Mia unua IJK: neebla, nekredebla, neevitebla

Aranĝoj: 

...La historio de mia esperantistiĝo estas longa, komplika kaj enua. Mi ĉiam interesiĝis pri la lingvo, sed ĝi ne aspektis tiom utila, kiom aliaj fremdaj lingvoj (ekzemple, la angla: ĝin parolas pli da homoj eĉ en mia provinca industria urbo milojn da kilometroj for de Eŭropo, oni povas komunikiĝi kun eksterlandanoj per ĝi, legi interesajn materialojn en interreto, enspezi monon, finfine), kaj mi lernis ĝin tute malrapide. Mi sciis, ke estas internaciaj kongresoj, tendaroj kaj renkontiĝoj, kaj tie Esperanto estas la sola komuna lingvo, sed ne imagis, ke mi mem povus iam partopreni ilin (kaj fakte tio ne tro interesis min; Esperanto ne estis pli ol lingvo por mi).

Antaŭ kelkaj jaroj la mondo komencis ŝanĝiĝi: mi legis pri Arina kaj Saŝa, kiuj revenis el ilia vojaĝo al Kuba; iom poste Galina rakontis pri UK en Pollando... ili ciuj estis iom aliaj, iom strangaj, iom pli feliĉaj (eĉ ne ol normale, sed ol miaj amikoj, kiuj revenis el siaj neesperantistaj vojaĝoj). Kaj poste mi eksciis, ke la sekva IJK okazos en Kievo, Ukrainio. Mi pensis: "Kial ne? Almenaŭ mi bezonas nek vojaĝpasporton por veni tien, nek multe da mono". Mi pensis pri tio kaj preskaŭ forgesis pri la kongreso, sed dank’ al mia amiko, kiu ne estas esperantisto, sed decidis veturi kun mi ĝis Kievo, planis la vojagon, aĉetis ĉiujn biletojn antaŭ unu monato kaj laŭeble vigligis min, mi registriĝis kaj finfine partoprenis mian unuan IJK-on.

La vojaĝo rakontindas aparte, sed la kongreso mem estis la plej interesa, pasiiga kaj mirinda aranĝo en mia tuta antaŭa vivo. Antaŭ gi mi havis superstiĉojn kaj estis tute ne preta por kelkaj aĵoj, kiuj tamen okazis:

  • Ekzemple, mi ne pensis, ke homoj komencos paroli Esperante kun mi tuj post kiam mi eniros la kongresejon, sed mi eĉ ne metis mian sakon surplanken, kiam iu knabo venis por konatiĝi kun mi. Esperanto tuj lasis mian kapon, mi nur memoris ĉiujn lingvojn, kiujn mi lernis anstataŭ ĝi. Feliĉe, iom poste mi revenigis mian kapablon paroli.
  • Mi ankaŭ pensis, ke oni povas diveni, al kiu nacio apartenas persono (aŭ almenaŭ vidi, ĉu li aŭ ŝi estas ruso): tio malsukcesas en 70% da kazoj. Esperantistoj plejparte aspektas kiel esperantistoj.
  • Iu diris al mi, ke multaj rusaj esperantistoj drinkas dum renkontiĝoj: ne; sed ĝenerale estas esperantistoj, kiuj drinkas (tamen mi neniam vidis iun ebria dum la kongreso). Mi ankaŭ aŭdis, ke nur rusaj esperantistoj krokodilas – ne kredu tion, ĉiuj krokodilas (kaj ankaŭ aligatoras, lacertas kaj eĉ kajmanas).
  • Ial mi opiniis, ke kongresoj estas por pridiskuti kaj decidi ion aŭ almenaŭ por aŭskulti prelegojn de gravuloj de Esperanto-movado, sed fakte por mi la kongreso estis interesegaj kursoj, koncertoj, ekskursoj (Kievo estas belega urbo, indas aparte rakonti pri ĝi), dancoj, ludoj, kaj multege da babilado.

Al mi kompreneble plaĉis la lingva tago (okazis prezentado de diversaj lingvoj kaj interesa prelego “Why English sucks as an international language” (“Kial la angla ne taŭgas por esti internacia”) kaj aligatorejo. Mi ankaŭ malkovris por mi la Esperantan muzikon: dum IJK koncertis JoMo, Ĵomart kaj Nataŝa, Martin Wiese, La Pafklik, Mikaelo Bronŝtejn kaj aliuj. Kaj eble la plej grava mia malkovro estas la homoj: la mirindaj, saĝaj, interesaj kaj interesiĝantaj, belaj, amindaj esperantistoj. Fakte, mi tiom multe da bonaĵoj malkovris por mi, ke nun ne povas ilin lasi por ne sopiri pri ili ĝis la sekva renkontiĝo.

Nun mi ofte devas rakonti al miaj amikoj pri la kongreso, ĉar ĉiuj demandas, kial mi estas iom alia, iom stranga, iom pli feliĉa, kaj mi kutime diras: ”Imagu, ke vi mem venis en alian landon kaj subite komprenis, ke vi apartenas ĝuste al tiu lando, ke volas loĝi tie, ke ĉiuj ŝajnas samaj kiel vi, ke vi ne volas forlasi ilin kaj strebas reveni tien tuj kiam vi povos. Tamen estas unu strangaĵo pri tiu lando: ĝi havas limojn ne nur en spaco, sed ankaŭ en tempo, kaj pro tio vi ne povas resti tie kaj devas ĉiam retrovi ĝin kaj reveni: iam interrete, iam reale”. Mi revenos en Esperantujon ien ajn, ĉar ankaŭ mi jam ekmalsanis pri ĝi.
Darja Zelenina, Ĉelabinsko

P.S. La tuta artikolo estas nur miaj ekstazaj impresoj, kaj en mi nun tute mankas spaco por io alia, krom admiro, ĝuo kaj amo. Tamen vi povas legi pli sobrajn rememorojn de aliuj, kiuj skribis ankaŭ pri la malbonaĵoj. Jen kelkaj ligiloj:

Komentoj

Tre kortuŝa raporto,

Tre kortuŝa raporto, dankon!
Ĝi ekzakte respegulas miajn spertojn de la (junulara) Esperanto-mondo! En Esperantujo interesaj kaj bonfrenezaj ;-) homoj estas nekredeble koncentritaj.

Al vi mi rajtas konfesi: Esperanto ja estas ia drogo, feliĉe la malbonaj sekvoj estas mildaj: vojaĝoj, sopiroj, ...

Salutojn de "mia" renkontiĝeto MELA (MEmzorga LAgumado) en Hungario, momente 10 homoj el 9 landoj. Eble MELA venontsomere sur insulo meze en Kievo, vidu la hejmpaĝon.

Aldoni novan komenton

Komentoj el VKontakte