Nova renkontiĝo de jekaterinburgaj esperantistoj kun la konata pianisto Andrej Korobejnikov

Urboj: 

Nia bela filharmonio
Nia bela filharmonio
Kune kun Andrej Korobeinikov post la koncerto la 30-an de aprilo 2026. Foto sur la fono de muzoj en la fojero de la filharmonio
Kune kun Andrej Korobeinikov post la koncerto la 30-an de aprilo 2026. Foto sur la fono de muzoj en la fojero de la filharmonio
Andrej Korobeinikov dum la koncerto en la filharmonio en 2026
Andrej Korobeinikov dum la koncerto en la filharmonio en 2026
Kvarope dum la interparta paŭzo de la koncerto. De maldekstre dekstren: jekaterinburganinoj Jelena Uspenskaja, Anastasija Zalogina, Raja Kudrjavceva kun Julija Popova el Krasnojarsko
Kvarope dum la interparta paŭzo de la koncerto. De maldekstre dekstren: jekaterinburganinoj Jelena Uspenskaja, Anastasija Zalogina, Raja Kudrjavceva kun Julija Popova el Krasnojarsko
Kuna foto kun Andrej Korobejnikov post lia koncerto en la filharmonio en 2026
Kuna foto kun Andrej Korobejnikov post lia koncerto en la filharmonio en 2026

Jekaterinburganojn ne ĉesas ĝojigi per siaj brilaj koncertoj kaj novaj muzikprogramoj la konata pianisto Andrej Korobejnikov! Fine de ĉi-aprilo la muzikisto post dujara paŭzo denove gastrolis en nia urbo. Jekaterinburgaj esperantistoj – muzikŝatantoj ĉiam penas viziti koncertojn de Andrej. Ankaŭ ĉi-foje, aĉetinte antaŭ duonjaro biletojn por lia koncerto, ni atendis la lastan tagon de aprilo, kiam ĝi okazis. En la bela kaj suna printempa tago ni kelkope kolektiĝis en la fojero de la urba filharmonio. Al nia grupeto tiuvespere ankaŭ aliĝis esperantistino Julija Popova el Krasnojarsko, kiu venis por kelkaj festaj ripoztagoj en Jekaterinburgon por vidi la urbon.
Andrej ludis kiel solisto kune kun nia ĉefa filharmonia orkestro sub la gvido de ĝia dirigento Dmitrij Liss; kaj ĉi tie maleblas ne rimarki mirindan kunfluon de la orkestro kaj solisto, kiu estis dum la tuta ilia ludo. Foje en intervjuo Andrej konfesis: “Tio estas unu el plej proksimaj al mi orkestroj. Inter ni, kiel en la ensemblo de ĉambra muziko, ekzistas la plej bezonata: konfido de unu al la aliaj. Ludo de solisto kun orkestro sukcesas iĝi tiam vere krea, kiam estas krea dialogo kun ĉiuj muzikistoj de la orkestro kaj kun majstro, kiu gvidas ĉiujn...”
En la unua parto de la koncerto estis plenumitaj de ili du ampleksaj koncertoj de la ne plej simplaj komponistoj: Arnold Schönberg kaj Alfred Schnittke. Kiel ĉiam Andrej ludis kun la propra sento de muziko – inspira, forta, plena de la vera spirito, pasio kaj emocioj; lia majstreco kaptis la atenton de la aŭskultantoj kaj ne lasis indiferentulojn en la halo. La publiko longe danke aplaŭdis kaj bisis. En la dua parto de la koncerto la orkestro brilege prezentis simfonion de S. S. Prokofiev, kaj Andrej dum ĝi sidis jam kiel aŭskultanto en la halo.
Post la koncerto okazis nia tradicia aparta renkontiĝo kun Andrej en la promensalono de la filharmonio, la konversacio en Esperanto, interŝanĝo de impresoj, kuna fotiĝo por la memoro pri la evento. Dum ĝi ni enmanigis al li speciale preparitan memoraĵon pri Jekaterinburgo; kaj la muzikisto donis aŭtografojn al esperantistoj kaj ĉiuj ceteraj alirintaj dezirantoj. Dum tiu ĉi neformala interkomunikiĝo de la pianisto kun la publiko ni, jam kioman fojon povis vidi kiel sen ombro de troa fiereco, snobismo kaj sinadmirado Andrej rilatas al siaj aŭskultantoj, kia li estas sincera kaj malfermita. Ĉiam kortuŝas ne nur lia mirinda pianista talento, sed ankaŭ lia homa varmeco!

Post la koncerto ni ĉiuj, anime plenaj de agrablaj kaj pozitivaj emocioj, iomete promenis kune tra la urbo, spiris bonodoron de jam ekflorintaj belaj pomarboj kaj ĝuis tiun memorindan printempan vesperon

fonto

Komentoj el VKontakte