Renkontiĝo de Amikoj-5

RA: 

Novosibirska E-klubo invitas vin pasigi la tempon ĉe la lago Bajkalo en julio de 2007. Bajkalo Partoprenu nian Renkontiĝon de Amikoj-5 kaj ĝuu la sovaĝan naturon de ĉirkaŭaĵoj de la plej pura kaj profunda lago en la mondo.

Vin atendas la tradiciaj programeroj:
* E-kursoj por komencantoj
* Konversaciaj rondoj por progresantoj
* Sportumado
* Kantado de E-kantoj

Oni ankaŭ proponas al vi ĉeval-rajdadon, naĝadon kun akvopulmo kaj piedirajn itinerojn.

Pli detale Datoj: la 15a-22a de julio 2007.

Loko: bazejo "Bolŝie Koti" troviĝas je 90 kilometroj de Irkutsko en pitoreska loko apud la lago kaj proksime de ĝi estas vera tajgo, riĉa per fungoj, beroj, raraj floroj kaj bestoj. Nin atendas piediraj promenad-vojoj kaj ĉevalaj itineroj. Unu el tiuj promenad-vojoj gvidas tra la pado, alia al grandega seka arbo, la tria laŭ la bordo de Bajkalo.

Naturo

 

Bazejo

 ra.nsk.ru

Komentoj el VKontakte