Pri junia interurba renkontiĝo de esperantistoj en Jekaterinburgo

Urboj: 

Komuna foto dum la renkontiĝo
Komuna foto dum la renkontiĝo
En la vira monakejo en Ganina Jama (la ekskurso la 12-n de junio)
En la vira monakejo en Ganina Jama (la ekskurso la 12-n de junio)
En la teritorio de la muzea komplekso en la urbo Piŝma (la ekskurso la 13-an de junio)
En la teritorio de la muzea komplekso en la urbo Piŝma (la ekskurso la 13-an de junio)
Vespere la 13-an de junio en la jekaterinburga filharmonio
Vespere la 13-an de junio en la jekaterinburga filharmonio
Dum la programo de la renkontiĝo (sabate, la 14-an de junio)
Dum la programo de la renkontiĝo (sabate, la 14-an de junio)
Aleksandr Lebedev deklamas la versaĵon de Gafur Gazizi pri geamikoj
Aleksandr Lebedev deklamas la versaĵon de Gafur Gazizi pri geamikoj
Dum la prezentaĵo, far' de Lisandra Gonzalez
Dum la prezentaĵo, far' de Lisandra Gonzalez
Dum la elpaŝo de Daniil Kamejko el Penzo
Dum la elpaŝo de Daniil Kamejko el Penzo
Dum la kvizo kaj prezentaĵo, dediĉita al la 85-jara naskiĝdatreveno de la elstara poeto I. Brodskij
Dum la kvizo kaj prezentaĵo, dediĉita al la 85-jara naskiĝdatreveno de la elstara poeto I. Brodskij
Ĉe la festa tablo dum la renkontiĝo
Ĉe la festa tablo dum la renkontiĝo
Nia kompanio apud la ŝipo dum la surakva ekskurso laŭ la lago
Nia kompanio apud la ŝipo dum la surakva ekskurso laŭ la lago
Sur la ŝipo dum la ekskurso
Sur la ŝipo dum la ekskurso
Nia kompanio post la ekskurso surborde
Nia kompanio post la ekskurso surborde

La 12-an–15-an de junio 2025, en Jekaterinburgo pasis kelktaga interurba renkontiĝo de uralaj esperantistoj, kiun partoprenis ankaŭ kelkaj gastoj-esperantistoj el aliaj regionoj de Rusio. La renkontiĝo estis ne nur neordinara Esperanto-evento, tio estis tuta kalejdoskopo de emocioj, ĝojoj kaj neforgeseblaj impresoj. Simila aranĝo okazas en nia urbo junie jam la trian fojon, kaj ni, esperantistoj, dediĉas ĝin al la Internacia tago de geamikoj (la 9-an de junio) kaj kiel ĝian devizon faris la frazon: “Belegas nia kuno, geamikoj!”. La temo de la renkontiĝo estas komprenebla al ĉiuj, ja en ĉies vivo estas homoj, kiujn ni nomas amikoj, kaj nedisigebla parto de nia vivo estas amikeco kaj subteno, kiujn ni povas ricevi de niaj geamikoj. Mi persone ĉiam ĝojis kaj ĝojas, ke inter uralaj esperantistoj neniam estis iuj miskomprenoj aŭ eĉ kvereloj, sed estas tre amikecaj interrilatoj, interkompreno kaj subteno. Kaj por mi renkontiĝo kun geamikoj-esperantistoj estas vera festo, donacanta grandan ĝojon, kaj aparta bonega momento, kiam mi povas pasigi la tempon en la kompanio de samideanoj, kiam ni interdividas niajn novaĵojn, senĝene interkomunikiĝas kaj fine ĝuas la varman etoson de amikeco.
Nun mi ŝatus rakonti al vi pri kelkaj ĝojaj kaj interesaj momentoj de nia ĉi-jara junia kunveno. Ĝin partoprenis 10 jekaterinburganoj, 4 ĉelabinskanoj, 4 tjumenanoj, bedaŭrinde neniu reprezentis ĉi-foje Niĵnij-Tagilon kaj Miasson (ĉar pro malsano ne povis veni niaj geamikoj Lidija Jerofejeva kaj Sergej Potoskujev, ankaŭ Tatjana kaj Timofej Vŝivcev).
Ankaŭ partoprenis gastoj-neuralanoj, kiuj komencis veni en la urbon jam la 11-an de junio, kaj la unua hirundo estis esperantisto el Penzo Ilja Gnusarjov, kiun ni tre ĝojas vidi en kelkaj lastaj jaroj en niaj uralaj aranĝoj (ŝajne ankaŭ Ilja ekŝatis Jekaterinburgon kaj nian Esperanto-komunumon : ) ). Frumatene la 12-an de junio tjumenanino Nastja Golovkina kunveturigis per la propra aŭto Maria Lisandra Gonzalez – esperantistinon-aktivulinon el Kubo, nun loĝantan en Tjumeno. Kun Lisandra ni konatiĝis dum la pasintjara Zamenhof-festo en Tjumeno, sed nian urbon ŝi vizitis la unuan fojon. En la sama tago alflugis Aleksandr Lebedev, la prezidanto de REU, kiu antaŭe partoprenis ĉiujn kvar lingvotrejnadojn, okazintajn en Jekaterinburgo kaj ankaŭ nun li estis kune kun ni. Kaj fine la 13-an de junio venis per trajno ankoraŭ du gastoj: Jelena Kuznecova el Samaro kaj Daniil Kamejko el Penzo. Fakte du unuaj renkontiĝtagoj estis ekskurstagoj, speciale organizitaj por gastoj el foro cele konatigi ilin kun la urbo; certe ĉiuj lokaj esperantistoj-dezirantoj povis aliĝi kaj ankaŭ partopreni la ekskursojn. Mi volas aparte laŭde mencii grandan laboron de nia jekaterinburga esperantistino Rita Husanova, profesia ĉiĉeronino, kiu proponis kaj bonege gvidis kelkajn ekskursojn dum la renkontiĝtagoj. La 12-an de junio ŝi veturigis nin eksterurben al Ganina Jama, historia loko, ligita kun la pereo de la cara familio de Nikolao la Dua. Nuntempe ĉi tie estas vira monakejo, kaj en tre pitoreska spaco en la arbaro estas konstruitaj lignaj arkitekture belaj diversaj preĝejoj, dediĉitaj al la caraj martiroj. Rita interesege rakontis pri tiu tragedia parto de la urba historio. La 13-an de junio ni kune vizitis la apudjekaterinburgan urbon Piŝma por vidi situantan tie tre konatan muzean komplekson, kiu okupas grandegan areon (onidire egalan al 19 futbalejoj), havas kvar kvaretaĝajn pavilonojn kaj apartan planetarion. La muzeo enhavas neimageblan kvanton de diversaj teknikaĵoj: aŭtoj, sportaj veturiloj, aviadiloj, kosmoŝipoj, militaj ekipaĵoj k.t.p. Promenante en la muzeo dum ses horoj, ni sukcesis vidi nur unu elektitan de ni aŭtomobilan pavilonon kaj vizitis la allogan planetarion, kie dum duonhoro spektis dokumentan filmon pri la kosmo, duonkuŝante sur oportunaj kuŝlokoj. Vespere de la sama tago estis enprogramita vizito al la filharmonio, kie ni ĉiuj aŭskultis la belegan orgenan koncerton, ĝuis muzikon de Bach, Schubert kaj de pli modernaj francaj orgenkomponistoj. Post la koncerto okazis vespera promeno tra la urbocentro, spektado de muzika kaj kolorluma prezentaĵo ĉe fontanoj sur Plotinka. Preskaŭ noktomeze mi revenis kun miaj kvin gastoj hejmen, kaj ni ankoraŭ longe teumadis, sidante en la kuirejo, gaje babilis, multe ŝercante kaj ridante.
La ĉefa programtago okazis sabate la 14-n de junio. La programo estis vasta, kaj ĝi komenciĝis de la parto, en kiu ni rememoris ĉiujn niajn forpasintajn geamikojn – ural-siberiajn esperantistojn. Ankaŭ ĉi-jare ni havis tre gravan perdon por nia komunumo: forpasis nia malnova esperantisto-aktivulo Viktoro Kulakov. Dum la omaĝa parto de la programo estis sonigita la kanto de V. Jegorov “Amikoj nin forlasas…" en la traduko kaj plenumo de Mikaelo Povorin; surekrane aperis fotoj de ĉiuj geamikoj, kiuj jam ne estas kun ni.
La rememoran parton sekvis la belega "Valso por amikoj" en la plenumo de Ĵomart kaj Nataŝa, kaj ni transiris al la sekva programero, en kiu ĉiu el ĉeestantoj koncize prezentis sin, kaj poste ni parolis pri la signifo de amikeco en nia vivo kaj sekvis diversformaj priaj kontribuaĵoj: Jelena Uspenskaja sonigis por ĉiuj la kanton de M. Povorin “Mia kara amik’”, Lisandra montris prezentaĵon kaj rakontis, kiel belega internacia amikeco inter ŝi kaj tjumena esperantisto Stanislav Belov kun la tempo transformiĝis en la esperantistan familion; ŝi montris ankaŭ kurtan videon, en kiu ŝia amiko-esperantisto el Kubo salutas nin ĉiujn kaj bondeziras al ni; Galina Terentjeva elfosis el siaj arkivoj ŝercan videofilmeton kun la titolo “Mia kara amik’”, iam faritan de Aleksandr Osincev kaj kie estas bildigitaj per fotoj multaj uralaj esperantistoj; Aleksandr Lebedev voĉlegis versaĵon de Gafur Gazizi, en kiu temas pri geamikoj; ĉelabinskanoj Sergej Strelec kaj Oleg Ukraincev kaj jekaterinburganino Arina Osipova rakontis historiojn, ligitajn kun geamikoj; jekaterinburgano Sergej Lokis donacis al amikoj kelkajn ĉarmajn melodiojn, plenuminte ilin per gitaro, k.t.p. Sonis multaj belaj poemoj pri amikoj kaj bondeziroj por amikoj, ĉiu penis doni sian lepton por la temo.
Tre sukcese pasis la programero, kiun preparis kaj per kiu kontribuis por la programo Vladimir Opletajev. Tio estis la bela prezentaĵo kaj interesega kvizo, dediĉitaj al la 85-jara naskiĝdatreveno de la konata kaj tre populara nobelpremiita poeto Iosif Brodskij. En la kvizo la unuan lokon gajnis Arina Osipova, la duan – Galina Terentjeva.
La agrabla momento de la renkontiĝo estis la programero, dediĉita al la 55-jariĝo de Ĉelabinska Esperanto- klubo. Galina Terentjeva interese rakontis pri la historio de la klubo, montris surekrane la prezentaĵon el historiaj, ankoraŭ nigra-blankaj fotoj kaj pli modernaj jam koloraj. Fine de la programero Jelena Uspenskaja (eksa ĉelabinskanino, kiu nun loĝas en Jekaterinburgo) kaj Nikolaj Terentjev kune plenumis la tre konvenan al la momento kanton, kiun mi ŝatus afiŝi ĉi tie:
Don-don-don
Ekstaru al ronda ĉi tablo, amik’,
Jam venis la plej festa hor’.
Moviĝu renkonten kalik’ al kalik’,
Ridet’ al ridet’, kor’ al kor’.
Refreno :Don-don-don,
Ho venu feliĉo al tiu ĉi dom’,
Don, don, don,
Feliĉon al tiu ĉi dom’.
Denove plenigu pokalojn per vin’
Kaj trinku pro la amikec’.
Preteru sopiroj amikojn kaj vin,
Ne lasu l’ animon junec’.
La horoj, en kiuj senzorgas ni nun,
Alternos kun arda labor’.
Do, kantu, kaj gaju, kaj amu dum jun’,
Kaj agu kun sama fervor’.
Tiun ĉi belan kanton elrusigis Ludmila Novikova, iama esperantistino el la urbo Miasso de Ĉelabinska provinco, nun logxanta en Moskvo. Kaj certe post tia kanto ni gratulis ĉelabinskanojn, tostis kaj iom festenis.
Ankaŭ niaj aliregionaj gastoj aktive kontribuis por la programo: Daniil Kamejko rakontis pri la reta projekto pri legado, kiun li iniciatis kaj nun gvidas; Jelena Kuznecova el Samaro informis pri la Akademio de libervolaj vojaĝoj, kiu ĉi-jare havas la tridekjariĝon. Plej viglan intereson vekis ĉe la partoprenantoj de la renkontiĝo la prezentaĵo de Ilja Gnusarjov “Uzado de Artefarita intelekto en la lernado de Esperanto”. Post tio, kiel Ilja sukcese prezentis la temon dum APERo en Apudmoskvo maje, mi kaj Galja Terentjeva anticipe petis lin ripeti la programon por uralanoj, kaj Ilja afable tion faris, refarinte kaj kompletiginte la prezentaĵon per novaj interesaĵoj. Preskaŭ nekredeblaj ŝajnis amuzaj dialogoj inter Ilja kaj AI!
Entute, mi devas diri, ke ne ĉion planitan por la programo ni sukcesis realigi en tiu tago, sed ĉio, kio estis realigita, jam sufiĉis por esti perceptebla. Kaj restis iom da tempo por eksterprograma amika interkomunikado, teumado kaj ĉetablaj babiladoj. Dum la tuta aranĝo estis varma kaj konfidenca klimato, ni sincere ĝuis la kunestadon, interŝanĝis ridetojn kaj pozitivajn emociojjn.
Ŝajne ĉiujn ĝojigis ankaŭ la fina, kvara tago de la renkontiĝo, kiam okazis surakva promenado per leĝera motorŝipo laŭ la artefarita lago ĉe la loka rivero Isetj en malnova distrikto de la urbo, kiu nomiĝas VIZ. Tre komforta ŝipeto, nia agrabla kaj gaja kompanio, bonega ĉiĉeronino, kiu rakontis pri la historio de ĉi-urba distrikto, belegaj naturaj vidaĵoj ĉirkaŭe, serena vetero…unuvorte tio estis admirinda ekskurso, kiu porlonge restos en la memoro!
Mi opinias, ke ni ĝoje kaj interese travivis kune en Esperanta medio tiujn kvar agrablajn juniajn tagojn, bele kune ripozis, interkomunikiĝis kaj festis la Tagon de geamikoj. Tiaj renkontiĝoj kutime lasas longan helan spuron en la animo kaj memoro. Ili plenigas nian vivon per novaj pozitivaj emocioj kaj travivaĵoj. Ili helpas ekkonscii, ke ni ne estas solaj, kaj havas geamikojn, kiuj nin kompenas kaj subtenas. Kaj eĉ se fizike distancoj nin disigas, en niaj koroj ĉiam estas loko por amikoj!

Raja Kudrjavceva, Jekaterinburgo

fonto

Komentoj el VKontakte