Добавить комментарий

La oka tago de RET. Ekskurso al la sapmuzeo en Ŝujo. Adiaŭa vespero

Aranĝoj: 

Tio estis antaŭlasta tago de RET. Post la matenmanĝo okazis la lasta leciono en la kurso por komencintoj, dum kiu kursanoj sukcese trapasis la testadon kaj post ĝi partoprenis diversajn lingvajn ludojn kaj plenumis amuzajn taskojn. Al mi plaĉis tiu kun zamenhofaj proverboj, duonigitaj kaj presitaj sur apartaj kartetoj. Ĉiu teamo el du homoj ricevis sian stakon de la kartetoj kaj devis trovi plenajn versiojn de la proverboj, traduki ilin kaj eble eĉ proponi la analogojn en la rusa.

De lingvaj ludoj por la kursanoj mi transiris al la tabloludoj, kiujn kunportis kaj organizis ĉe alia tablo Evelina Sokolova. Do, mi plezure havis tiun tempon por ludoj! :)

Dum la lasta leciono por komencintoj de la A2 -nivela Esperanto - kurso La lingva testado por la kursanoj de la A2 - nivela Esperanto - kurso La lingva ludo kun Zamenhofaj proverboj dum la lasta leciono de la Esperanto - kurso por komencintoj  E. Sokolova ( Krasnojarsko), R. Kudrjavceva ( Jekaterinburgo). M. Povorin ( Moskvo), A. Mitin ( N. Novgorodo) Observas la ludon S. Smetanina

Post la tagmanĝo okazis vizito al la sapmuzeo en Ŝujo. Ĝi situas en ne tre granda konstruaĵo, kiu aspetas kiel kutima loĝdomo. La muzeo aperis en Ŝujo antaŭnelonge, fondis ĝin ordinaraj lokaj entuziasmuloj, kiuj mem gvidas la ekskursojn, kaj la muzeo funkcias dank’ al la penoj de ĝiaj fondintoj. Oni rakontis al ni ĉi tie pri la historio de sapproduktado. En Ŝujo sapuzinoj ekzistis ankoraŭ en la malproksima ХVII-a jarcento, kaj iliaj produktaĵoj estis konataj en la tuta Rusio. Por la produktado de sapo estis bezonata cindro, graso kaj por plibonigi ĝiajn ecojn oni ankoraŭ uzis linoleon. Sapon oni kuiris en specialaj kaldronoj. En la 1781-a jaro laŭ la ukazo de Jekaterina la Dua sur la blazono de la urbo aperis peco de sapo. Kaj nun sur la flago kaj blazono de Ŝujo sur ruĝa kampo estas prezentita sappeco. Nuntempe tiu ĉi antikva metio renaskiĝas ĉi tie.

En la unua etaĝo de la muzeo estas iom prezentita la historio de la dua malnova metio de Ŝujo – produktado de indieno. Ĉi tie staras rulcilindroj, per kiuj oni presas iujn ornamdesegnojn, kaj estas multaj ekzempleroj de ŝtofoj. Oni okazigis por ni metiejon pri sapproduktado, kaj ĉiu el ni provis fari malgrandan peceton de la sapo kaj iel, ne tre komplike, per ĉiziletoj tajli ĝin. Ni ankaŭ rigardis malgrandan sapkolekton en la montrokesto, fotiĝis por la memoro, elektis kaj aĉetis kiel memoraĵon sappeceton, kaj forlasis tiun animecan muzeeton.

Apud la muzeo de sapo en Ŝujo Dum la ekskurso en la muzeo de sapo en Ŝujo La originala eksponaĵo de la muzeo de sapo en Ŝujo Esperantistoj dum la metiejo pri produktado de sapo R. Kudrjavceva per la ĉizileto tajlas la sapon, kiun mem sukcesis produkti Amuza foto por la memoro en la muzeo de sapo en Ŝujo

Post la vespermanĝo okazis la adiaŭa vespero, por kies programo kontribuis ĉiu deziranto: ĉu kantante, ĉu deklamante, ĉu muzikludante aŭ eĉ ŝercante. La REU - Estraro enmanigis dankfoliojn al ĉiuj aktivaj partoprenintoj kaj iom informis pri la statistiko de RET-2018. Ĉion kronis la agrabla amika festeno, kun speciale preparitaj bongustegaj ŝaŝlikoj kaj al multaj plaĉaj ŝujaj beraj likvoroj. Fine ni kunkantis en amika rondo kaj eĉ dezirantoj povis danci dum la diskoteko, organizita de Vadim Solovjov.

R. Kudrjavceva kungvidas la adiaŭan vesperon de RET -2018 Dum la adiaŭa vespero de RET - 2018 Dum la adiaŭa vespero de RET- 2018 La enmanigo de la certigilo pri la fino de la A2- nivela kurso al V. Jareŝko dum la adiaŭa vespero E. Sokolova kun la dankfolio de REŬ - Estraro pro la aktiva partopreno en RET- 2018 Daŝa Smetanina deklamas la versaĵon en Esperanto dum la adiaŭa vespero Valerija Jareŝko kaj M. Povorin kantas dum la adiaŭa vespero Bongustegaj ŝaŝlikoj, speciale preparitaj por la amika festeno de la adiaŭa vespero La instruisto ( V. Opletajev) kaj la lernanto ( E. Stulin) prezentas la amuzan skeĉon dum la adiaŭa vespero G. Basov voĉlegas la ŝercan poemon el sia malnova verdkolora kajero dum la adiaŭa vespero La muzika prezentaĵo de V. Solovjov ( Vladimiro) dum la adiaŭa vespero  E. Sokolova, A. Obrezkov kaj A. Osokin kantas dum la adiaŭa vespero de RET

La 9-n de julio komenciĝis disveturado de la partoprenantoj, kaj jam frumatene la bazejon forlasis kelkaj esperantistoj. Post la matenmanĝo restis iom da tempo por lastfoje promeni en la apuda arbaro, malsupreniĝi al la rivero kaj iom stari, ĝuante la ĉarmon de vidaĵoj kaj ĉirkaŭantan harmonion, submetante la vizaĝon al la brilanta suno, nelonge daŭrigante la agrablegajn momentojn de la kontemplado kaj la percepton de malstreĉiĝeco. Tagmeze okazis la lasta ero de la programo: solena fermo de RET-2018 kaj estis faritaj kelkaj anoncoj pri diversaj estontaj Esperanto-eventoj.

Amika rondo por la forveturantaj E. Sokolova kaj Jan Karapetjan Amika rondo en la lasta tago de RET - 2018  Post multaj jaroj renkontiĝos ni Disiĝo de geamikoj en la lasta tago de RET- 2018 La lasta promeno tra la bazejo de RET. Foto de A. Osokin La lasta malsupreniĝo al la rivero Teza La lasta promeno ĉe la bordo de la rivero Teza La lasta arbara frandaĵo - ruĝa frago

Post la tagmanĝo ankaŭ mi ĝisrevidis kaj forveturis el la bazejo. Adiaŭ ĉarma loko! Adiaŭ bela RET- 2018! Mi sincere dankas ĉiujn REU-estraranojn, sen kiuj tiu ĉi evento ne okazus kaj dankas ĉiujn geamikojn, kiuj aktive ĝin partoprenis!

Komuna foto de la partoprenantoj de RET - 2018 Komuna foto de la partoprenantoj de RET - 2018 Komuna foto de la partoprenantoj de RET en la korto de la bazejo

Amike, Raja Kudrjavceva.