Olga Ŝilajeva – ĉarmulino, saĝulino, esperantistino el Udmurtio

Personoj: 

Olja, vi aktive kunlaboras kun uralaj esperantistoj kaj partoprenas multajn regionajn aranĝojn ĉi tie, ofertante al publiko interesajn originalajn programojn, kia estis ekzemple “Trejnado pri kreemo” dum EsPrimo-10. Kvankam geografie via urbo Glazov situas eksterregione, en Udmurtio, sed por multaj homoj vi renomiĝis jam kiel aktiva urala esperantistino. Mi petas vin respondi kelkajn demandojn por legantoj de la paĝaro “Ural-Siberia esperantista movado”.

Vi estas nova lingvouzanto, sed vi penetris en la komunumon de esperantistoj kiel meteoro impeta kaj luma, tuj ekaktivis, sen ŝanco por longaj adaptiĝoj. Kiel vi venis al Esperanto? Ĉu tio estis hazardo aǔ via celkonscia intenco?

- Unuafoje pri Esperanto mi eksciis en mia infanaĝo el la televida ludo “Kio? Kie? Kiam?”. Tamen pasis multaj jaroj antaŭ ol mi komencis lerni la lingvon. Fine de la jaro 2010-a mi rimarkis en loka ĵurnalo reklamon pri Esperanto-kurso en Glazov. La kurso estis senpaga, tempo kaj loko estis oportunaj por mi, do mi decidis veni al la enkonduka leciono. Ekde tiu momento eĉ ne unu tago en mia vivo restas sen Esperanto. Vera parola praktiko kaj mia aktivado en Esperantujo komenciĝis post IJK-2011 en Kievo. 

Interalie la kurson en Glazov organizis Roman Jefremov. Li mem komencis lerni Esperanton kaj volis instrui homojn por havi interparolantojn.

 

Kiujn lingvojn vi lernis, lernas kaj parolas nun? Ĉu via intereso pri fremdaj lingvoj estas ligita kun viaj profesiaj okupoj?

- Denaske mi libere parolas la udmurtan, nacian lingvon de la Udmurtia respubliko (kaj la rusan, kompreneble). Laŭ la profesio mi estas ekonomiisto kaj nun instruas ekonomion al studentoj. Do profesie mi estas for de lingvoj. En lernejo mi lernis la anglan kiel devigan studobjekton kaj ne havis elstarajn sukcesojn sur tiu kampo. Tamen Esperanto kaj vojaĝoj igis min ekŝati lingvojn. Kiam mi revenis el IJK-2012 en Hanojo, mi decidis daŭrigi mian studadon de la angla kaj fariĝis studentino ĉe Instituto de tradukistoj en Glazov. Krome, sur librobreto en mia hejmo, atendante sian horon, kuŝas lernolibroj pri la ĉina, japana, portugala kaj toki-pona.

 

Kio estas por vi Esperanto? La demando sonas jam preskaǔ kliŝe, sed tutcerte vi havas vian propran vidpunkton pri  ĉi tiu lingva fenomeno, kiu profunde ankris vin.

-  Esperanto estas la ilo kiu malkovris al mi, ke mi estas multe pli ol nur rusino, ke mi estas monda civitano, mi estas terano. Esperanto estas do por mi pordo al la mondo, kie mi povas libere esprimi min kaj akcepti esprimojn de aliaj homoj, ĉu kulturajn, ĉu sciencajn, ĉu fakajn, ĉu literaturajn. Mi ne ŝatas, kiam oni traktas Esperanton nur kiel lingvon. Esperanto-nur-lingvo estas kiel “korpo senanima”. Esperanto estas pli ol lingvo, ĝi estas unuavice filozofio, kaj ĉiu mem decidas, kiel utiligi tiun trezoron.

 

Vi versumas, verkas artikolojn, multe legas. Ĉu vi skribas taglibron en Esperanto? Ĉu vi jam trovis libron en Esperanto, kiun vi, almenaŭ por la nuna momento,  povus nomi via breviero?

- Verdire mi ne havas kutimon skribi taglibron, tamen plurajn notojn mi ofte faras en la internacia lingvo, ĉar multaj pensoj estas pli facile kaj bele formuleblaj en Esperanto.

Mi konfesu, ke nun mi ne havas iun specialan brevieron en Esperanto, tamen, mi ege ŝatas legi tradukojn de mondfamaj verkoj en la lingvon internacian, ekzemple: “La Hobito”, “La aventuroj de Ŝerloko Holmso”, “La Mastro de l’Ringoj”, “Alico en Mirlando”, “Winnie-la-Pu”. En la libroservo de UK-99 en Bonaero mi aĉetis rimarkendan libron de Kalle Kniivilä “Homoj de Putin”, kaj nun mi legas ĝin.

 

Vi kunlaboras kun TEJO. Kiujn agadkampojn en ĉi tiu organizaĵo vi trovas aparte interesaj por vi. Ĉu la aktivado en la internacia junulara medio akcesore kondiĉas vian krean memrealiĝon kaj malkovras al vi novajn spertojn kaj strategiojn?

- En 2012-2014 mi estis komitatano A de TEJO por Rusio. Mi ne rajtas plu okupi tiun ĉi postenon, ĉar en novembro mi jam fariĝos ekster TEJO-aĝo. Tamen la agado en tiu tutmonda organizaĵo donis al mi grandegan sperton. Kun subteno de la Estraro de TEJO mi organizis kelkajn retajn kaj surlokajn trejnadojn pri oratora arto, gvidado de diskutoj kaj tempmastrumado. Krome mi aktivadis en la Kultura Komisiono kaj Komisiono pri scienca kaj faka agado. La lasta lanĉis kunlaboron inter TEJO kaj la instituto, kie mi laboras. Laboro en TEJO firme formis en mia kapo imagon pri strukturo kaj agmaniero de internaciaj organizaĵoj.

 

Finiĝis la 70-a IJK en la brazila Fortalezo kaj la 99-a UK en la argentina Bonaero, vi revenis hejmen post via ekzotika latinamerika vojaĝo.  Bonvolu nomi kelkajn faktojn, eventojn, fenomenojn pri la kongresoj kaj la landoj, kiuj forte impresis vin.

- Antaŭ kelkaj monatoj, aĉetante flugbiletojn por vojaĝi al IJK -70 kaj UK-99, mi eĉ ne povis imagi, ke la kongres-landoj tiel rapide enprofundiĝos mian koron. Valoris la peno flugi 20 horojn trans la oceanon por viziti  Brazilon kaj Argentinon. En tiu parto de la mondo estas ĉio: belegaj akvofaloj, potencaj montaroj, multkilometraj plaĝoj, ekzotikaj bestoj, malnovaj kaj novaj arkitekturaj vidindaĵoj kaj certe laboremaj, helpemaj kaj tre amikemaj homoj, kiuj igis min senti, kvazaŭ mi estas hejme.

Tamen en mia hejmo mi neniam manĝis tiom bongustan picon, neniam trinkis veran kafon kaj neniam vidis homojn, kiuj tiel emocie dancas sambon kaj tangon.

Ambaŭ landoj certe fascinis min kaj jam estas decidite, ke post kelkaj jaroj mi nepre revenos al tiu mirinda anguleto de la mondo.

Ĉi-jaraj kongresoj estis por mi specialaj: mi gajnis premion de TEJO kaj do rajtis senpage partopreni kaj IJK- n, kaj UK-n. Pro tio mi kore dankas la Estraron de TEJO!

 

En la epoko de la Interreto ne estas problemo konvertiĝi al Esperanto, pli gravas praktika utiligo de la lingvaj konoj por memevoluo. Kion vi povus sugesti al komencantoj farantaj unuajn paŝojn en Esperantujo?

- Mi deziras, ke ĉiu homo komprenu, ke en Esperantujo ĉiuj povas trovi por si interesan agad-terenon kaj surbaze de tio evolui mem kaj evoluigi la mondon.

Dankon pro la intervjuo!

 

Olja, uralaj esperantistoj dankas vin por via intervjuo. Vi estas ĉiam bonvena en niaj regionaj aranĝoj kiel agrabla gasto kaj kiel realiganto de tre interesaj kaj pensigaj publikaj programoj.

Sukcesojn al vi!

Intervjuis Vladimir Opletajev

Komentoj

fieraj de labori kun tia

Ni fieras labori kun tia belega, mirinda, tre kreiva, talenta junulino kun riĉa interna mondo. Kaj ŝi estas tre modesta. Mi ĝojas, ke en Rusio estas tiel miriga esperantistino. Mi deziras al ŝi sukcesojn en ĉiuj ŝiaj klopodoj.

Aldoni novan komenton

Komentoj el VKontakte