al dezirantoj, ekster la devigaj programoj. Kun kelkaj samklasanoj mi sekvas lian kurson dum du jaroj kaj eĉ trapasas la unuagradan ekzamenon de Franca Esperanto-Instituto. Ni komencas la planitan korespondadon, kreas klubon kun biblioteko, abono al La Juna Vivo, tiama organo de TJO (nun TEJO) ktp. Ni havas ankaŭ personajn korespondantojn. Oni hazarde atribuis al mi korespondantinon en la Finnlanda urbo Turku/Âbo. Per tiu hazardo mi eksciis, ke en tiu urbo estas uzataj du lingvoj, la finna kaj la sveda kaj tial la urbo havas du nomojn. Pripensinda fakto, ĉu ne?

1949. Mi partoprenas la renkonton de TJO en Versajlo, apud Parizo. Mi parolas flue kun gejunuloj el pluraj eŭropaj landoj. La partoprenantaj junaj kimroj klarigas al ni, ke ili ja estas britoj, sed ne "angloj", kaj parolas sian propran kimran lingvon, kiun ili eĉ aŭdigas. Miaj ideoj pri la rilatoj inter lingvoj kaj politikaj fenomenoj pli kaj pli klariĝas. Unu nederlanda partoprenantino restas postkongrese unu plian semajnon en Parizo. Mi ŝin ĉiĉeronas ĉiutage. Ŝi jam bone scipovas la francan lingvon, sed ni parolas nur en nia komuna Esperanto.

Mi haltas ĉi tie. Mi povus rakonti, kiel mi fariĝis instruisto de la rusa lingvo, sed tio estus ekstertema. Tiu somero de la jaro 1949 restas por mi senŝanĝe sunoplena kaj probable pro ĝi mi estas ankoraŭ nun esperantisto, adepto samtempe de komuna homa lingvo kaj de egaleco inter ĉiuj lingvoj de ĉiuj popoloj.

Komentoj

Kion komenti ? Tio estas

Kion komenti ? Tio estas travivaĵo, ne ŝanĝebla. Li havis la ŝancon renkontiĝi (aŭ eble havis ni la ŝancon ke li renkontiĝas) kun du steligitaj estaĵoj (ĉu vivaj, ĉu aĵaj) antaŭ esperantistĝi kaj do povis spertiĝi frue....Mi men ne havis tiun kuntekston, kaj trafis steligitajn estaĵojn (ĉu vivaj, ĉu aĵaj) nur longe post elstudado de la dek-sesa regulo de l' fundamento...Jen certe, kial li centoble pli famas ol mi, riskanta eble iam fameti....

Aldoni novan komenton

Komentoj el VKontakte