









Kiel tio ne estus malĝoja, sed estas ja fakto, ke la somero finiĝas. Kaj en la animon enŝteliĝas malgajo de tio, ke jam ne eblas reveni reen, en ĝian komencon. Nun belegajn somerajn tagojn kaj ĝuitajn dum ili travivaĵojn povas memorigi nur la fotoj kaj rememoroj. Kiujn impresojn lasis tiu ĉi somera sezono ĉe vi, geamikoj? Mi rememoras pri la ĝoja kaj neforgesebla semajna Esperanto-evento, kiun mi bonŝance partoprenis julie. Evidente vi jam konjektis, ke temas pri TEMoj (Tiĥvinaj Esperanto – Metieoj) – tradicia renkontiĝo de esperantistoj, kiu okazas unufoje dum kvin jaroj en la urbo Tiĥvin de Leningrada provinco. Tiĥvin estas la urbeto kun sia ĉarmo kaj neripetebla loka kolorriĉeco. Mi devas konfesi, ke ĝi eniras en la nombron de miaj ŝatataj lokoj en Rusio, kaj TEMoj – en la nombron de miaj ŝatataj Esperanto-renkontiĝoj. Tial mi penas ne preterlasi ĝin, kiam ĝi okazas kaj partoprenis ĉiujn TEMojn, kiuj estis ĝis nun. Ĉiufoje, veninte ĉi tien, mi ĝuas la plezurojn, kiujn donas la lingvokomunumo kaj rcevas bonan vivimpulson kaj energion por la plia Esperanta aktiveco.
	Ankaŭ ĉi-foje la renkontiĝo estis enhavriĉa, plena de klerigaj kaj kulturaj eroj. Ne estas mia intenco listigi ĉiujn programerojn, tio estus tro. Mi dezirus priskribi kelkajn impresojn, kiuj restis en mia memoro. La plej pensiga ero estis por mi la tradukmetiejo, kiun gvidis Mikaelo Bronŝtejn kaj kiun mi volonte partoprenis.. Mikaelo ne nur havas grandegan traduksperton kaj senavare donis al ni valorajn instruojn el sia enorma lingva multescio, li posedas nekredeblan magnetismon kaj tre facilas trafi sub la fascinon de lia personeco kaj liaj paroloj. Plaĉa al mi ankaŭ estis la ofta formo de kunago, kiam li proponis al la partoprenintoj de sia kurso provi traduki apartajn tekstojn kaj poste tiuj provoj estis pridiskutataj. Unufraze, ĉi tiuj ĉiutagaj okupoj iĝis fonto de bonega sperto por ĉiu deziranto perfektiĝi en Esperanto.
	Inter ĉiuj metiejoj, kiujn disponigas la renkontiĝo, la konstanta ero de TEMoj estas “Vivo-metiejo”, en kiu plej interesaj personoj de nia Esperantujo rakontas pri si, sia vojo al Esperanto kaj la pluaj atingoj. Estis interese pli multe ekscii pri niaj geamikoj dum vivo- metiejoj de Mikaelo Bronŝtejn, Rustam Karapetjan, Svetlana Smetanina, Viktoro Jakovlev kaj Eŭgeno Bojĉin.
	Certe, en la programo abundis diverstemaj prelegoj kaj prezentaĵoj. El tiuj mi ŝatus elstarigi la prelegon de Nina Cvileneva el Ufo “La mondo en la komenco de la 20-a jarcento en fotoj kaj bildoj”, kiu estis vere bunta de originalaj historiaj fotoj, kolektitaj de tiama ufa esperantisto Nikolaj N. Foss. Mian atenton ankaŭ elvokis la prelegoj fare de esperantisto el Fora Oriento Eŭgeno Bojĉin “Mortantaj lingvoj de Fora Oriento” kaj de Irina Gonĉarova “Distanca instruado de Esperanto al infanoj”. Agema kaj senlaca renkontiĝmastro Mikaelo ankaŭ trovis la tempon por plezurigi la scivolemulojn per sia literatura prelego “Sonĝoj pri Simeono”, ĝin mi sukcesis aŭskulti ankoraŭ pasintsomere dum RET apud Kazano.
	Mi forgesis diri, ke ĉiu tago de la renkontiĝo havis propran nomon, kongrue al kiu estis planita la programo de la tago En la speciala Tago de artoj okazis impresa prezentaĵo “La teatro “Zazerkalje”, en kiu temis pri la glora Sankt-Peterburga teatro, antaŭnelonge jubileinta, en kiu laboras la aŭtoro de la prezentaĵo esperantisto Aleksandr Osokin. Rigardante tiun belan prezentaĵon, mi ekrevis iam viziti la teatron kaj ĉeesti iun el ĝiaj spektakloj!
	En la sama tago tre alloge rakontis pri sia amo al bardaj kantoj kaj sia ŝatookupo fari videojn por tiuj kanzonoj tiĥvinano Vasilij Baraŝkov en sia prezentaĵo “Kiel mi vivigas kantojn”.
	Bone, ke dum TEMoj vi ne restas nur kiel pasiva partoprenanto kaj observanto, sed vi povas mem partopreni multajn programerojn: en la recitado de ŝatataj poemoj fare de etuloj kaj aĝuloj; en diversaj konkursoj: konkurso de interpretistoj, konkurso de rebusoj en Esperanto k.t.p. Mi mem nemalsukcese partoprenis la konkurson pri arta voĉlegado, kiun bonege gvidis la iniciatema esperantisto Genadij Basov. Li proponis voĉlegi la speciale elektitajn por la konkurso tekstojn kaj mi ricevis fragmenton el la konata romano de M. Bronŝtejn ”Oni ne pafas en Jamburg”. Min ankaŭ impresis la voĉlegado de la juna esperantistino el Barnaulo, la nepino de Viktoro Jakovlev, Taisija Plotnikova, kiu bele voĉlegis fragmentojn el “Eta princo”.
	Ĉi-jara muzika oferto por la programo estis pli ol abunda kaj ĝenre diversa. Inter pluraj koncertoj mi elstarigu la altnivelan koncerton de nia konata pianisto kaj esperantisto Andrej Korobejnikon, kiun mi aŭskultis kun la admiro. La koncerto pasis en la Tiĥvina kulturpalaco kun la ĉeesto de esperantistaro kaj la urba loĝantaro. Estis ankoraŭ unu ĉarma muzika vespero en la artlernejo, kiam koncertis loka tiĥvina komponisto kaj muzikisto Igorj Volodin. Tiuvespere multe sonis ĵaza muziko, kaj ni povis kvazaŭ flosadi sur la konataj ĵazaj melodioj. Ankaŭ vesperaj koncertoj en nia renkontiĝejo ebligis al ni aprezi diversstilan muzikon kaj la manieron kanti. Dum la koncerto de Mikaelo Povorin sonis multaj ŝatataj de la publiko ĉarmaj kanzonoj. Sukcese koncertis kaj ankaŭ ĝuigis ĉiujn la populara en nia Esperantujo muzikgrupo “Ekvinokso”.
	Neforgeseblas, certe, ankaŭ la etoso de la belega amika kunestado dum la okazigita mirinda “Okuĝava nokto”! Fakte tio estis la komuna koncerto, kiam la tradukitajn en Esperanton kantojn de la fama rusia kaj sovetia bardo kantis ĉiuj esperantistoj-kantistoj, partoprenintaj la renkontiĝon. Ĝi havis bonegan eĥon ĉe la esperantista publiko en la halo, kiu entuziasme subtenis la kantistojn kaj kunkantis.
	Verdire, ĉiu tago de nia restado dum TEMoj estis ĝojplena kaj memorinda, sed mi tamen ŝatus aparte priskribi la Tagon de Tiĥvino, kiam ni havis belegan ekskurson tra la urbo, vizitis la domon-muzeon de la fama komponisto Rimskij-Korsakov kun la renovigita ekspozicio okaze de lia ĉi-jara jubileo; ekskursis tra Tiĥvina monakejo kaj havis bongustan tagmanĝon en la monakeja refektorio. Post ĉio ĉi ni iris en la urban artlernejon, kie okazis la mirinda “Festo de jubileŭloj”, kiu porlonge restos en mia memoro. La feston preparis kaj gvidis muzikisto, pedagogo de tiu ĉi lernejo kaj tiĥvina esperantistino Vera Vlasova. Tiĥvinanoj decidis gratuli ne nur la ĉefan jubileulon de la evento - Mikaelon Bronŝtejn, sed ankaŭ ĉiujn esperantistojn, kiuj jubileis dum la kuranta jaro. Ankaŭ mi apartenis al tiu nombro de jubileŭloj (kiuj entute estis 22 personoj!), kaj estis miavice solene invitita sur la podion, dum du minutoj koncize prezentis min dum samtempe sur ekrano oni montris belajn vidaĵojn de Jekaterinburgo kaj miajn diversaĝajn fotojn, kaj fine ricevis ne nur apartan muzikan donacon, sed ankaŭ la saketon kun la memordonaco pri Tiĥvina monakejo. Ĉu ne agrablas tia honoro?! Fine de la festo ĉiuj gratulis Mikaelon Bronŝtejn, kiu havis ĉi-julie bonegan la 75-jaran jubileon. Sonis ĥore plenumitaj kantoj por ĉiuj jubileuloj kaj aparte por Mikaelo, verkitaj de la moskva esperantistino kaj poeto Ludmila Novikova.
	La festo havis la daŭron vespere en la renkontiĝejo, kiam Mikaelo regalis ĉiujn venintajn geamikojn ĉe la aranĝita de li trinkaĵ-kaj manĝoplena tablo, kaj poste li duete kun la esperantisto el Rigo Sergeo Straŝnenko prezentis la admirindan koncerton. Neforgeseblas ĉiu momento de tiu ĉi koncerto, dum kiu tiel senteblis la verva plenumo kaj memĝuo de la kantistoj!
	En la ekskursa tago ĉiu povis elekti el du aranĝitaj allogaj ekskursoj: al Malnova Ladoga kaj Granda Novgorodo. Mi refoje decidis veturi kun grupo al historiplena kaj vizitinda Granda Novgorodo kaj vere ĝuis niajn piedpromenojn en tiuj belaj lokoj!
	La programo de la renkontiĝo estis planita tiel, ke ĝi donis al ĉiuj tempon por ankaŭ feriumi, estis eĉ speciale enprogramita en la tagordo horo de la lago, ĉar la bazejo situas en tre bela arbara ĉirkaŭaĵo kun la apuda lago. Tial abundis eblecoj por arbaraj promenoj, plukado de mirteloj, naĝado kaj alia naturumado. La vetero estis belega, kaj la sentoj regis bonegaj!
	Por la fino mi ŝatus skribi ke, se vi venis al TEMoj en Tiĥvino unufoje, vi nepre volos veni kaj partopreni tiun eventon ankoraŭfoje! Kaj ĉio ĉi dank’ al sindonema, senlaca preparlaboro kaj zorgado de la unueca teamo de gastamaj tiĥvinaj esperantistoj! Grandegan dankon al ili ĉiuj!
Raja Kudrjavceva, Jekaterinburgo.

 Esperanto
 Esperanto Русский
 Русский















