



Esperantistino el Niĵnij Tagilo Larisa Kuzjmenko rakontas pri Esperanto-kurso, kiun ŝi okazigis en la kultura centro por veteranoj de la urbo N.Tagilo.
Januare de 2023 mi venis al ĉi-tiu centro kaj proponis organizi grupon por lerni Esperanton.
La direktoro de la centro afable konsentis. La anoncoj pri la kurso aperis en reklamoj sur la muroj de la centro kaj en la loka televidkanalo en la kuranta linio. Komence dum kvar monatoj ne estis strikte organizita grupo, ĉar kelkaj homoj venis, poste foriris. Restis du virinoj – Galina Ivanovna kaj aktiva kaj energia Vilora Viktorovna (kiu iam instruis geodezion en teknika lernejo). Ili studis Esperanton ĝis la malferma leciono, okazinta en aprilo ĉi-jare. Pasintjare oktobre venis ankoraŭ du virinoj - Galina Filippovna kaj Nelli Nurijevna kaj el kvar homoj formiĝis amikeca kaj unuanima kolektivo, solida lernogrupo. Lecionoj okazis ĉiusemajne po unu horo, krom tio estis provludoj por la malferma aprila leciono, gvidataj de nia “reĝisoro” Vilora Viktorovna.
Menciindas, ke en la centro de veteranoj funkcias ĉirkau dudek kluboj. Ĉiuj instruistoj estas volontuloj, laboras senpage, sed la gvidantoj de la centro kuraĝigas ilian laboron per disponigo de ĉambroj, granda salono, premioj, atestoj k.t.p. Decembre de 2023 la centro por veteranoj solene festis sian 25 – jariĝon, sub la slogano “Tio estas nur komenco”.
Certe, la klubojn vizitas nur gemaljunuloj, la homoj, kiuj estas jam pensiuloj kaj inter ili estas multaj homoj kun la aĝo pli ol 80-jara...
Ankaŭ tiuj kvar virinoj, kiuj aktive lernis Esperanton, estas maljunulinoj, inter kiuj la plej aĝa estis Vilora Viktorovna (pli ol 80-jara), tre energia kaj aktiva virino.
Nian malferman lecionon vizitis pli ol dudek homoj. Komence Vilora Viktorovna prezentis ĉiujn kursaninojn. Kaj ili nomis siajn kialojn de la studado de Esperanto , ekzemple - por kontraŭstari la demencon. Poste ili legis malgrandajn versojn, montris bildojn kun bestoj, suno, ĉielo, kelkajn vortojn tradukis . Poste Vilora Viktorovna montris fotojn kaj eĉ la brodaĵon kun siaj katoj, nomis ilin ĉiujn. Poste ĉiu kursanino diris kurte pri sia aspekto kaj montris okulojn, bluzojn, jupojn kaj nomis iliajn kolorojn. Galina Ivanovna eĉ horloĝon montris kaj diris kelkajn ciferojn. Vilora antaŭe avertis aŭskultantojn, kiuj tute ne konis Esperanton, ke okazos kvizo, tial ili devas memorfiksi kiom eble pli multe da vortoj. Ŝi ankaŭ lerte prezentis la celojn kaj taskojn de dudek-minuta unua leciono kaj per la rus-similaj vortoj montris la kvar Esperantajn finaĵojn, kiuj estis sur ŝildo surbruste de unu lernantino. Poste ŝi proponis traduki el la rusa lingvo multajn vortojn kaj eĉ kun diversaj finaĵoj. Samtempe ŝi montris krucvortenigmon kie estis similaj vortoj. Per tiu prezento estis uzitaj ĉirkau cent vortoj!
Mirinde ke la spektantoj povis ĝuste traduki la vortojn. Estis homoj, kiuj memorfiksis 50 vortojn, aliaj 30, 20, 10 Kiel premioj estis donacoj – “roboj”(kovriloj) por ovoj al la proksimiĝanta Pasko-festo.
Dum la leciono Vilora Viktorovna ankaŭ menciis pri la verbo “esti” kaj diris tute kompreneblan frazon “Pushkin estas poeto”. Poste ŝi montris la portreton de Nekrasov kaj homoj provis diri similan frazon. La grava momento de la leciono estis kiam Vilora kaj aliaj lernantoj deklamis verson de Nekrasov – la fragmenton el la poemo “Kamparaj infanoj” (mi trovis ĝin en la reto, tradukis ĝin Tatjana Auderskaja). Vilora preparis ilustraĵojn por la verso kaj akcentis ke malgraŭ tio, ke la heroo de la verso estis etulo, la autoro nomis lin ne knabo, sed “ knabego”! Okazis, ke Vilora legis ĉiujn kvar dikajn volumojn de
Nekrasov, kiu estis ŝia shatata poeto!
Do, tiel pasis nia malferma leciono. Mirinde estas kiel bone oni povas reklami Esperanton sen longaj enuaj lekcioj pri la lingvo. Mi esperas ke post la ĝardena sezono en oktobro-24 venos aliaj homoj lerni la internacian lingvon.
Amike raportante,
Larisa Kuzjmenko, Niĵnij Tagilo

















