





En la pasinta semajnfino en Tobolsko pasis festivalo “Libroj en urbo”, organizita de naftogasa kompanio “SIBUR” kaj Moskva entreprenisto Andrej Geljmiza. La festivalo okazis jam la kvinan fojon kaj celis veki intereson ne nur al legado de libroj, sed ankaŭ al aliaj kulturkampoj, ekzemple, al muzikaj klasikaĵoj aŭ al la konservado de historiaj konstruaĵoj en la urbo. Ĉi-jare la temo de la festivalo estis “Siberio”. Oni ankaŭ anoncis pri la okazonta ekspozicio de rivera floto. Krome, enkadre de la festivalo estis tre bonaj muzikaj koncertoj, kiujn vizitis multaj urbanoj. Kial mi priskribas tion al vi, karaj samideanoj? Vi ne kredos al mi, sed mi ja ankaŭ decidis enviciĝi en la programon de la festivalo kaj rakonti pri nia lingvo kaj ne nur pri ĝi, sed pri “Esperanto en Siberio”.
Mia prelego okazis en la halo de la historia konstruaĵo de la malnova gimnazio, kie iam lernis D.I. Mendelejev, P. P. Jerŝov kaj vivis A.A. Aljabjev. Kiam venis tempo de la prelego, al mi subite alvenis mezaĝa viro kun la fotilo kaj klare prononcis “Mi ne parolas Esperanton”. Mi ege miris kaj demandis lin, kie li studis tion. Evidentiĝis, ke lin iom instruis Aleksandr Kalaŝnikov, iam nelonge laborinta en la Tobolska pedagogia altlernejo (!). Mi, bedaŭrinde, ne kaptis la momenton por demandi la familnomon de la viro, kvankam li tre aktive partoprenis la postprelegan disputon. Mi esperas, ke mi nepre renkontos lin ankoraŭfoje kaj invitos lin al mia Esperanto - kurso.
Do, dum mia prelego mi rakontis pri Esperanto, pri iam trovita en la arkivoj gazeto de la 1910-a jaro "Sibirskaja novj", kie sur la lasta ĝia paĝo troviĝis informo pri Esperanto kaj invito lerni ĝin en la kurso en Tobolsko. Poste mi iom rememoris, kiel mi mem lernis la lingvon, estinte studentino de la fako de fremdlingvoj en Tjumena universitato, kaj iĝis la membro de tjumena klubo de esperantistoj "REVO". Certe, mi menciis famajn homojn, kiuj favore rilatis al Esperanto: kaj Leo Tolstoj, kaj Maksim Gorjkij, kaj fratoj Strugackije, ne forgesis mencii Ciolkovskij, Nikolaj Kuznecov, Muslim Magomajev k.a. Mi ankaŭ rakontis pri tri EsPrimoj, regionaj renkontiĝoj de esperantistoj de Ural-Siberio, kiuj pasis en Tobolsko en 2003, 2006, 2011. Fine mi montris la prezentaĵon kun la fotoj pri la internacia Esperanto-kongreso en Francio, en Lillo, kiun mi iam partoprenis, kaj fotojn de ĉi-somera RET apud Krasnojarsko. Ankaŭ estis organizita de mi ne tro granda ekspozicio de libroj en Esperanto. Post la prelego mi respondis kelkajn demandojn de ĉeestintoj. La ĉefa organizanto de la festivalo Andrej Geljmiza interesiĝis pri la problemo de multlingveco kaj disvastigo de Esperanto en Siberio. Li ankaŭ ĵetis la ideon pri organizo de internacia aŭ tutrusia Esperanto-kongreso en Tobolsko estonte :) Nu, Andrej estas kreema kaj tre entuziasma viro, kun multaj revoj kaj planoj. ”SIBUR” helpas lin realigi kelkajn el ili.
Mi devas konfesi, ke ne ĉio estis laŭ la plano. Ekzemple, anoncoj pri okazontaj aktivecoj estis publikigitaj nur antaŭ unu tago. La reklamon pri “Esperanto en Siberio” preskaû neniu vidis anticipe. Tamen mi ĝojas, ke kelkaj studentoj eksciis pri la lingvo, pri kiu ili antaŭe nenion aŭdis, kaj , eble, iu el ili ekvolos studi ĝin.
Mi tre esperas...
Dilara Gadirova, Tobolsko

















