Aldoni novan komenton

Kuna vojaĝo de jekaterinburgaj esperantistoj al natura parko " Olenji ruĉji"

Jam delonge esperantistoj de nia E-klubo "Arĝenta Flamo" revis kune viziti unikan lokon - vastekonatan naturan parkon " Olenji ruĉji".  La unuan de septembro ni sukcesis realigi nian revon kaj samtempe bele adiaŭi kun ĉi-jara somero, vizitinte  tiun naturan trezoraĵon  en Uralo.

La parko situas en Sverdlovska regiono, proksime de la urbeto Niĵnije Sergi, ĉe la  bordoj de rivero Serga, proksimume 130 km okcidenten de Jekaterinburg.  Ni luis komfortan buson kaj la vojo estis nekutime glata, tial baldaŭ  ni atnigis la pitoreskan anguleton de urala naturo, kiun oni ofte nomas  "Urala Svisujo".

 

Veninte  ni ekvidis, ke "Olenji ruĉji" estas vere eksterordinara loko kun mirinda naturo. Krom granda arbaro kun multegaj padoj kaj aero, infuzita per herbaj, pinaj kaj abiaj odoroj, abundis rokoj kun naturaj kavernoj. Por marŝo laŭ la parko eblis elekti inter malgranda (7-kilometra) kaj granda (15-kilometra) rondoj kaj nia grupo decidis realigi 15-kilomentan ir-revenan marŝon. Do, ni devis nemalmulte piediri tiutage!

Estis varma sunriĉa tago kaj ni gaje paŝis tra la arbaro, ĝuante freŝan aeron, aŭskultante la kantadon de birdoj kaj plezure ripozante de la urba bruo kaj tumulto. Tre agrablis unuiĝi kun la naturo kaj senti sin ĝia parteto. Sur la padoj de la parko multis malgrandaj brunkoloraj arbaraj ranetoj, kuraĝe saltantaj preskaŭ ĉe la piedoj kaj ni tre timis surpaŝi ilin hazarde. Baldaŭ ni ekvidis preskaŭ fabelan lignan dometon, sed evidentiĝis ke tie eblis aĉeti boteleton de akvo aŭ malgrandan memoraĵon pri la loko.

 

Laŭ la vojo ni entuziasme studis ĉiujn atingitajn naturajn vidindaĵojn: la plej grandan en nia regiono kavernon, kiu nomiĝas " Druĵba" ("Amikeco"), apud kiu nia grupo ĝojis fotiĝi, la rokon " Trinkanta ĉevalo" kaj la faman skulptaĵon "Angel" ( "Anĝelo"). En nia regiono estas unu el 17 tiaj skulptaĵoj, manfaritaj en Svedio kaj jam starigitaj en la diversaj elektitaj lokoj de la mondo. Ĝenerale, laŭ la tutmonda projekto, nomiĝanta "Anĝelo de komuna espero", oni planas dislokigi laŭmonde entute 49 anĝelojn por konstrui  apartan  spacon, kiu helpos defendi Pacon sur nia Tero.

Foje la vojo daŭris laŭ la montetoj, tiam desupre bone videblis belegaj pejzaĝoj sube kaj la serpentumanta  rivero Serga, foje ni iris laŭ la penditaj pontoj, sur kiu povis samtempe paŝi ne pli ol 5 homoj.

Fina punkto de la turista promenado tra la parko estis  grandioza natura kavo, profundaĵo en granitaj tavoloj kaj amasoj. La profundaĵo “ Proval” aspektis vere fantastike kaj iom fabele.La plej kuraĝaj personoj el nia grupo enprofundiĝis al la plej malsupra ĝia punkto.

Ĝuante la kunripozon, nia dekkvinpersona grupo pasigis en la parko la tutan tagon.  Tiu ĉi kuna nia vojaĝo sendube utilis por ni ĉiuj kaj ne nur  pro tio, ke naturo malavare reŝargis niajn cerbojn kaj animojn per pozitiva energio, sed ankaŭ pro tio, ke ĝi pli forte  unuigis nin.

 

Fabela ligna dometo, kiun ni renkontis en la natura parko “Olenji ruĉji”

 

 

 

Estis tre agrable promeni lau la padoj de la arbaro.

 

Unua komuna foto de nia grupo en “Olenji ruĉji”

 

Sur la ŝtuparo dum la malsupreniĝo de la monto

La skulptaĵo “Angel” (“Anĝelo”) estas fama vidindaĵo de la parko

Nia Pavel Vavilin aspektis foje kiel Maugli el vastekonata animacia filmo

Julia Degtjarjova apud bela malnova arbo de la parko

Kvinminuta ripozo kaj fotiĝo de la tuta kompanio ĉe la sama arbo

Denove la vojo supren, al rokoj kun la kavernoj

 

Jana Husanova apud unu el la kavernoj de la parko

Lau la pendita ponto povis samtempe irii ne pli ol 5 homoj

En la kaverno “Druĵba” (“Amikeco”)

Kune apud la kaverno “Druĵba”(“Amikeco”)

La triopo (Irina Kirina, Saŝa Pereskokov kaj Raja Kudrjavceva) apud la natura profundaĵo “Proval” en “Olenji ruĉji”

Fina punkto de nia turista marŝo estis grandioza natura kavo, tiel nomata profundaĵo “Proval”. Ĝin scivoleme esploras Jekaterina Osipova

Pavel denove iel grimpis al malfacile atingebla monta loko

Nia afabla fotistino Jekaterina Zamislova, kiu senlace fotis nin ĉiujn. Finfine la vico fotiĝi atingis ankau ŝin mem

Ni jam estas lacaj, sed tre kontentaj

Unu el multaj belaj vidaĵoj en “Olenji ruĉji”