


Dmitrij Fjodoroviĉ Jegorov devenis el Samara gubernio (Melekes), esperantistiĝis en 1892, verkis originalajn versojn, tradukis poemojn el la rusa lingvo. La poemon de Dmitrij Jegorov “Aŭtuno” Ludoviko Zamenhof publikigis en la “Fundamenta krestomatio de la lingvo Esperanto” (1903, Parizo) inter unuaj atentindaj poeziaj artverkoj en Esperanto.

















