Urboj:








Por la vojaĝo estis elektita la urbeto Sisertj – naskiĝloko de la konata al ĉiuj de la infaneco urala verkisto P. P. Baĵov. Okaze de lia 145-jara naskiĝdatreveno nuna jaro en nia Sverdlovska regiono estas anoncita kiel la jaro de Baĵov. Do, je la 10-a horo matene dimanĉe per kvar privataj aŭtoj de la uralaj esperantistoj ni startis de nia kunvenejo por la renkontiĝaj tagoj, Domo de Uralaj popoloj, kaj rapide veturis 50 km de Jekaterinburgo ĝis la naskiĝurbo de la verkisto. Tie nin jam atendis veninta per la propra aŭto la familio de la juna jekaterinburga esperantisto Janik, kun kiu ni konatiĝis la antaŭan tagon – ili decidis esti kun ni ankaŭ dimanĉe. Nia pli ol dudekkapa grupo komencis la konatiĝon kun la loko de la vizito de la templo de ortodoksaj sanktuloj Simenono kaj Anna, kiu estis ekkonstruita en 1735 kiel ligna preĝejo ankoraŭ laŭ la ukazo de unu el la fondintoj de Jekaterinburgo Tatiŝĉev, sed kiam ĝi kadukiĝis, en 1773 - 1789 ĝi estis rekonstruita jam kiel ŝtona templo je monrimedoj de la loka uzinposedanto Aleksej V.Turĉaninov. Nemalproksime de la templo, kiu ankaŭ nun estas renovigata, ni povis vidi lian monumenton. Kompreneble ni vidis ankaŭ la monumenton al P.P. Baĵov, kiu estas la ĉefa fieraĵo de la urbo; kaj ni tuj iris al lia domo-muzeo,kiu troviĝas en la bieno, kie la verkisto naskiĝis en 1879. La specifaĵo de la bieno estas en tio, ke ĉi tie konserviĝis la tuta vivaranĝo kaj la meblaro, kiu estis en la tempo de la vivado de tiama Paŝa en tiu ĉi komforta traba domo kun la belaj fenestrokadroj. En la domo kvar ĉambroj, kie ni vidis meblaron de la familio de Baĵov kaj la kuirilaron de la ХIХ jarcento, la ĉiĉeronino detale rakontis kiel ĉio estis uzata kaj kiel la familio vivis tiam. La ĉefa ĉambro en la domo estas la laborĉambro, en kiu estis verkitaj la noveloj “La verda ĉevalidino” kaj “Malproksima - proksima” Pli poste la verkisto multe da tempo pasigis kun kamparanoj, kiuj rakontis al li historiojn el sia vivo kaj diversajn antikvajn popolajn legendojn, kiuj poste trovis siam reflekton en la libro “Malakita skatolo”. Post la muzeo ni iris direkte al la restaĵoj de la ruiniĝinta malnova ferproduktejo, kiun oni nun transformis en modernan artspacon kaj okazigas tie diversajn metiejojn, foirojn, muzikfestivalojn k.t.p. Ĉi tie en la koncerta halo kun la somera scenejo okazis la senpaga koncerto de la muzikdueto el tre populara en Jekaterinburgo Ever-ĵazklubo, al kies koncertoj urbe ofte malfacilas trafi. Muzikistoj- saksofonisto kaj pianisto - ludis belajn kaj konatajn ĵazajn melodiojn. Mi tute forgesis diri , ke dimanĉe la tutan tagon, ekde la mateno pluvis (la vetero en Jekaterinburgo estas rapide ŝanĝiĝema kaj en unu el la renkontiĝtagoj estis varmege, en la sekva okazis la tuttaga pluvo, kaj poste denove iĝis varmege). Ĝuste kiam ni sidis sub la tegmento kaj ĝuis la agrablan muzikon, la pluvo transiris la pluvegon, kiu, tamen, harmonie aliĝis al la muziksonoj kaj regis tute romantika armosfero! Post la koncerto, malgraŭ ke ni ne sukcesis vidi ĉiujn vidindaĵojn de Sisertj, ni devis jam urĝi al la apuda vilaĝo Kaŝino, kie nian grupon atendis gaste nia esperantistino Marina Kadirova. Krom ĉio, ĉiuj jam estis sufiĉe malsataj al tiu tempo :) Kaŝino situas nur je 5 km de Sisertj kaj ni fulme atingis ĝin, kune rapide aranĝis longan bonegan tablon, metis ĉiujn bongustaĵojn, kiujn ĉiu el ni kunprenis elhejme kaj agrable festenis tie, vigle babilante, tostante, ŝercante. Tiumomente mi rememoris pri la salutvideoj de kubaj geamikoj, kiujn ni ricevis kaj spektis dum nia sabata programo kaj bedaŭris, ke ni ne registris la respondan videon al ili. Kaj nia gastino Irina Gonĉarova tuj eltroveme proponis, ke ni faru tion nun. Do ni , petis Paŝan filmi nin kaj kelkope salutis kubanojn kaj reciproke gratulis ilin okaze de la Internacia Tago de geamikoj kaj poste eĉ kunkantis unu strofon kun la refreno de la kanto “Ural” Eble la video rezultis ne tre perfekta, sed ĝi estis ja improviza! Jam malfruvespere ni forlasis la gastaman hejmon de Marina, nia ĉarma kaj afabla gastigantino, kiu meritis plej grandan dankon! Ni revenis en la urbon akompane de la pluvo, kiu daŭrigis regali nin abunde de ĉiela akvo, sed, verdire, la vetero ne tre ĝenis nin tiutage, ĉar kiel oni diras “ De mornaj tagoj plej bona rimedo povas esti kuniĝo kun helaj amikoj, sentedaj...” Jes, por ni estis varme kaj ĝoje vojaĝi kaj ripozi kune!
	Por multaj partoprenintoj de nia travivaĵplena semajnfina renkontiĝo ĝi traflugis tro rapide kaj ili volis la daŭrigon...
	Por kelkaj gastoj, kiuj restis en Jekaterinburgo ankoraŭ dum unu-tri tagoj poste – okazis ankoraŭ promenadoj tra la urbo, vizito per la aŭto, stirata de Jelena Uspenskaja, al la limo de Eŭropo – Azio. Ilja Gnusarjov, kiu havis la bonŝncon resti en la urbo pli da tempo, en la festa tago de la 12-a de junio tage vizitis kune kun Nastja Zalogina la urbon Nevjanskon, situantan je 85 km de Jekaterinburgo; kaj vespere ili eĉ trafis la operan spektaklon “ Edziĝfesto de Figaro” en nia bela teatro de opero kaj baleto.
	Fine de mia rakonto, mi komkludu tion, ke niaj kunaj penoj estis fruktodonaj kaj permesis krei bonegan harmonian kaj memorindan renkontiĝon!
	Iu konsilis: “Gardu en la vivo la homojn, post la renkontiĝo kun kiuj io hela kaj ĝoja lokiĝas en via animo...” Mi aldonu, ke ni danku kaj gardu unu la alian, karaj geamikoj!
	Plejamike,
	Raja Kudrjavceva

 Esperanto
 Esperanto Русский
 Русский















