Aldoni novan komenton

Internacia Somera Universiado en Kazano 2013

Novaj surgutaj esperantistinoj Aljona kaj Valentina estas instruistinoj de fremdaj lingvoj. Ili ŝatas partopreni diversajn lingvajn kaj sociajn projektojn. En februaro 2014 Aljona vojaĝos al Soĉi kaj servos tie kiel volontulino de la Vintraj Olimpikoj. Valentina somere volontulis en Kazano. Jen ŝi rakontas pri siaj neforgeseblaj spertoj.

Vladimir Opletajev, Surgut

Ĉi-somere mi partoprenis en la Internacia Somera Universiado en Kazano kiel volontulino. La preparoj al ĉi tiu aranĝo komenciĝis unu jaron antaŭe. Estis necese respondi plurajn demandarojn, trapasi diversajn testojn, vizitadi multajn trejnadojn. Rezulte el tre multaj kandidatoj elektiĝis la plej fidindaj, respondecaj kaj pozitivaj volontuloj.

La 27-a de junio tuta nia delegacio elveturis el Surgut. Preskaŭ ĉiuj geknaboj konis unu la alian, ĉar ili kune studis en  la universitato. Mi devis do konatiĝi kun ĉiuj aliaj volontuloj. Ĝi estis  timiga sed tre interesa. Veturi per trajno estis varmege sed frenezige gaje. En nia trajno estis ankaŭ  delegacioj de aliaj urboj. Ni ne sciis, kio atendas nin en Kazano, sed ni estis pretaj je ĉio,  ĉar ni iĝis jam  integra skipo.

Kiam ni venis al Kazano, nin renkontis multe da volontuloj, kiuj ridetis, donis al ni bombonojn kaj diris salutajn vortojn. Oni havis senton, ke ni profundiĝis en ian miraklan atmosferon kaj iĝis la parteto de ĉi tiu mirinda mondo. Oni veturigis nin al la kampadejo,  kie estis du multetaĝaj domoj kaj du kantinoj. Ni enloĝiĝis. En nia loĝejo estis tri ĉambroj. Mi havis sep najbarinojn. Kiam ĉiuj delegacioj de volontuloj alvenis, iĝis kompreneble, ke proksimiĝas la granda evento.

 

Matene kaj vespere oni manĝigis nin en la kantinoj.  Por la tagmanĝo ni havis specialan kesteton da manĝaĵo. Ni povis mem  revarmigi ĝin  kaj manĝi en nia laborloko. Multaj geknaboj venis al kafejo, se ili havis liberan tempon.

Ĉiu volontulo havis akrediton – specialan karteton – kiu donis rajton senpage uzi en Kazano la urban trafikon. La laboro de nia delegacio komenciĝis la 6-an de julio, tial ni havis multe da tempo por ekskursoj en Kazano.

Ĉiuj volontuloj ricevis la kompleton de sporta vesto : tri T-ĉemizoj, sporta pantalono, kuloto, kaskedo, du paroj da ŝtrumpetoj, anorako, sportaj ŝuoj kaj malgranda zona sako. Multaj geknaboj havis problemojn pro la grandeco de ilia vesto, ili devis interŝanĝi vestaĵojn, sed iuj volontuloj ne povis tamen trovi konvenan grandon por si. Ni devis ĉiam surhavi nian uniformon en nia sporta objekto. Tagfine oni donis al ni diversajn gratifikojn : insignojn, okulvitrojn, horloĝojn ktp.

De la 6-a ĝis la 11-a de julio nia delegacio laboris en la sporta objekto «Pafado al argildiskoj» Komence ni malĝojiĝis, ke nia objekto troviĝas tre malproksime de la urbo sed poste, kiam ni venis al ĝi, enspiris la puran freŝan aeron, vidis la belegan naturon, ni komprenis, ke ni havis bonŝancon. Komence mia laboro estis kontroli biletojn,  sed poste mi volontulis ankaŭ kiel interpretistino de la franca kaj angla lingvoj.

Mi estas ege feliĉa, ke mi havis eblon volontule partopreni en la Internacia Somera Universiado en Kazano. Labori en la sporta objekto «Pafado al argildiskoj»  tre plaĉis al mi,  ĉar mi ekkonis  novan por mi sportan disciplinon. Mi vizitis Kazanon, tre belegan kaj afablan urbon. Mi ensorbis pozitivajn emociojn kaj bonajn impresojn. La plej grava afero estas,  ke tie mi renkontiĝs kaj amikiĝis kun multaj bonaj homoj! Bedaŭrinde, mi ne havis kontaktojn kun esperantistoj. Mi povas diri, ke la Universiado tre plaĉis al mi! 

Solodjankina Valentina, Surgut