Internacia tago de langorompiloj

La 9-an de novembro estas Internacia tago de langorompiloj.

Ekde 2011 la dua dimanĉo de novembro estas konsiderata kiel Internacia tago de langorompiloj. Ĝi estis kreita por memorigi al homoj, ke langorompiloj estas ne nur gaja amuzaĵo, sed ankaŭ estas utilaj ekzercoj por trejnado de elparolado kaj prononcado.
Langorompiloj estas mallongaj frazoj, kiujn malfacilas prononci korekte, precipe se peni fari tion rapide. Oni uzas langorompilojn kiel ekzercoj en ortofona kuracado, dum studado de fremdaj lingvoj, dum prepariĝo al publikaj prelegoj, en studado de aktoroj.

Langorompiloj en diversaj formoj ekzistas en multaj kulturoj kaj lingvoj. Evidente komence ili aperis kiel popola amuzaĵo. Kleruloj “malkovris” langorompilojn proksime al la ХIХ-a jarcento kaj ekhavis jam sciencan intereson al ili.
Rusajn langorompilojn unue sistemigis kaj enskribis en sian vortaron en 1862 Vladimir Dalj. Ni ĉiuj bone konas multajn el ili, ekzemple tiajn:
Ехал Грека через реку, видит Грека: в реке рак. Сунул Грека руку в реку - рак за руку Греку цап! (Veturis Greko trans riveron, ekvidis Greko en la rivero kankron. Enmetis Greko en la riveron manon - la kankro je la mano Grekon: grat!)
Шли сорок мышей, несли сорок грошей, две мыши поплоще несли по две гроши. (Iris kvardek musoj, portis kvardek moneretojn, du musoj pli maldikaj portis po du moneretojn.) kaj aliajn.
Dum lecionoj de la rusa kiel fremdlingvo por studentoj el Ĉinio kaj Japanio, por kiuj estas malfacile prononci konsonantojn (precipe “ro” kaj “lo”) unu post la alia, eblas lerni kun ili la langorompilon: Карл у Клары украл кораллы, а Клара у Карла украла кларнет. (Karlo ŝtelis de Klaro koralojn, kaj Klaro de Karlo ŝtelis klarneton.). Por multaj eksterlandanoj estas nekutima rusa sono (ы) kaj ĉi tie povas helpi langorompilo: Мама мыла Милу с мылом, Мила мыло не любила. (Panjo lavis Milon per sapo, Milo sapon ne ŝatis.)

 

Ankaŭ en nia kara Esperanto multas langorompiloj, kiuj helpas pli bone ekposedi la lingvon, klare prononci ĝin. Jen legu sube kelkajn ekzemplojn:

 

-Saŝa ŝatas serĉi saĝajn ŝercojn.

 

-Ĉu ĉiuj sciencistoj ĉiam scias ĉiujn sciencaĵojn?

 

-Tri tre drinkemaj fratoj frote trafis truon de l' trotuaro.

 

-Frivolaj friponoj fervore priridas perfortajn fervojojn.

 

-Ne plu ploru, plorulo, pro propra plezuro.

 

-Ŝi, ŝue starante sur ŝoseo, senŝeligas ŝosojn

 

-Ŝi ŝerce serĉas sorĉan ŝancon

 

-Kara Karlo klare korektas kolekton de ĝustaj gustoj.
Koleras Karlo dum korektado: kolekton karan ne kadras krado! // Kaj krias l' koro kun krako krusta: ĝustigo ĵusa ne estis justa!

 

-Naŭ aŭstraj astronaŭtoj alvenos en aŭtoj aŭ hodiaŭ, aŭ aŭguste, aŭ aŭtune.

 

-Litero post litero pretas jam letero.

 

Se vi deziras trejni vian memoron, plibonigi la lingvoprononcon, evoluigi vian lingvopercepton dum la aŭdado, nepre parkerigu langorompilojn en Esperanto!
 

fonto
 

Komentoj el VKontakte