Eŭropa vojaĝo (somero 2010)

Aranĝoj: 

Mia vojaĝo komencis je la 9-a de aŭgusto kaj finis je la 1-a de septembro..mi feriis..Tamen kiam ĉiuj demandas min nun : « Kiel vi ripozis ? » mi parolas..ke pli ĝuste diri ke tio estis interesa aventuro! Dum ĉi tiu tempo mi vizitis Pollandon, Germanion, Francion, Andoron, Hispanion (Barcelono), Avstrion kaj certe Italion kie okazis Italan kongreson. Tiel multe landojn...certe signifas multe impresojn.

 flagetoj de tiuj landoj kiuj ni vizitis)

En Lodzo (Pollando) nin renkontis lokajn esperantistojn (Maria kaj Robert). Lodzo okazis tre belan urbon malgraŭ mi ne imagis..

Labirinto

Ĉi tie okazis nian unuan tranokton!

El Lodzo mi forveturis sata (Ni manĝis grandan pizza) kaj kontenta (ekskurso..kaj promeno estis amuzaj kaj interesaj))
 

Ekskurso

Poste nia vojo estis en Germanio - lando kiu plaĉis al mi ankoraŭ vintre..kaj dum somera vojaĝo ĉi tiu sento nur plifortiĝis. En Germanio mi vizitis esperanto-urbon Herzberg!

Se vere..urbo estas kiel fabelo - etoso de trankvilo..kaj kontemplado. En Germanio ni vizitis kelkajn urbojn (Potsdam, Homburg, Mainz, Saarbrücken, Herzberg). Saarbrücken mi jam vizitis vintre. Sed somere tie estis pli varme…he he) Vetero estis bonega. Nia ĉiĉerono estas esperantistino montris al ni urbon) Ni vizitis mercaton. kaj tie mi aĉetis donacon por mia patro – oran fiŝon! Mi tre longe ne povis trovi ĝin ..kaj jen en Germanio..en urbo Saarbrücken. Tio estis sorto)

Germanio estas lando kien ankoraŭ mi volas veturi.

Poste Germanio ni veturis en Francio! Kaj tranoktis ne ie..kaj en vera kastelo (Gresijono). Ĝenerale en Francio ni havis eblecon viziti multajn kastelojn.

Dum nia vojaĝo tra Francio ni vizitis faman “Kvin petalon”. Tie ni vespermanĝis, babilis kun esperantistoj. Ili preparis koncerteton por ni. Bravuloj! Bonege ludis kaj kantis! Okazis bonegan vesperon en rondo de esperantistoj. Jen pri tiuj vesperoj indas lerni esperanton. Kie ankoraŭ mi povis trovi tiun etoson kun nekonataj homoj ĝis tiu momento. Mi ne povas imagi!

En sudo de Francio ni vizitis Karkasunon (antikva urbo) . Tien veturas multe da turistoj. Tamen baldaŭ ni devis veturi en Hispanio (Barcelono) kaj mi jam rapidis forveturi..miaj pensoj estis en Barcelono..”kiel estas tie?” “ Ĉu vere estas tiel bele aŭ ne?” “ Ĉu mi miros?” Nun mi povas diri: Yes, sendube! Nekredeble)

Antaŭ Hispanio..nia vojo estis tra Andoro – tre malgranda lando inter Francio kaj Hispanio. En Andoro mi memoris multe da vendejoj kaj konstruistaj ŝarglevioj . Ankaŭ tra la urbo estas multe da monumentoj de porkoj en diversaj vestoj kaj situacioj . Al mi tre plaĉis! Tiel neordinare kaj gaje.

Finfine preskaŭ je la 00 horo ni atingis Barcelonon. La unua vidindaĵo estis el fenestro ! Tranoktis ni en bela hotela en araba stilo . Ekde mateno ni havis ekskurson tra Barcelono. Certe mi havis bonegan humoron kaj senpacience atendis nian ĉiĉeronon.
 

Barcelono estas belega urbo, industria kaj turista. Urbo, kien ankoraŭ volas reveni. Mi admiras. Multe da belaj konstruaĵoj de arkitekto Gaudi – tre fama persono en Barcelono. Kion diri.. vi mem povas ekvidi sur fotoj belecon de Barcelono

 

Ĉie ludas agrablan muzikon. Tiel ne volis forveturi..Tamen plu ni veturis en Italio en Esperanto-renkontiĝo kaj mi tre volas renkonti kun miaj amikoj. El Barcelono ni veturis en Italio tra Monaco , Monte-Carlo, Nice.

Esperanto-renkontiĝo (Itala kongreso) okazis en Linjano (kiel mi legis en reto..sufiĉe multekosta loko de ripozo). Vetero estis bonega, maro estis varma kaj amika etoso! kion ankoraŭ necesas por ripozo)

En la unua vespero okazis koncerton de Jomo. Ni gajis, dancis..poste ludis en diversaj ludoj. En aliaj vesperoj estis koncertoj de Ĵomart kaj Nataŝa, Mikaelo Bronŝtejn kaj ktp.

Tage ankaŭ okazis diversajn programojn..Bedaŭrinde mi ne havis eblecon viziti ĉion kion mi volis. Tamen Mi vizitis kurson de itala lingvo. Kaj mi devas diri.. pli poste tio helpis al mi paroli iometeJ  Estis tre interesan kurson de Esperanto (Tiel diris al mi miaj novaj amikoj).

Kun nia rusa grupo ni vizitis Padova (Itala urbo). Sed sufiĉe rapide.

Ĉefan kaj grandan ekskurson ni havis en Venecio! Estis tre varmege, multe da turistoj. Venecio estas ĉarma! Tie mi manĝis la plej bongusta glaciaĵo en Italio! Kaj en Italio estis la plej bongusta vino!

Ni forveturis antaŭ fino de renkontiĝo. Domaĝe! kaj mi ne spektis spektaklon de Georgo Handzlik kaj ne vizitis lastan vesperon.

Poste Esperanto-renkontiĝo en nia programo ankoraŭ estis ekskurso en Vieno. Tamen ni malfruis kaj nia ĉiĉeronino ne povis..Pro tio dum mia kurado en centro de Vieno mi komprenis ke tio estas urbo kien mi ankaŭ volas denove viziti!

En Pollando ni vizitis Bjalistokon! Loka esperantisto Konrad rakontis al ni pri urbo..Kelkaj homoj el nia grupo jam estis tie. En Bjalistoko en 2009 jaro okazis Universalan kongreson! Sed por mi tio estis unua vizito). Ni trinkis kafon en Esperanto-kafejo kun Esperanto-kukon. en Bjalistoko pluvegis. La plej forta dum nia vojaĝo))

Grupo estis tre diversaĝa. Tamen dum tuta vojo ni ŝercis, rakontis anekdotojn, babilis kaj gajis. Dum vojaĝo mi konis kun esperantistoj el diversaj landoj kaj urboj!

Mi dankis Svetlana Smetanina pro organizo tiu vojaĝo, pro programo (en aliaj vojaĝoj mi ne havis kaj ne havos eblecon viziti Esperanto lokojn – Herzberg, Gresijono, renkonto en “Kvin petalo” kaj ktp). Vi estas bravulino!

Vojaĝu, Tio estas amuze kaj interese!

Nastja Golovkina

Komentoj

eŭropa vojaĝo

Kial ne estas indikita la autoro de la teksto? Kiu estas tiu mistera SEJBL?

Mi ne estas mistera

Mi estas Viktor Kudrjavcev el Jekaterinburg
Kaj kiu estas tiu Sejbl?

Viktor Kudrjavcev

Aldoni novan komenton

Komentoj el VKontakte