Germanio (JES) 2010-2011

 

Tion, kion mi memoras..

 

Tio ne estas impresoj kaj mi ne estas verkistino. Tio estas apartaj frazoj, pensoj, kiuj elflugas el mia kapo kaj mi rapidias ion skribi..

Distancoj en Rusio estas tre grandaj kaj jen mi veturas per trajno kaj havas eblecon rememori la renkontigxon JES kaj la tutan mian vojagxon en Germanion. Ekstere – 25C. Nekredeble bele kaj multas negxo, kaj arboj en negxo aspektas mirinde bele! Do, sxajnas ke por la unua fojo mi vizitis junularan renkontigxon.

Mi vizitis Germanion: Berlin kaj Burg kie okazis renkontigxo.Mi vojagxis kun mia amikino - Arina Osipova.  Dum la renkontigxo mi konatigxis kun multaj interesaj homoj el diversaj landoj, eksciis ke preskau cxiuj ili pli au malpli scipovas paroli la rusan lingvon au lernas gxin. Ni havis ekskurson en urbo Cottbus . Tie iam servis en la armeo mia onklo. Tial tiu cxi urbo por mi estis pli interesa ol aliaj nekonataj urboj en Germanio. Fakte Cottbus estas malgranda cxarma urbeto. Dum la renkontigxo mi gustumis hispanan alkogolajxon “Kalimocxjo” dank al Gerard, kiu rekomendis gustumi al mi gxin..kaj poste dum la novjarfesto mi trinkis nur gxin. Cxiu vespere dum la renkontigxo okazis diskotekoj, dancoj...kie mi senlace partoprenis.. Sed tage mi partoprenis en la kurso por progresantoj, cxar mi estas progresanto...sxajne ke por cxiam (he he) Kursojn majstre gvidis Felix Zesch (foto de Ivo Miesen) kaj Liesa Marie Alfier. Ili estas bravuloj, al mi placxis la kurso. Mi sukcesis ankaux viziti aligatorejon. Tio estis tre interesa programero. Mi tute hazarde trovis gxin inter cxiuj programeroj. Reguloj estas tiaj: vi ne rajtas paroli esperante dum gxia dauxro same kiel vi ne rajtas paroli en la gepatran lingvon, sed vi povas paroli en aliaj lingvoj,kiujn vi posedas. Povas okazi ke vi parolas hispane, por ekzemple, kaj al vi respondas ruse. Estis tute bona praktiko. Ankaux mi ludis en pokero kaj nun mi preskaux scipovas bele miksi kartojn. Kocxjo instruis nin jxongli! Tre amuza programero! Foje ni kunvenis kaj konstruis vintran domon el negxo. Estis tiom ridaj situacioj, kiuj mi ne tre volas priskribi cxi tie cxar tio indas travivi.

Dum JES estis 252 partoprenantoj el 27 landoj(foto de Ivo Miesen). Homoj venis el Vankuvero (Kanado), Brazilo, Japanio kaj certe el multaj euxropaj landoj. Mi konatigxis kun multaj esperantistoj. Tamen mi bedauxras, ke mi ne sukcesis konatigxi kun cxiuj tiuj, kun kiuj mi antaue babilis rete. Sed mi esperas,ke estonte ankoraux havos la eblecon.

Dankon al organiza teamo. Okazis multe da interesaj koncertoj de Gijom, de Lena kaj Shenja Wilke(Shenecxka Wilke), de Kimo, de Johannes  Mueller kaj multaj aliaj (Fotoj dum koncertoj de Ivo Miesen). Estis tre amuza kaj interesa kvizo kaj okazis krimea vespero,dum kiu elpasxis kun la programo esperanta grupo el Krimeo.

La plej grava festo estis Novjarfesto. Gxin mi ekfestis pli frue je la 20ª horo, cxar diferenco inter mia urbo (Tjumeno) kaj Germanio estas 4 horoj. Gejunuloj fakte ne festis la novjaron. Jes...tio estas tiel. La lasta jaro kiam mi partoprenis en NR-8 (Novjara renkontigxo) mi ne rimarkis grandan diverson en la festado. Cxio okazis por mi kiel kutime, kiel ni festas en Rusio hejme, tamen pli amuze, cxar estis multe da esperantistoj he he.. Sed dum cxi tiu Novjaro restis alian impresoj. Novjaro estis ne kiel vera festo, sed kiel kutima diskoteko. Tamen zalo havis multe da ornamajxoj.

Nur bonvolu ne pensi, ke al mi ne placxis. Tio estis simple ne kutime por mi. Al mi placxis reakalkulo de tempo. Tio estas kiel en filmoj, kiuj mi spektis. Estis gaje kiam poste vi iras tra la halo kaj vi mem kaj al vi deziras “Felicxan Novan Jaron”...kaj kiel cxio nova tio allogas)) Rusia kaj ukrainia delegacioj festis kiel cxiam kun mangxajxoj, trinkajxoj, kantoj kaj ktp..

Necesas iomete priskribi post renkontigxan-kunvenon. Ankaux estis ege amuze. Kantis Pafklik kun Emcxjo! Okazis tre interesaj kaj nekredeblaj babiladoj,  por ekzemple tiaj dialogoj:“Saluton! Cxu vi partoprenis en JES?” aux “Saluton! Kiel vi nomigxas?” Kaj ja tiun kunvenon vizitis homoj, kuj renkontgxis jam  dum JES))) Certe, mi jam skribis ke estis multe da homoj kaj tute ne eblis konatigxi kun cxiuj.

Post la renkontigxo mi kun Arina havis eblecon iomete vojagxi tra  Germanio kaj ni vizitis kelkajn vidindajxojn en Berlino kaj en Drezdeno. Berlino estas moderna urbo. Ni vizitis Brandenburger Tor, Berliner Dom, Der Deutsche Bundestag im Der ReichstagsgebäudeCharlottenburg. Brandenburger Tor


Berliner Dom Der Deutsche Bundestag im Der Reichstagsgebä

Unun el cxiuj tagoj ni dedicxis al Drezdeno, kien ni venis matene de la 4a de januaro kaj promenis dum la tuta tago. Chuck Smith helpis al ni acxeti biletojn! Dankon al li! Drezdeno estas pli germana urbo ol Berlino. Tio estas rimarkeble en arkitekturo . En Drezdeno nin renkontis mia amiko, kiu logxas tie – Thomas Winkler kaj li rakontis al ni pri urbo kaj montris al ni sian universitaton, belan historian parton de la urbo, konsilis al ni gustumi germanan kolbason (Ho..mi scias tion vorton – wurst ) Bongusta, tamen iom da spicita..

Vizito en Drezdenon estis preskaux lasta parto de nia vojagxo. Kaj imagu mi tiom multe promenis en Berlino, Drezdeno, Cottbus, tiom multe dancis dum la renkontigxo, ke miaj vintraj botoj ne eltenis kaj rompigxis. Vojagxo okazis tute interesa kaj mi revenis kun multaj planoj por mia laboro kaj por mia esperanto-vivo.

 

Sed tio estas nur mi. Kaj cxiuj el vi povas partopreni..kial ne?!...Tio estas gaje, utile, interese kaj amuze!

 

Dankon pro la atento.

Cxion bonan al vi, karaj!

La plej amike, Nastja

 

Komentoj

Nastja, vi estas

Nastja, vi estas bravulino!
Dankon pro via artikolo. Mi gxojas, ke vi vizitis junularan renkontigxon en Euxropo. Kaj nun vi mem komprenas, ke rakonti tute pri cxio ne eblas! Necesas simple veni kaj travivi - por senti kaj gxui la etoson..
Marina Itpekova

Belegaj bildoj kaj interesa

Belegaj bildoj kaj interesa rakonto! Cxu la vojagxo ne alte kostas? Dankon por disdoni gxin :)

Tre interesa raporto! .... vi

Tre interesa raporto! .... vi igas min memori pri la belaj tagoj de JES, Nastja...

Aldoni novan komenton

Komentoj el VKontakte