Osip Mandelŝtam

Antaŭ 135 jaroj, la 15-n de januaro 1891, naskiĝis unu el la plej grandaj poetoj de la ХХ -a jarcento Osip Emiljeviĉ Mandelŝtam, kiu apartenis al plejado de brilaj poetoj de la Arĝenta epoko.

Li naskiĝis en Varsovio, vivis en Germanio kaj Francio, ricevis bonegan kleron, de infaneco lernis multajn lingvojn, okupiĝis pri filozofio kaj muziko. La estonta poeto opiniis arton la plej ĉefa en la vivo, li havis siajn konceptojn de belegeco kaj sublimeco. En Sankt- Peterburgo li ekloĝis de la sesjara aĝo, kiam la familio transloĝiĝis en Rusion. En tiu ĉi urbo riveliĝis la poezia talento de O. Mandelŝtam. Li komencis verki versaĵojn je la 14-a aĝo, kvankam liaj gepatroj ne aprobis tiun lian okupon. Lia unua poezia verkaro “Ŝtono” (“Kamenj”) estis eldonita en 1913. Pro siaj poeziaj verkoj la poeto estis persekutata flanke de soveta potenco kaj estis kelkfoje ekzelita. Dum pli ol duonjarcento verkoj de O. E. Mandelŝtam estis malpermesataj por legado.

En 1933 la poeto verkis epigramon, kiu influis lian pluan vivon, kaj kiun poeto Boris Pasternak nomis sinmortigo. O. Mandelŝtam estis preskaŭ la sola poeto en la lando, kiu faris tian defion al la tirano (originalan tekston de la epigramo kaj ĝian tradukon en Esperanton, faritan de M. Bronŝtejn, eblas legi iom pli sube) En 1934 li estis arestita kaj tiam estis ordonite: “iIzoli, sed konservi”, la poeto estis ekzilita Voroneĵon. Tiu ĉi lia vivperiodo distingiĝis per krea kresko - li verkis tie tri “voroneĵajn kajerojn” de poemoj.

Samtempuloj komparis Mandelŝtamon kun birdo: fiere retroklinita kapo, birda hartufo, birdaj kondutkutimoj, manijero glugli, legante versojn. Kiel ajn estu banala la komparo “kantobirdo-poeto”, sed Osip Mandelŝtam ne povis elvivi en la fera kaĝo, kia estis tiam Stalina ekstermejo, li estis destinita por morto.
En majo de 1938 sekvis la dua lia aresto kaj … morto. La poeto travivis tre mallongan vivon kaj, estinte nur 47- jaraĝa, mortis en 1938 en baraka malliberejo ne tre malproksime de Vladivostoko. La loko de lia tombo ne estas konata, same kiel tombejo de multaj liaj kamaradoj je malfeliĉo. Sed liaj poemoj, malgraŭ la multjaran malpermeson, revenis al legantoj. La tempo ne havas povon regi super ili.

Poemo de O. Mandelŝtam Leningrad tradukita en Esperanton de L. Novikova.docx

fonto

Komentoj el VKontakte