Lingvotrejnado

Lingvotrejnado: impresoj de la partoprenintoj

Lingvotrejnado: impresoj de la partoprenintoj

La tri tagoj de la Vintra lingvotejnado estis vere intense travivitaj: tage en ambaŭ grupoj (A kaj B-nivelaj ) okazis lecionoj unu post la alia, nur kun malgranda kvinminuta spirpaŭzo inter ili. Vespere estis kulturkleriga programo kaj distraj Esperanto-programeroj, dum kiuj ni kune festis, aranĝis la komunan koncerton, ludis k.t.p. Legu pli »

Urboj: 

Aranĝoj: 

Vintra lingvotrejnado. Tagordo.

La moto de la Vintra lingvotrejnado, esprimita per la versa linio de Nikolao Kurzens “Halti sur vojo al alto – signifas regliti”, estas bona kompaso, montranta al ĉiuj aliĝintoj vojon al perfektiĝo. En la suba afiŝo vi povas vidi la tagordon kaj la tutan instruhoraron de ĉi-jara lingvotrejnado por la grupoj A – kaj B nivelaj. Legu pli »

Urboj: 

Aranĝoj: 

Vintra lingvotrejnado en Jekaterinburg

La unua lingvotrejnado en Jekaterinburg okazis novembre de 2014, kaj evidentiĝis, ke ĝi estis sukcesa provo kapabligi novajn kaj spertajn esperantistojn por pli serioza alfronto de lingvaj ekzercoj, kiuj ne sufiĉas aŭ mankas dum tradiciaj kulturaj kaj movadaj regionaj programoj. Dum lastaj monatoj al organizintoj de la pasintjara sesio venis pluraj petoj de esperantistoj el uralaj kaj neuralaj urboj daŭrigi ĉi tiun instruan programon, kies eduka valoro evidente estas grava por Esperanto-parolantoj.

Aranĝoj: 

Paĝoj

Abonu al RSS - Lingvotrejnado