Zamenhof-festo en Jekaterinburgo

Urboj: 

Aranĝoj: 

Raja Kudrjavceva (Jekaterinburgo)
Raja Kudrjavceva (Jekaterinburgo)
Sergej Potoskujev, Lidija Jerofejeva (Niĵnij-Tagilo)
Sergej Potoskujev, Lidija Jerofejeva (Niĵnij-Tagilo)
Vladimir Opletajev (Surguto)
Vladimir Opletajev (Surguto)
Valentina Spicina (Volgogrado)
Valentina Spicina (Volgogrado)
Desegnaĵo de Helga Plötner (Germanio)
Desegnaĵo de Helga Plötner (Germanio)

La tradicia Zamenhof-festo kaj la Tago de la Esperanta literaturo fariĝas ĉiujare en decembro okazaĵo, kiun ŝatas esperantistoj kaj volonte organizas kaj partoprenas diversajn priajn kunvenojn kaj renkontiĝojn. La 14an de decembro 2024 posttagmeze jekaterinburgaj esperantistoj en kompanio de gastoj el kelkaj uralaj urboj sub la gvidado de Raja Kudrjavceva ĝoje solenis ambaŭ festajn eventojn en la Domo de la popoloj de Uralo.
La kunveno estis hibrida, ĉar per ZOOM dum pli ol unu horo povis ĝin ĉeesti, saluti kaj amike komunikiĝi ankaŭ esperantistoj el Moskvo, Volgogrado, Niĵnij-Tagilo, Tobolsko, Surguto k.a. Virtualaj gastoj ne povis sekvi la tutan programon anticipe preparitan, sed ili kundividis proprajn novaĵojn kaj gratulis el siaj urboj geamikojn okaze de la Zamenhof-tago.

fonto

Komentoj el VKontakte