Mia unua EsPrimo-9
EsPrimo:
Por mi EsPrimo-9 estas jam tria, sed iusence ĝi estas la unua.
La unua, al kiu mi venigis miajn komencantojn. Ili estas Karina kaj Valja, studentinoj pri lingvistiko, ĵus finintaj la deklecionan kurson. Ĉu plaĉis al ili? Jen kion skribas Karina: «Esperantista Primavero-9 en Tjumeno estis neforgesebla tempo kun bonegaj homoj. Se vi estis tie unufoje, vi volos reveni tien ankoraŭ multajn fojojn». Valja aldonas: «Mi ricevis multege da impresoj, tiom da interesaĵoj estis!» Mi dirus, ke ĉe homoj kun ankoraŭ relative malalta lingvonivelo (precipe rusoj) kontenteco kaj strebo esti afabla malfacile distingeblas, sed mi vidis nefalseblan plezuron en iliaj okuloj kaj hazarde aŭdis, ke ili eĉ en ĉambroj inter si parolis esperante.
La unua kun tiom da agrablaj surprizoj: la ludo pri urboj, kiu estis bonega interkona kaj paroliga ilo ne nur, sed speciale por komencantoj; la printita kantaro (kiun ni tamen apenaŭ uzis), bela apudrivera bazejo, bongustega kaj abunda manĝaĵo (mi ne malsatis dum aliaj EsPrimoj, sed ĉi foje la porcioj surprizis min), planitaj kaj neplanitaj metiejoj pri dancado, ludoj dum la tuta nokto.
La unua kun fakaj programeroj. Mi gvidis tri kursojn de esperanto, sed mi apenaŭ ĉeestis kursojn de aliaj kaj tre mankis al mi informoj pri instruado, ĉar profesie mi ne estas instruisto. La ronda tablo pri instruado organizita de Mirina pensigis min pri multaj aferoj, donis novajn ideojn kaj konatigis kun instrumanieroj de aliaj instruistoj.
La unua kun Peĉa Kuĉa: dum regionaj renkontiĝoj oni malofte uzas Esperanton kiel ilon, sed tiu serio de prelegoj estas ĝuste la kazo. Mi aparte ŝatis la prezentaĵojn de Olga Ŝiljaeva pri mondmapoj kaj de V.Opletajev pri vojaĝado tra tempo.
La unua kun tiom ŝanĝema vetero: post forta pluvo kaj vento tuj estas varmega suno, post nelonge la ĉielo iĝas denove nuba, kaj tiel plu. Evidente tjumena vetero tre ĝojis vidi esperantistojn, se ĝi tiom pene zorgis, ke ni ne enuu.
De multaj vidpunktoj tiu EsPrimo estis la unua, sed de neniu ĝi devas iĝi la lasta.