Urala federacia regiono

Urboj: 

Uralo estas geografia teritorio situanta inter la Orient-Eŭropa kaj Okcident-Siberia ebenaĵoj, plejparte ĝin okupas Urala montara ĉeno, kiu formas limon inter Eŭropo kaj Azio. La ŝtona zono de Uralo etendiĝas je pli ol 2500 kilometroj de la Norda Arkta oceano ĝis la duondezertaj terenoj de Kazaĥio en la sudo. La plej alta geografia punkto estas la monto Narodnaja – “Popola monto” (1895 m.) en la Apudpolusa Uralo. La klimato en diversaj partoj de Uralo malsamas. Okcidente de la montaro la klimato estas pli humida kaj milda, kun multaj precipitaĵoj, oriente ĝi estas pli seka kaj entenas eksplicite kontinentajn trajtojn.

Al Rusio Uralo estis aligita en la 16-a - 17-a jarcentoj. Komence de la 18-a jarcento ĉi tie elformiĝis tre potenca industrio: fera kaj nefera metalurgioj, elminado de ercoj kaj mineraloj, mekanikaj kaj maŝinkonstruaj uzinoj.

Uralo karakteriziĝas per multnacia konsisto de sia loĝantaro. Origine ĝin enloĝigis dekoj da diversaj aŭtoktonaj popoloj, sed la etnografian aspekton de la nunaj uralanoj kondiĉis tri historiaj fluoj de la transloĝiĝintoj: malnovkanonemaj rusaj kristanoj fuĝintaj ĉi tien pro la persekutoj en la 17.-18. jarcentoj; venigitaj por la laborado en uralaj uzinoj kamaparanoj el la eŭropa parto de Rusio; ukrainoj venintaj en Uralon  pro laborserĉado en la 19-a jarcento. Nuntempe la loĝantaron pli multe konsistigas rusoj (80%).

Nun ekzistas pluraj versioj pri la etimo de la loknomo “Uralo”, sed pli fidindas ĝia deveno el la baŝkira lingvo, en kiu la tre antikva pratjurka radiko “ur” signifas “altaĵo”, “alta ebenaĵo”.

Uralo estas la plej potenca minerca kaj metalurgia bazo de Rusio. Inter la sesdeko da plej gravaj minaĵoj de nia lando 48 troviĝas en Uralo. Ĝi riĉas je ŝtonkarbo, diversaj ercoj, ŝtonsaloj, raraj metaloj, oro, plateno, nafto, tergaso, konstrumatrialoj.  La montara sino entenas ducent specojn de mineraloj kaj valoraj ŝtonoj. La famaj bovlaj vazoj de Ermitaĝo en Sankt-Peterburgo estas faritaj el la uralaj malakito kaj jaspo.

La Urala federacia regiono kiel administra unuo, fondita en 2000,  okupas preskaŭ la tutan vastegan geografian  areon de Uralo, t.e. 2 milionojn da kvadrataj kilometroj, 11% de la tuta teritorio de Rusia Federacio. La  regiono nombras 12200000 loĝantojn, sed la loĝanto-nombro por la kvadrata kilometro kalkulas  apenaŭ 7 homojn. La denseco varias en diversaj partoj de la regiono: la vastaj nordaj teritorioj kun severa klimato estas malpli enloĝataj kompare kun la industrie evoluintaj sudaj provincoj. La regiono unuigas nuntempe ses federaciajn subjektojn, inter ili estas Ĉeljabinska provincoĤanta-Mansa aŭtonoma distrikto - UgrujoJamalo-Neneca aŭtonoma distrikto, Kurgana provincoSverdlovska provincoTjumena provinco.

En la regiono estas 120 urboj, kies urbanaro konsistigas 80% de la tuta loĝantaro. Ĉi tie evoluas kaj rapide kreskas tute novaj industriaj urboj (Urengoj, Niĵnevartovsk, Nojabrsk, Neftejugansk), ligitaj kun la nafto-kaj gaslivera industrio, kaj zorge konservas siajn historiajn vidindaĵojn urboj, kies origino revenas al la tempo de intensa asimilado de ĉi tiuj vastegaj teritorioj (Tjumenj, Tobolsk, Jalutorovsk, Nevjansk). La ĉefurbo de Urala federacia regiono estas Jekaterinburg, fondita en 1723, unu el la plej gravaj industriaj, kulturaj, sciencaj, trafikaj kaj loĝistikaj centroj de Rusio.

Esperantistoj ekaktivis en uralaj urboj en la 20-aj jaroj de la 20-a jarcento. Dum tiuj cent jaroj la esperantista movado en Uralo spertis progresojn kaj elanojn, suferis pro persekutoj kaj reprezalioj, impete renaskiĝis dank’ al senlaca agado de aktivaj elstaraj esperantistoj. En pli ol deko da urboj de Uralo vivas nun esperantistoj kaj funkcias esperantistaj kluboj.

 

Vladimir Opletajev (Surgut)

Aldoni novan komenton

Komentoj el VKontakte