Timofej Ŝuvajev (1915-2025)

Timofej Dmitrijeviĉ Ŝuvajev
Timofej Dmitrijeviĉ Ŝuvajev
Timofej Dmitrijeviĉ Ŝuvajev
Timofej Dmitrijeviĉ Ŝuvajev
En la muzea ekspoziciejo
En la muzea ekspoziciejo
En la muzea ekspoziciejo
En la muzea ekspoziciejo
Gennadij Dragunov, T. D. Ŝuvajev, Vladimir Opletajev. Niĵnevartovsko, somero 1986
Gennadij Dragunov, T. D. Ŝuvajev, Vladimir Opletajev. Niĵnevartovsko, somero 1986
Vladimir Opletajev gaste inter komencantaj esperantistoj en Niĵnevartovsko, 1986
Vladimir Opletajev gaste inter komencantaj esperantistoj en Niĵnevartovsko, 1986
V. Opletajev, T.D. Ŝuvajev ĉe la malnova domo de la muzeo, somero 1986
V. Opletajev, T.D. Ŝuvajev ĉe la malnova domo de la muzeo, somero 1986
T.D. Ŝuvajev inter tjumenregionaj esperantistoj. Tjumeno, OrSEJT-24, somero 1982
T.D. Ŝuvajev inter tjumenregionaj esperantistoj. Tjumeno, OrSEJT-24, somero 1982

La regionografia muzeo de la urbo Niĵnevartovsko portas la nomon de esperantisto

Antaŭ 110 jaroj, la 10an de junio 1915, en la vilaĝo Aleksandrija de Stavropola gubernio naskiĝis Timofej Dmitrijeviĉ Ŝuvajev – veterano de la Granda Patrolanda milito, ordenito, instruisto pri historio kaj matematiko, direktoro de meza lernejo, esperantisto, regionografo.
Ekde 1959 li loĝis en la siberia vilaĝo Larjako kaj poste en 1963 transloĝiĝis en Niĵnevartovskon , fariĝis fondinto de la urba regionografia muzeo, aŭtoro de la regionesplora verko “Niĵnevartovsk”. En marto 1996 la urbo honoris lin per la titolo “Honora civitano de Niĵnevartovsko”.
Timofej Ŝuvajev, laŭ rememoroj de la filinoj, lernis Esperanton memstare en la 30aj jaroj antaŭ la Dua mondmilito, estis membro de SEU, SAT. Pri la lingvo lin atentigis la fama sovetia sciencisto kaj selektisto Ivan Miĉurin. En la 80aj jaroj de la pasinta jarcento T. D. Ŝuvajev aktiviĝis kiel movadano: gvidis kursojn de Esperanto, fondis kaj estris la klubon de internacia amikeco “Samotloro” en Niĵnevartovsko, kontaktis kaj vizitis surgutajn esperantistojn, partoprenis en Tjumeno en OrSEJT-24 (1982), vigle korespondis kun eksterlandaj esperantistoj, okazigis multajn urbajn ekspoziciojn pri Esperanto, aktive verkis por “Informa bulteno de ASE”.
Timofej Dmitrijeviĉ interesiĝis fervore pri la historio kaj ekonomia evoluo de la nafto-kaj gasriĉa teritorio en la norda okcidentsiberia regiono de Mezobio, zorge kolektis etnografiajn materialojn kaj historiajn artefaktojn, aĵojn el la ĉiutaga vivo de urbanoj kaj tieaj indiĝenoj. Danke al liaj klopodoj surbaze de la amatora kolekto de histori-etnografiaj objektoj, kolektitaj de li, unue aperis lerneja muzeo, kaj la 1an de novembro 1973 estis fondita Niĵnevartovska regionografia muzeo, kaj T.D. Ŝuvajev estis nomumita ĝia unua direktoro, krome li okupis la postenon de vicestro de la urba muzea konsilio. En 1978 la establo fariĝis filio de Tjumenregiona muzeo; ekde 1994 ĝi funkcias kiel muzea komplekso.
Unue la muzeo okupis kelkajn ĉambrojn en la traba duetaĝa dometo en la strato “Musa Ĝalil”, 1. Timofej Dmitrijeviĉ dediĉis multan tempon, siajn fortojn kaj kapablojn por sistemigi muzeajn kolektaĵojn, starigi ekspoziciojn. Tiutempe li aĝis jam 60 jarojn, kaj en tiu periodo inter samurbanoj li estis konata kiel “pasia regionografo”. Interalie li deziris provizi ekspoziciaĵojn per etikedoj en la rusa kaj angla lingvoj kaj en Esperanto, sed tiam la ideo ne povis realiĝi, ĉar la nombro de eksponaĵoj plimultiĝis tre rapide; pri traduktaskoj li kelkfoje konsultis surgutajn esperantistojn sed li ne havis lingvospertajn asistantojn kaj helpantojn en Niĵnevartovsko.
Timofej Dmitrijeviĉ forpasis la 14an de majo 2001 en la aĝo de 86 jaroj, la 21an de junio de la sama jaro la urba muzeo de Niĵnevartovsko estis honortitolita per la nomo de sia iniciatinto kaj unua direktoro. Nuntempe la muzeo disponas 5 ekspoziciejojn, pli ol 40 milojn da historiaj, etnografiaj, artaj deponataj objektoj kaj manskribitaj dokumentoj pri Niĵnevartovsko kaj ĝiaj homoj. Vizitantoj de la muzeo povas vidi ĉe la enirejo memortabulon, dediĉitan al Timofej Dmitrijeviĉ Ŝuvajev.
Ĉu en Rusio ĝi estas ne sola muzeo, kiu portas la nomon de esperantisto?

fonto

 

Komentoj el VKontakte