Urboj:








Estis tempoj (certe ĝis la pandemio), kiam aŭtuna renkontiĝo de uralaj esperantistoj en Jekaterinburgo estis tradicia afero kaj nepre okazis ĉiujare. Ni kolektiĝis por aŭskulti impresojn de niaj samregionaj geamikoj pri la vizititaj somere diverslokaj Esperanto-aranĝoj, por kune pridiskuti niajn agadplanojn por la kuranta jaro. Ni eĉ elpensadis por tiuj ĉi aŭtunaj renkontiĝoj diversajn nomojn: “Kune-aŭtune” aŭ la amuzan titolon “Aŭtuna kuko”, aludante ne nur komunan teumadon kun hejme bakitaj kukoj, kun pomoj kaj kukurbetoj el propraj legomĝardenoj, sed ankaŭ la programon de la renkontiĝo, kiun devis kune baki el diversaj programproponoj.
Post la kelkjara paŭzo estis decidite ĉi-jare denove okazigi la aŭtunan kunvenon. La aranĝo pasis la 13-an de oktobro en nia kutima renkontiĝejo – la Domo de Uralaj popoloj – kaj arigis pli ol dudek uralajn esperantistojn. Krom jekaterinburganoj la kunvenon ĉi-foje partoprenis nemalgranda grupo de esperantistoj el Ĉelabinsko: Galina kaj Nikolaj Terentjev, Sergej Strelec, kaj vere ĝojigis la veno kaj partopreno de du studentoj – gejunuloj, kiuj nun lernas Esperanton en la baza kurso de Esperanto en Ĉelabinsko: Kiseljov Denis kaj Gilzitinova Sofija. Ankaŭ estis nia fidinda amiko el Tjumeno Pavel Veselov – la konstanta respondeculo pri la teknika flanko de uralaj aranĝoj, dank’ al kiu ili pasas teknike senriproĉe. La plej fora nia gasto-esperantisto estis Valentin Melnikov el Moskvo, konata en Rusio Esperanta poeto, verkisto kaj tradukisto. Lia veno kaj partopreno sendube pliriĉigis la programon de nia renkontiĝo, kaj ĝi komenciĝis ĝuste de lia memprezento, mallonga rakonto pri la kreado kaj voĉlegado de kelkaj aŭtunaj poemoj.el la libro de Valentin “Ni vivas malgraŭ ĉio”
Granda parto de la programo estis dediĉita al la memoro de la elstara urala poeto Boris Riĵij, kies kvindekjara naskiĝdatreveno postmorte ĉi-septembre estis celebrita ne nur en Jekaterinburgo, Ĉelabinsko, sed ankaŭ en Moskvo kaj Sankt-Peterburgo. Dum nia kunveno Raja Kudrjavceva mallonge rakontis pri la vivo kaj kreado de Boris Riĵij, ni kune spektis filmon, faritan de unu el lokaj televidkanaloj ankoraŭ dum la vivo de Boris, kaj ni povis vidi kaj aŭskulti la poeton, kiam li estis ankoraŭ viva. Poste kelkaj uralanoj voĉlegis poemojn de B. Riĵij ne nur en originalo, sed paralele en Esperanto-tradukoj, kiujn afable faris speciale por tiu ĉi aranĝo nia Esperanto-poeto kaj tradukisto Ludmila Novikova, laŭ la peto de Raja Kudrjavceva. Estas konate, ke Ludmila ankaŭ estas eksa uralanino, ŝi iam aktivis kiel esperantistino en Miasso de Ĉelabinska provinco . Ni kore dankas Ludmila por la bonega kontribuo al la programo de nia aŭtuna aranĝo! Ankaŭ Valentin Melnikov voĉlegis mem propran tradukon en Esperanton de unu el verkoj de Boris Riĵij – lian tre belan poemon “Al mi tenero mankas en poem’” (“Mne ne ĥvatajet neĵnosti v stiĥaĥ...”) Estis ĝoje, ke tiu ĉi programparto malkovris por kelkaj uralaj esperantistoj la poeton Boris Riĵij kaj liajn verkojn, pro kio oni poste sincere dankis la organizantojn.
Nian renkontiĝon ankaŭ partoprenis du virinoj – neesperantistinoj: unu estas muzeistino el la muzeo pri la historio de Jekaterinburgo Tatjana Znak, kiu iniciatis la grandiozan projekton de la ekspozicio pri Esperanto en la muzeo; ŝi antaŭvidas la solenan malfermon de tiu ĉi ekspozicio la 25-an de julio de 2025, sojle de la Esperanto-tago. La dua virino estas Bikova Svetlana Ivanovna, doktoro pri historiaj sciencoj de la Urala federacia universitato, esploristo de la arkivoj pri reprezalitaj en la 30-aj jaroj sverdlovskaj esperantistoj; ŝi estas scienca konsilanto de la projekto. Muzeistoj planas fari tiun ĉi ekspozicion, apogante sin sur la kunlaboro kun nia esperantista komunumo. Tial estis pridiskutitaj la estonta titolo de la ekspozicio, ĉiuj el ĉeestantaj esperantistoj povis proponi sian ideon por la titolo, skribinte ĝin sur la speciale disdonitaj kartetoj. Estis ankaŭ pridiskutita la plano de komunaj aranĝoj de nia komunumo kune kun la muzeo dum la monatoj de la funkciado de la ekspozicio. Min persone tre ĝojigis la aktiveco de niaj esperantistoj, kiuj entuziasme reagis al la proponoj de la muzeistoj: ion malakceptis, ion ŝanĝis je aliaj proponoj. Unuvorte ambaŭ flankoj (kaj muzeistoj, kaj esperantistoj) aktive sin esprimis kaj riĉis je ideoj. Do, la pridiskuto de la estonta projekto rezultis tre fruktodona.
En la sekva programparto estis rakontoj pri la someraj Esperanto-aranĝoj: Raja Kudrjavceva prilumis la okazintan UK-on en Afriko, en Tanzanio, montrinte fotojn kaj farinte komentojn al ili, Galina Terentjeva rakontis kaj montris fotojn pri TEMoj en Tiĥvin. Kaj en la fina parto de la renkontiĝo ni aŭskultis kantojn je poeziaĵoj de Boris Riĵij en la plenumo de la rusia bardo Andrej Kramarenko, mem kune kantis Esperante akompane de la ludo de niaj gitaristoj Sergej Kumkov kaj Nikolaj Terentjev. Kaj certe okazis kaj kuna teumado kun gustumado de diversspecaj kukoj, kaj neformala interkomunikado, kaj kuna fotado por la memoro. Mi esperas, ke la aŭtuna renkontiĝo lasis bonajn impresojn ĉe ĉiuj ĝiaj partoprenintoj, ke ĉiuj dum ĝi ne enuis, sed ĝuis la amikan etoson, interesan programon kaj interparoladon en Esperanto.
Amike raportante,
Raja Kudrjavceva

















