In memoriam Vladimir Izosimov (09.08.1947 – 22.10.1998)
Personoj:
Vladimir naskiĝis la 9-an de aŭgusto 1947 en Tjumenj. Li ŝatis siajn gepatrojn kaj la naskiĝurbon, en kiu li travivis sian vivon tiel rapide, kun impeto de homo neindiferenta pri ĉiaj devoj kaj taskoj, avida je novaj travivaĵoj. Vladimir finis elektroteknikan fakultaton de la Tjumena industria instituto kaj estis diplomita inĝeniero.
Unuafoje informiĝis Vladimir pri Esperanto jam en sia lernejana aĝo leginte informartikolon en la tutsovetia populara infana tagĵurnalo “Pionerskaja pravda”. Sed li esperantistiĝis nur kiel plenkreskulo en 1976 fininte aprile la kurson de Marina Kazazova ĉe la instituto “Giprotjumenneftegas”, kaj aŭtune de la sama jaro li jam fariĝis membro de la urba esperantista klubo “Revo”. Ekde la klubaniĝo kaj ĝis la lasta tago de sia vivo li estis kluba estrarano kaj ĝia multjara prezidanto.Vladimir estis ankaŭ kluba reprezentanto en SEJM. Laŭ propraj rememoroj dum la unuaj dek jaroj li partoprenis preskaŭ 40 esperantistajn renkontiĝojn de la tutlanda kaj regionaj (urala kaj siberia) skaloj ĝis la interurbaj turistaj marŝoj kaj kunvenoj. En 1982 li faris grandegan preparlaboron kiel prezidanto de la Organiza komitato de la granda laŭ la kvanto de la partoprenintoj kaj sukcesa OrSEJT-24 okazinta aŭguste apud Tjumeno. Tiam li estis ankaŭ kasisto kaj membro de la Tendara estraro.
Li mem estis organizanto de pluraj tradiciaj klubaj esperantistaj renkontiĝoj: vintraj – “Lazura tajgo”, printempaj – “Galanto”. Dank’ al lia iniciato uralaj esperantistoj povis ĉiusomere kunveni kaj praktiki la lingvon dum la amika ripozado en la Tendareto – semajnfina turista eksterurbiĝo de esperantistoj. Komence la tendaretoj estis ĉe la rivero Piŝma, ekde 1994 - ĉe varmega akvofonto je dudek kilometroj for de Tjumeno proksime de la fama tendarejo “La geknaba respubliko”. Li estis sportema homo, kaj li kapablis konverti malsportemulojn al tendumado kaj arbara turista vivo. Li ŝatis biciklumi, luktosporti kaj piedmarŝi.
La amikoj memoras lin esti ĉiam trankvila, ekvilibrita, ne tre babilema. Laŭ la karaktero Vladimir apartenis al hezitemaj homoj. Kutime li ŝatis apogi sian mentonon per la dekstra mano, interkruci la brakojn, klineti la kapon kaj tiel paŝi senvorte kaj enpensiĝinte pri iuj problemoj meze de brua tumulto de iu kunveno aŭ renkontiĝo. Li interesiĝis pri multaj aferoj en la vivo: tekniko, politiko, sporto, turismo, lingvoj, literaturo, fotografado.
Kun plezuro li tradukadis en Esperanton la faman scienc-fikcian romanon “La Nebulozo de Andromedo” de sia ŝatata verkisto Ivan Jefremov, ĉar estis nome lia elemento nehaste manipuli per vortoj, fosi en vortaroj kaj leksikonoj, solvi leksikajn embarasojn. Bedaŭrinde, la afero ne estis finita, kaj teksto de lia keldekpaĝa maŝinskribita traduko nun apenaŭ retroveblas. Ankaŭ poezio estis por Vladimir interesa, kaj li faris provojn traduki en Esperanton poemojn, i.a. la faman rusan popolan kanton “La Sankta Bajkalo”. En la epoko de tradicia papera poŝto Vladimir estis ankaŭ aktiva leterverkanto, kaj li volonte skribis detalajn leterojn al geamikoj kaj eksaj geklubanoj loĝantaj en aliaj urboj, konigante faktojn kaj datojn kvazaŭ li zorge raportus pri aktualaj klubaj eventoj. Estas tre bedaŭrinde, ke nur malmultaj el tiuj leteroj konserviĝis.
Oni devas aparte danki al Vladimir pro la patronado de la esperantista klubo en Tjumeno en la plej malfacilaj jaroj, kiam komence de la Gorbaĉova perestrojko en la lando regis kaoso kaj malstabiliĝo, ruiniĝis sovetia socia sistemo. La klubo estis senigita je senpaga ejo en la kulturpalaco de fervojistoj uzata dum multaj jaroj por kunvenoj kaj kursoj. En tiu tempo homoj orientiĝis al pli praktikaj merkataj okupoj por ĉiurimede lukri kaj sin vivteni, preskaŭ malatentis idealismajn celojn ekster la ekonomia cirkonstancaro. En ĉi tiu periodo li daŭre persiste gvidis kursojn de Esperanto, ankaŭ por geknaboj en urba junulara klubo, li penadis aktivigi lokajn esperantistojn eĉ malgraŭ pasiviĝo kaj rapida forfalo el la movado de pluraj spertaj kaj malnovaj geklubanoj. Vladimir estis homo posedanta eksplicitajn trajtojn de tre honesta kaj skrupule memdeviga persono kapabla alfronti taskojn kies realigo postulis multan tempon, persiston kaj fortostreĉojn.
En oktobro de 1998 estis okazonta 25-jariĝo de la klubo, al kiu li dediĉis pli ol dudek jarojn de sia vivo. Kiel prezidanto Vladimir klopodis okazigi interesan festan ceremonion, li zorgis pri programo de la kunveno, kontaktis kaj invitis al la festo eksajn geklubanojn. Sed antaŭtage de la atendata festo tjumenajn esperantistojn afliktis skua informo pri subita forpaso de Vladimir. Li mortis dum labortago en sia oficejo pro trombo ŝtopinta korangion. Neniu volis kredi tion. Por savi lin estis rezervitaj nur kelkaj minutoj, sed al ĉi tiu forta, sportema kaj ŝajne sana homo ne povis tiumomente urĝe veni ĥirurga medicina helpo.
Kun Vladimir estas ligita grava periodo en la historio de la esperantista klubo “Revo”, li estis dum multaj jaroj ĝia senlaca apoganto, revema kaj obstina movanto. Li vivis kaj agis simile al kandelo, kiu diligente brulas kaj malavare radias ĉirkaŭen al ĉiuj bezonatajn lumon kaj varmon.
Vladimir Opletajev
La aŭtoro dankas al Vasilij Birjukov (Kamensk Uralskij ), Aleksandr Kalaŝnikov (Tjumenj), Valentina Zaĥarova (Usinsk), Nadeĵda Ŝeveljova (Tjumenj) por la afable disponigitaj fotoj kaj rememoroj.
(REGo, №3 (64), junio 2011, paĝoj 26-27)