Esperanto – lingvo de amikeco kaj logiko

22. 02. 2026
Centra urba biblioteko “A. S. Puŝkin” en Surguto. La 22an de februaro malgraŭ la 30-grada frosto en la biblioteka salono de la fremdlingva literaturo kaj lingvoscienco kunvenis por la dimanĉa kluba renkontiĝo iom pli ol dek personoj-lingvoŝatantoj, kiuj deziris informiĝi pri Esperanto. La koncerna iniciato pri la kunveno kaj invito devenis de bibliotekistoj, kaj mi volonte preparis programon, per kiu mi konigis faktojn pri Esperanto kaj mian multjartan aktivadon en la esperantista komunumo. Estas agrable, ke dum la kunveno min subtenis kaj helpis eksa membro de Tjumena esperantisrta klubo ”Revo”, loĝanta en Surguto, Anatolij Kim.
La programon kompletigis komputila prezentaĵo pri lingvistikaj ecoj de Esperanto, Esperantaj libroj kaj kantoj, leteroj de alilandaj esperantistoj de la pasintaj 80-aj jaroj.
Fine la ĉeestantoj metis plurajn demandojn pri la temo kaj petis, ke mi okazigu porokazan lecionon por praktike elprovi la paroladon en la internacia lingvo, kaj la 15-minuta provleciono ĝuigis kaj bele paroligis kuraĝajn lingvemulojn.
Mi dankas al Aleksandra Ĉusovitina, estro de la literatura fako en la biblioteko, kiu organizis la kunvenon kaj gvidis la informan kampanjon en la interreto.

 

Vladimir Opletajev

fonto

Komentoj el VKontakte