Aldoni novan komenton

Kelkaj impresoj pri “EsPrimo-7” de ĝiaj diversurbaj partoprenintoj

EsPrimo: 


                     Anastasija Golovkina [Tjumenj]

La 7-9-an de majo 2011 en malnova siberia urbo Tobolsko okazis jam la sepan fojon nia regiona renkontiĝo “Esperantista Primavero”, kiun ĉi-foje partoprenis 53 homoj. Al mi tre plaĉis ĝia amika kaj gaja etoso. Mi sentis min tre animkomforte kaj en unu granda familio. Okazis multaj interesaj programeroj: klerigaj prelegoj, aŭtoraj duonhoroj, atentokaptaj konkursoj: por intrepretistoj kaj por oratoroj. Dum la “Gaja Vespero” tre amuza estis ĉio: ludo de Darja Zelenina, skeĉo de Viktoro kaj Raja, danco de Aleksandr Kalaŝnikov kaj ne nur, prezentaĵoj de infanoj ktp.

Panoramo de Tobolska Kremlo          Nova urboparto de malnova Tobolsk           Nastja inter la geamikoj dum la ekskurso tra la urbo

Krom la esperanta programo okazis ankaŭ interesa ekskursa programo, ni vizitis tobolskan Kremlon, la plej orientan en Rusio, ikonopentrejon, seminariejon.  Ekde mia lasta vizito en la urbo okazis kelkaj ŝanĝoj. Nun Tobolsko estas pli pura kaj bela. Sed dum tiu ĉi renkontiĝo min ne tre interesis historio de la urbo, plej ĉefe mi ĝojis, ke denove renkontiĝis kun miaj malnovaj amikoj. Mi dankas la tutan organizan teamon de la renkontiĝo pro la granda laboro, farita por “EsPrimo-7” sukcesu! Bravuloj! Ĝis la sekva renkontiĝo!

 

 
                     Vladimir Vyĉegĵanin  [Niĵnij Tagil]
 
Kelkaj vortoj rilate al miaj impresoj pri EsPrimo–7. La renkontiĝo al mi plaĉis. Unue, mi renkontiĝis kun miaj malnovaj amikoj, kiujn mi delonge ne vidis. Due, mi povis ekvidi Tobolskon, kie mi antaŭe ne estis. Trie, sukcesis la renkontiĝo mem, kies programo estis interesa kaj riĉa.
Dank' al organizantoj, inkluzive nian gastigantinon Dilara Gadirova, ĉio iris glate. Bonega, varma, suna vetero kontribuis al bona humoro. Tobolsk, iama ĉefurbo de Siberio, estas malgranda (100000 da loĝantoj), sed bela, pura, komforta por loĝado urbo. Estis interesaj ekskursoj: al bela Kremlo kun ĝiaj preĝejoj, al seminariejo, al ikona pentrejo, al eburtajla metiejo, al laborĉambro de caro Nikolao II ktp...  
 
En la korto de Tobolska Kremlo      Dum la ekskurso lau la Kremlo        Kun la amikoj dum la ekskurso      Dum la ekskurso en la tobolska seminariejo
Estis interesaj lekcioj. Mi menciu nur kelkajn: pri loĝanto de Tobolsk Petro Jerŝov kaj lia kreo de fama verko far' de Viktor Kudrjavcev, pri simboloj de Rusio kaj pri E-centroj en la mondo far' de Vladimir Opletajev kaj Raja Kudrjavceva, pri E-projektoj en interreto far' de Aleksandr Osincev, pri milito por potenco en Moskva Rusujo de 15 jarcento far' de Firdaus Kasimov.
Al mi ankaŭ plaĉis 2 interesaj konkursoj lasttage: interpretado de amuza infana rakonto de Nikolao Nosov "Tri ĉasistoj" kaj prezentado de nia planedo al aliplanedano (dum la oratora konkurso), en kiuj gajnis la unuajn lokojn Viktor Kudrjavcev kaj Tatjana Vŝivceva.
Kaj ĉiuvespere partoprenintoj montris siajn talentojn: kantis, deklamis, dancis. Ekzemple, ĉiujn ĉarmis Nastja Golovkina per sia ventrodanco. Kaj preskaŭ ĝis mateno ĉiuj spektis E-filmojn, komunikiĝis, ŝercis kaj simple babilis. Mi ne bedaŭras pri mia veno al la EsPrimo – 7. Tiu renkontiĝo restos por ĉiam en mia memoro!
 

 

                           Firdaus Kasimov [Permj]
 
Mi ne ofte sukcesas viziti uralajn E-renkontiĝojn. Antaŭ 3 jaroj mi partoprenis “EsPrimo-n-5” en Jekaterinburg kaj post ĝi mi denove “mergiĝis” en la marĉon de mia kutima ĉiutageco, forgesinte, ke iam mi estis unu el plej aktivaj esperantistoj de Perma regiono (kaj pro tiu merito oni eĉ delegitis min al IJK en Krakov en 1987). Ho, juneco, juneco!  Jam ŝajnis, ke ĉio pasis…
Des pli agrable por mi estis, ke oni min ne ankoraŭ forgesis kaj miaj amikoj Raja kaj Viktor, estinte inter la organizantoj de la renkontiĝo, persone invitis min al la vica “EsPrimo”, kiu okazis en bela siberia urbo Tobolsk. Mi nelonge pensis kaj malgraŭ ĉiuj obstakloj decidis nepre partopreni ĝin.
Eksciinte pri la ĉefa temo de ĉi – “EsPrimo”, mi eĉ pensis, ke jam venis al mi tempo transiri en la generacion ne nur de spertaj, sed ankaŭ de aĝaj esperantistoj. Kvankam dum E-renkontiĝoj oni kutime forgesas pri siaj pasportaj aĝoj kaj sentas sin denove junaj, fortaj, energiaj, senzorgaj kaj distremaj. Tiu komuna sinsento nomiĝas “etoso” kaj estas aparte alloga por ĉiu esperantisto!
 
Firdaus salutas ĉiujn dum malferma ceremonio   Malnovaj amikoj dum la renkontiĝo          
Do, mi venis al Tobolsk  kaj atingis la renkontiĝejon “Stacion de junaj turistoj” iomete malfruinte, sed tuj trafis en la kutiman amikan kaj bonkoran medion, en kiu trovis dudekon de konataj vizaĝoj. Sed surprizis min, ke alia trideko estis vizaĝoj nekonataj, tute por mi novaj.
Ŝajnis, ke la kunveninta partoprenaro plene konformiĝis al la temo de “EsPrimo-7” “Generacioj de esperantistoj en Uralo”: mi vidis junajn kaj freŝbakitajn komencantojn, kiujn mi tute ne konis, kaj ankau tiujn spertajn esperantistojn kiel V. Opletajev, A. Kalaŝnikov, D. Gadirova, T. Vŝivceva, N. Ŝeveljova, I. Kirina, G.Terentjeva k.a., kaj sufiĉe multnombran grupon de mezaĝaj kaj meznivelaj samideanoj. Sed ĉiuj vizaĝoj estis agrablaj por mi, kaj mi agordis mian humoron al agrabla partopreno en la renkontiĝo kaj bona ripozo en amika rondo.
 
La organizantoj vere serioze kaj zorge preparis la aranĝon – ĝia programo rezultiĝis  tre enhavriĉa, varia, interesa. Mi plezure partoprenis ĉiujn programerojn kaj eĉ mem  eksentis entuziasmon prelegi je historia temo (oni apenaŭ trovis tempon en la dense kompilita programo por mia neplanita elpaŝo).
Aparte mi volas mencii la seminarion lau  la ĉefa temo pri E-generacioj, bone pripensita kaj lerte gvidata de Vladimir Opletajev kaj Raja Kudrjavceva. Sentiĝis, ke estis farita granda prepara laboro. Dum la seminario oni proponis al ni ĉiuj kunlabori en la grupoj. Mi kun jam preskaŭ forgesita fervoro partoprenis en la “cerba atako” laŭ temo de nia grupo: “Heredendaj generaciaj valoroj” kaj mi  eĉ prezentis al la estimata publiko rezultojn de la “cerba atako” far de nia grupo. Aliaj tri grupoj ankaŭ trovis interesajn resumojn laŭ iliaj taskoj. Ni ĉiuj estis kaptitaj de interesa kunlaboro kaj mi persone ricevis veran plezuron de mia aktiva partopreno dum la seminario.
 
 Dum la seminario "Generacioj de uralaj esperantistoj"      Prezentado de la rezultoj de la laborgrupo dum la seminario       Kun Tatjana Vŝivceva dum la renkontiĝo      Atente auskultas rakonton pri Vladimir Izosimov fare de V.Opletajev
Kompreneble mi ne povis ne rimarki la rezultojn de la projekto “Portreta Galerio”, iniciatita de V. Opletajev, des pli ke de la muroj min rigardis multaj konataj vizaĝoj kun priskriboj de iliaj faroj kaj esperanto-vojoj. Kaj lige al “Portreta galerio” kortuŝis min rakonto kaj rememoroj pri Vladimir Izosimov. Estas bone, ke oni memoras tiujn homojn, kiuj multon faris por nia verda afero.
Mi atente aŭskultis prezentadojn de aŭtoraj projektoj. Certe ekinteresis min la nova en esperanto-mondo direkto: kinofilmoj en la internacia lingvo kaj la projektoj de “Verda filmejo” kaj de Internacia Esperanto-kinofestivalo, kiujn prezentis A. Osincev. Aparte min kiel historiiston atentigis projekto de V. Opletajev “Simboloj de Rusio”.
 
Estis ankaŭ tre interesaj kaj partoprenindaj du lingvaj konkursoj en la lasta tago: konkurso de entrepretistoj kaj oratora konkurso; en la lasta mi mem volonte partoprenis kaj eĉ ricevis premion!
Plezure mi spektis ĉiujn distrajn programerojn de “Amika-“ kaj “Gaja-“ vesperoj, surprizis min elpaŝo de ne nur novicoj, kiel Jana Husanova (filino! de bone konata al mi esperantistino de nia generacio Rita Husanova), sed ankaŭ de la malgrandaj infanoj - reprezentantoj de la plej juna nia generacio. Kaj la fakto, ke Tatjana Veselova kuraĝis veni el Tjumeno kun 9-monata filo ege impresis min, ĉar kiel patro de multaj infanoj mi scias, ke necesas esti tre kuraĝaj por decidiĝi al tio. Do, miajn gratulojn kaj bondezirojn en kreskigo de la novgeneraciuloj al la familio de Veselov!
 
Do, fine mi volas diri, ke plaĉis al mi ĉio: kaj bona, suna, maja vetero; kaj la belega urbo Tobolsk; kaj gastamo de loka mastrino de “EsPrimo-7” Dilara Gadirova kaj organizita de ŝi interesa ekskursprogramo; kaj atentokapta E-programo de la renkontiĝo! Mi bonege ripozis kaj plezure pasigis la tempon dum “EsPrimo-7”! Dankon al la organizantoj, dankon al miaj amikoj, kiuj ne forgesis gratuli min okaze de mia pasinta jubileo, dankon al ĉiuj partoprenantoj pro kune  pasigita tempo! Vivu Esperanto!