Добавить комментарий

Ludmila Novikova. “Saluton, mia patrotero!”

Personoj: 

Ludmila Novikova
Ludmila Novikova

Ludmila Novikova – sovetia kaj rusia esperantistino kaj poetino jam de jardekoj loĝas en Moskvo, sed en la 70-aj jaroj de la pasinta jarcento ŝi tre aktivis en la urala esperantista movado kaj lasis en ĝi spurojn, kies valoroj personeca kaj kultura ĝis nun rimarkeblas en ĉi tiu vasta aktivecregiono de esperantistoj. Ni prezentas al ĉiuj vizitantoj kaj legantoj de la paĝaro “Ural-Siberia esperantista movado” la intervjuon kun Ludmila Novikova, en kiu ŝi revenas en la epokon de la poststagnada revigliĝo de esperantistoj en Uralo kaj ne nur.

Ludmila, oni ĉiam scivolas pri la kaŭzoj, kiuj puŝas homojn eklerni Esperanton. Sed tre ofte ne eblas strikte formuli konkretajn kaŭzojn, ĉar evidente pli gravas emocioj venigantaj homojn al nova lingva medio. Ni ne malobeu la tradicion kaj mi petas vin rakonti, kiam kaj kie vi informiĝis pri Esperanto kaj kial vi tuj post la esperantistiĝo memvole rekrutiĝis al la vico de movadaj aktivuloj plenumintaj en tiuj jaroj ekskluzive gravan laboron per kaj por Esperanto?

Mi konatiĝis kun Esperanto neordinare. Tio okazis en la jaro 1972, kiam mi estis studentino de filologia fakultato de la Pedagogia instituto en Ĉelabinsk. Mem fakto de ekstudo de la lingvo estis sufiĉe kutima – mi foje tralegis anoncon en la Publika biblioteko pri nova kurso de Esperanto, kiun lanĉis la Ĉelabinska E-klubo, kaj aniĝis al ĝi. Eksterordinara estis antaŭhistorio de tiu evento.

Jaron antaŭe mi estis atente aŭskultanta lekcion de nia instituta profesoro pri lingvistiko Lev Nikolajeviĉ Rinjkov, en kiu li interalie tuŝis la problemon de multlingveco kaj lingvaj baroj en la mondo. Li verŝajne uzis specifan por li delikatan humursenton, kiam li, rigardinte al la ĉeestantaj studentoj, diris: «La problemo ĝis nun ne trovis sian definitivan solvon. Tamen mi certas, ke en tiu ĉi aŭditorio ĉeestas homo, kiu destinos sian vivon al solvado de la problemo, gravega por la homaro».

Tiumomente kvazaŭ fulmo trais min : mi komprenis, ke tiu homo estas mi kaj neniu plu. Mi estis tiam 17-jaraĝa, kaj la tuthomara problemo estis ĝustatempa por mi, ĝi momente obsedis miajn cerbon kaj animon kaj, kiel evidentiĝis, por la tuta vivo.

Mi tiam senprokraste, ne aŭdinte pluajn vortojn de la profesoro,  komencis serĉi solvon de la problemo, kaj mi trovis ĝin! Post la lekcio mi alkuris al Lev Nikolajeviĉ  kun krio : «Mi trovis la solvon! Necesas rekonstrui la latinan lingvon, kiu ekde la antikva periodo iĝis fakte internacia kaj kies spuroj restis en ĉiuj eŭropaj lingvoj. En la nova varianto de la lingvo necesas konservi la latinan leksikon, sed plisimpligi ties gramatikon». La respondo de la profesoro iom malvervigis min. Li diris: «Via koncepto estas brila. Sed al mi ŝajnas, ke iu Zamenhof plifruis vin. Ĉu vi scias pri la lingvo Esperanto?»

Mi sciis tiam nek pri Zamenhof, nek pri Esperanto kaj eĉ ne imagis, kie mi povas trovi informon pri mia «rivalo» (mankis tiam Interreto!). Mi opiniis tiam, ke Esperanto estas ia transmara miraklo. Kiel mi eraris! La «miraklo» estis tute apude – la Ĉelabinska klubo de esperantistoj! Pro la eraro mi perdis tutan jaron de mia membr-aĝo en nia movado.

Do, mi venis al Esperanto pere de mia revo, mia propra koncepto pri la universala lingvo – facila, bela, justa, kio feliĉe realiĝis en la lingvo de Zamenhof. Tial mi iĝis fidela adepto de la lingvo por ĉiam.

 

Malakito estas agrabla verdkolora mineralo. En Rusio ĝi estas elminigata en la Urala montaro. La esperantista klubo de Miass “Malakita stelo” en la 70-aj jaroj fariĝis inter esperantistoj ne malpli populara ol la samnoma mineralo inter ŝatantoj de juvelaĵoj. Bonvolu rakonti pri la urbo kaj konigi faktojn el la historio de la klubo.

Mi naskiĝis en la negranda urala urbo Miass. Mi ĉiam estis certa kaj ne dubas pri tio ĝis nun, ke mia naskiĝtero estas la plej bela en la mondo. Oni nomas ĝin «Ora valo», «Urala Svislando», «Gema trezorejo de la mondo». «Ora valo» pro tio, ke apud la urbo ekde la 18-a jarcento abundis oraj minejoj ; «Urala Svislando» - pro similaj pejzaĝoj ĉirkaŭ la urbo : montoj, kovritaj de pinaj arbaroj, nekalkulebla kvanto da lagoj kun purega akvo, inter kiuj plej famas la lago Turgojak, kiun oni taksas kiel la duan Bajkalon; «La gema trezorejo de la mondo» pro la fama Ilmena natura mineralogia rezervejo kaj muzeo de ĉiuj mineraloj, konataj al la homaro, kiujn kolektis en la sama loko – ĝuste en la Urala montaro apud Miass – la Mastrino de la Kupra Monto.

Tial estas komprenebla la nomo de Miassa klubo de esperantistoj – «Malakita Stelo». Kreo de la klubo en 1973 estis unu el la plej rimarkindaj eventoj de mia Esperanto-biografio. Mi faris tion kune kun mia amikino Vjera Dobridina (nun Poliŝĉuk). Ĉefaj direktoj de la kluba agado estis informado de la urbanoj pri Esperanto kaj pri  esperantistaj aranĝoj en Miass kaj en la Urala regiono (ni faris tion pere de lokaj ĵurnaloj kaj en prelegoj pri Esperanto en lernejoj, bibliotekoj, uzinoj k.a.), instruado de Esperanto (regulaj kursoj) en kulturdomoj de Miass; partopreno en Volgo-Uralaj kaj tutlandaj aranĝoj de esperantistoj kaj organizado de tiaj aranĝoj en Miass. La plej rimarkindaj el la organizitaj far «Malakita Stelo» aranĝoj estis literatura-muzika konkurso «Liro » (1976-1981) kaj OrSEIT-19 (Orienta Sovetia Esperantista Junulara Tendaro) en 1977.

 

Aktivante inter uralaj esperantistoj vi kontaktis multajn interesajn homojn, el inter kiuj pluraj pli poste fariĝis steluloj en la landa kaj internacia movadoj. Kiun vi volonte rememoras hodiaŭ retrorigardante en la jarojn de juneco?

El la medio de uralaj esperantistoj, kiujn mi konis kaj kun kiuj kunagadis dum mia urala vivperiodo, mi memorfiksis multajn interesajn, talentajn kaj fidelajn al Esperanto personojn. Inter la unuaj estis miaj instruistoj, gvidantoj kaj ĝenerale pli spertaj kamaradoj, kiuj estis por mi modelaj esperantistoj : Vladislav Andrejev, Viktor Laptjev, Vjaĉeslav Roĵdestvenskij (Ĉelabinsk), Boris Kolker, Nina Cvileneva, Nina Korĵenevskaja (Ufa); mi ankaŭ kun plezuro rememoras miajn «sammembr-aĝulojn» en E-agado : Vjera Dobridina, Tatjana Koptjagina (Miass), Viktor Kudrjavcev (Sverdlovsk), Vladimir Opletajev, Aleksandr Kalaŝnikov, Diljara Mamedova (Surgut, Tjumenj, Tobolsk); ankaŭ miajn disĉiplojn : Aleksandr Knjazev, Vjera Moŝkina, Ludmila Katajeva (nun Olifjerova), Aleksej Fomin (Miass). Sendepende de dimensio de ties enmeto en nian agadon ili ĉiuj restas por mi «steluloj», kiuj prilumis mian vivon per siaj brilaj talentoj, per siaj originalaj personecoj, per sia verva rilato al Esperanto. Ili estis kaj restas veraj «samideanoj» por mi.

 

Via sukcesa projekto, kiun vi mem iniciatis, dorlotis kaj realigadis dum pluraj jaroj,  estas la poezia konkurso “Liro”.  Ĝian gravan kulturan valoron kaj instigan forton en la agitado de kapablaj poeziemaj junaj esperantistoj ne eblas subtaksi. En la orienta landoparto ĝi estis fenomeno eksterordinara, kiu rolis kvazaŭ libera Parnasa podio por kreemaj talentuloj. Kiel vi nun taksas tiun ĉi periodon de via agado? Ĉu vi ne opinias, ke poeziaj forumoj similaj al la konkurso “Liro” povas ankaŭ hodiaŭ inspiri poetojn al novaj verkoj pli intime familiarigante ilin kun poeziŝatanta publiko?

Kio koncernas «Liron», tiu projekto vere estis la plej kara por mi, kaj mi ĉiam bedaŭras, ke ĝi ne plu ekzistas (temas pri la kunesta aranĝo, sed ne pri nunforma «Liro» ĉe la «Ondo de Esperanto», kiam partoprenantoj scias nek nomojn, nek mem verkojn de siaj konkuruloj kaj sekve ne ricevas tian sperton kaj plezuron, kiujn havis partoprenintoj kaj ĉeestintoj  de niaj konkursoj). Dank’ al ĝi mi mem iĝis adepto de poezia verkado kaj  tradukado en Esperanto, same multaj el partoprenintoj de «Liro»-j malkovris kaj pliperfektigis siajn kreajn talentojn en ĉi kampo. Certe, mi opinias, ke similaj Parnasaj forumoj estas bezonataj al la nuntempaj junaj esperantistoj, ĉar ili ne nur agitas personajn kapablojn, sed evoluigas ankaŭ la lingvon mem.

 

Vi multe tradukas el la rusa lingvo kaj poeziajn kaj prozajn verkojn. Kiuj poetoj kaj verkistoj dank’ al via tradukista laboro trovis legantojn en Esperantujo? Ĉu vi povas nomi propran tradukaĵon, pri kiu vi fieras?

Nun la plej ŝatata afero en mia Esperanto-vivo estas tradukado, plej parte poezia. El miaj prozaj tradukaĵoj meritas atenton nur tiu de «Fatalaj ovoj» de Miĥail Bulgakov, kiu estis dufoje publikigita. Mi povas citi jenajn miajn ŝatatajn poetojn, kiujn mi plej ofte tradukas : Anna Aĥmatova, Aleksandr Puŝkin,  Miĥail Lermontov, Pjotr Jerŝov,  Marina Cvetajeva, Aleksandr Blok, Sergej Jesenin, Konstantin Balmont, Bella Aĥmadulina, Samuil  Marŝak. Laŭ propono de M. Bronŝtejn mi provis traduki poeziaĵojn de Iosif Brodskij, sed tio estis tro komplika tasko por mi, kvankam utila – dank’al la tradukado mi komprenis tion, kion mi ne vidis dum simpla legado. Antaŭnelonge mi malkovris por mi rusan poeton de la 20-a jarcento Nikolaj Turoverov, kiu estis volontulo en la armeo de Kornilov dum la Civitana milito kaj elmigris poste el Rusio. Liaj poemoj estas saturitaj de lia granda amo al la patrotero kaj anima doloro pro ĝia perdo.

Mi neniam sentis fieron pro miaj tradukaĵoj: mi povas nur diri pri kontento aŭ malkontento pri la rezultoj de miaj kreaj penoj. Kaj eĉ tio, kio kontentigis min tuj post la traduko, ofte jam ne kontentigas post ioma tempo. Mi havas konstantan deziron ion korekti, redakti, plibonigi.

Mi povas uzi la vorton «fieras» nur koncerne  mian aŭdacan projekton «Okcitanaj kantoj en Esperanto», kiu ŝajnis dekomence tute fantazia kaj kiu mirakle realiĝis (kun helpo de Dio certe). Mi konsideras ne nur la libron «Okcitanaj kantoj en Esperanto», eldonitan en la Moskva eldonejo «Impeto», sed ankaŭ la muzikdiskon «Okcitanio» kun la kantoj de la fama sudfrancia bardo Patrik’ [Patrik’] (ne esperantisto), plenumitaj de li mem en Esperanto. Tio estis mia granda atingo – ne nur iniciati, sed instigi la francojn partopreni en la projekto kaj plene efektivigi ĝin. Tio estis tute unika sperto por mi – tradukado de kantoj el la okcitana lingvo al Esperanto (kun helpo de la okcitana esperantisto Andre Andrieu [Andre’ Andrijo’], kiu faris laŭvortajn tradukojn).  Mi interniĝis en la nekonatan kulturon, kiu ravis min kaj iĝis proksima al mia animo. Certe, tiun traduklaboron prefere faru denaska portanto de la okcitana lingvo, sed inter la nunaj okcitanaj esperantistoj en Francio tiaj entuziasmuloj ne troviĝas.

 

Viaj originalaj poemoj aperas en diversaj Esperanto-revuoj kaj poeziaj kolektoj. Ĉu vi memoras vian unuan poemon en Esperanto? Kiuj temoj, problemoj kaj emocioj katenas vin kiel poeton tiel forte, ke ili fine nepre transformiĝas en versajn liniojn?

Mia unua originala poemo en Esperanto estas «Diverslingvaj koroj» (1975). Laŭ poetiko ĝi estas malperfekta (malpuraj rimoj), sed al mi plaĉas metaforo «diverslingvaj koroj». Pro tiu ĉi intervjuo mi trovis la tekston de la versaĵo kaj decidis korekti ĝin. Mi aldonas la ambaŭ variantojn :

 

                                                                    DIVERSLINGVAJ KOROJ

                                                                          Rilatis li kun ironi’

                                                                          Al ŝatokupo mia,

                                                                          Kaj baptis Esperanton li

                                                                          «Sensenca utopio».

 

                                                                          Al danco invitinte min,

                                                                          Li flustris, koketante :

                                                                          «Nu, diru ion ajn al mi

                                                                          Almenaŭ Esperante».

 

                                                                          Mi sen traduko pri la am’

                                                                          Konfesis kun la honto...

                                                                          Sed li foriris por ĉiam’

                                                                          Ne kompreninte vortojn.

 

                                                                         Jes, al Pariz’ kaj Amsterdam’

                                                                          Nin Esperant’ kondukas,

                                                                         Sed diverslingvajn korojn jam

                                                                         Ne helpos eĉ traduko.

                   

                                                                                                                                                             Ĉelabinsk, 1975

 

                                                                         Rilatis li kun ironi’

                                                                         Al mia vivpasio,

                                                                        Kaj taksis Esperanton li

                                                                        «Sensenca utopio».

 

                                                                        Al danco min invitis li

                                                                        Kaj flustris, koketante :

                                                                        «Nu, diru ion ajn al mi

                                                                        Almenaŭ Esperante».

 

                                                                        Mi sen traduko pri la sent’

                                                                       Konfesis jam ĉe sveno...

                                                                       Sed li foriris post moment’

                                                                       Sen zorgo pri kompreno.

 

                                                                      Jes, al Pariz’ kaj Amsterdam’

                                                                      Nin gvidas Esperanto,

                                                                      Sed diverslingvajn korojn jam

                                                                       Ne helpos ĉi peranto.

 

                                                                                                                                                            Moskvo, 2014

 

Kio koncernas la temojn kaj emociojn de miaj versaĵoj, mi apenaŭ povas klasifiki ilin. En juneco tio estis amsentoj, inkluzive amon al la patrotero kaj Esperanto, en pli aĝa periodo – “geografiaj” temoj, esprimantaj miajn impresojn pri la vizititaj lokoj.  Ĝenerale mi havas tro malmulte da originalaj poemoj kaj kantotekstoj por serioze analizi ilin. La plej originalaj estas nur tri poemoj (inkluzive la cititan supre) pro «esperantecaj» metaforoj. La dua estas «La verda talismano» (1976), la tria «Miksiĝas paroladoj viglaj» (1983). La lasta estas mallonga, do mi ankaŭ citu ĝin :

 

                                                                        Miksiĝas paroladoj viglaj,

                                                                        Ondiĝas homa maro muĝa...

                                                                        Jen centre la okuloj nigraj

                                                                        Kaj la ĉemizo hele ruĝa.

                                                                        La kor’ jubilas malneŭtrala.

                                                                        Pardonu min la rond’ amika –

                                                                        En la kongres’ universala

                                                                        Min kaptis la objekt’ unika.

 

                                                                                                                                                            Budapeŝto, 1983

 

Via kanto “Oriento” ofte sonas dum renkontiĝoj de uralaj esperantistoj, per la refreno “Orient’ – fabela mia land’” ĝi fascine tuŝas korojn kvazaŭ ĝi estus himno de uralanoj. Ĉu vi nostalgias pri Uralo? Ĉu vi vizitas ĝin? Ĉu vin daŭre interesas la vivo kaj agado de uralaj esperantistoj?

La tekston de la kanto «Oriento» mi verkis speciale por la konkurso «Liro-76» (la unua el «Liro»-j), ĉar mi timis, ke tute ne estos konkursaĵoj. La ĵurio de la konkurso traktis ĝin kiel tro longan kaj komplikan por amasa percepto kaj plenumo. Mi ĝojas, ke la ĵurianoj eraris kaj la kanto iĝis kvazaŭ himno por la orientaj esperantistoj de nia lando. Do, mi havas pretekston por fieri lige kun tio.

Jes, mi nostalgias pri Uralo. Mi ĝenerale konkludas, ke estis mia eraro, kiam mi translokiĝis al Moskvo. Kiel esperantisto mi perdis min en Moskvo. Dum la tuta moskva periodo de mia vivo mi baraktis kontraŭ diversaj obstakloj, kiujn mi ne havis en Uralo. Tio forprenis tutan mian forton. Estas bone, ke mi almenaŭ ne perdis kapablon poezie tradukadi. Mi iam verkis ĉi teman poemon, jen ĝi :

                                                                      Saluton, mia patrotero!

                                                                      Revenis mi el fora for’...

                                                                      Karesas spiron freŝaero,

                                                                      Refluas koren krea fort’.

 

                                                                     Por kio mi dum duonvivo

                                                                     Trampvagis ekster via sin’,

                                                                      Lasinte min al sorto-drivo?

                                                                      Por kio mi disipis min?

 

                                                                      Ĉi tie kantis mi dum juno

                                                                      Kanzonojn, plenajn de fabel’...

                                                                      Blindiĝis mi sen via suno,

                                                                      Mutiĝis mi sen via bel’.

 

                                                                      Ho, savu min de la doloro,

                                                                     Instruu ree min pri rid’...

                                                                     Saluton, lando de aŭroro !

                                                                     Pardonu min pro la perfid’ !

 

                                                                                          Miass, 1992

 

 

Jes, min tre interesas la vivo kaj agado de uralaj esperantistoj kaj mi revas viziti iam unu el ties aranĝoj («EsPrimo» k.a). Lige kun la okazonta komence de majo « EsPrimo-11 » en Ĉelabinsk mi deziras al ties partoprenontoj printempan humoron, interesan kaj kreivan aranĝon, sukcesojn en plua agado !

 

Via Ludmila Novikova

 

Ludmila, ankaŭ ni, konataj kaj nekonataj al vi uralaj esperantistoj, deziras al vi  en via vivo bonfarton kaj multajn novajn originalajn verkojn kaj tradukojn.

Ni dankas vin por la intervjuo kaj ĝojas revidi vin en Uralo!

Intervjuis Vladimir Opletajev (Surgut)

Marto 2015