

La 8-n de septembro de 2024 estis kvindekjara naskiĝdatreveno de tre populara nuntempe, onidire eĉ kulta, urala poeto Boris Riĵij.
Li travivis nur 26 jarojn, sed sukcesis verki pli ol 1300 versaĵoj, ĉirkaŭ 350 el ili estis eldonitaj.
Boris Riĵij naskiĝis en Ĉelabinsko la 8-n de septembro de 1974. Lia patrino estis kuracisto- epidemiologo, la patro - sciencisto-geofizikisto. Kiam Boris iĝis 6-jaraĝa, la familio transloĝiĝis en Sverdlovskon, kiu iĝis hejmourbo por la poeto; kaj pli poste li dediĉis al ĝi multe da versaĵoj.
Verki B. Riĵij komencis frue, ankoraŭ dum la lernojaroj. Krom versoj tio estis prozaj miniaturoj kaj detektivromanoj. Estinte la 18-jaraĝa , li gajnis la duan lokon en la Moskva festivalo de studenta poezio kaj post tio famiĝis: versaĵojn de la juna poeto oni komencis publikigi en regionaj kaj tutrusiaj literaturaj gazetoj kaj ĵurnaloj. Boris Riĵij ofte partoprenis literaturajn festivalojn kaj renkontiĝojn de poetoj en Moskvo kaj Sankt- Peterburgo. Tie li konatiĝis kaj amikiĝis kun multaj aŭtoroj de naŭdekaj jaroj: kun Aleksej Kuzin, Aleksej Purin, Aleksandr Kuŝner, Oleg Dozmorov. Renkontiĝis li ankaŭ kun poezimajstroj – Jevgenij Rejn kaj Jevgenij Jevtuŝenko. Je. Rejn esprimis la opinion pri Riĵij kiel pri “plej talenta poeto de sia generacio” kaj nomis lin “la lasta poeto de la ХХ jarcento”
En 2000 la poeto ricevis literaturan premion “Antibuker” pro la versaro «From Sverdlovsk with Love» (“El Sverdlovsko kun amo”), eldonitan en la revuo “Znamja”. En la sama jaro aperis la unua libra kolekto de liaj poemoj “I vsjo takoje...” (“Kaj ĉio tia...”) Tiu ĉi libro iĝis la lasta dumviva eldonaĵo de Boris Riĵij. La poeto forpasis la 7-an de majo 2001. Аntaŭ la morto li lasis la letereton: “Mi amis ĉiujn. Tute serioze”. Sur la tombomonumento al Boris Riĵij estas elĉizitaj liaj propraj vortoj:
	“...Animo mia, per fajro kaj fumo,
	per vojo ĉiele-blua
	amata, vi al amatoj flugu
	viaj.”
Ni rememoru la poeton, legante liajn poemojn. Jen unu el liaj verkoj en la originalo kaj en la traduko Esperanton, fare de nia poetino Ludmila Novikova.
	Estas ankoraŭ unu televida filmo, farita de Leonora Kornilova, ankoraŭ dum la vivo de la poeto.
БОРИС РЫЖИЙ
	
	НА ОКОШКЕ НА ФОНЕ ЗАКАТА
	
	На окошке на фоне заката
	Дрянь какая-то жёлтым цвела.
	В общежитии "Жиркомбината"
	Некто N кроме прочих жила.
	
	В полулёгком подпитье являясь,
	Я ей всякие розы дарил.
	Раздеваясь, но не разуваясь,
	Несмешно о смешном говорил.
	
	Трепетала надменная бровка,
	Матерок с алой губки слетал.
	Говорить мне об этом неловко,
	Но я точно стихи ей читал.
	
	Я читал ей о жизни поэта,
	Чётко к смерти поэта клоня.
	И за это, за это, за это, за это
	Эта N целовала меня.
	
	Целовала меня и любила,
	Разливала по кружкам вино,
	О печальном смешно говорила,
	Михалкова ценила кино.
	
	Выходил я один на дорогу,
	Чуть шатаясь, мотор тормозил.
	Мимо кладбища, цирка, острога
	Вёз меня молчаливый дебил.
	
	И грустил я, спросив сигарету,
	Что какая б любовь ни была,
	Я однажды сюда не приеду.
	А она меня очень ждала.
	
	BORIS RIĴIJ
	
	SUR LA FON' SUNSUBIRA SKARLATA
	
	Sur la fon' sunsubira skarlata
	Flave floris sur breto fatras'.
	En hostelo de "Graskombinato"
	Loĝis N krom alia amas '.
	
	Vizitante ŝin etebriiĝe
	Portis rozojn mi por la vizit',
	Senvestiĝe, sed ne senŝuiĝe
	Pri ridindo parolis sen rid'.
	
	Ŝia brov' tremis pro ambicio,
	Sakris ruĝa buŝet' kun pasi'.
	Hontas mi eĉ paroli pri tio -
	Mi deklamis poemojn al ŝi.
	
	Pri la viv' de l' poet' en ebrio,
	Aludante pri lia mortem'.
	Kaj pro tio, pro tio, pro tio, pro tio
	Tiu N min kisadis kun trem'.
	
	Ŝi min amis kaj ĉiam kaĵolis,
	Verŝis vinon per sperta manmov',
	Pri la trista ridinde parolis,
	Ŝatis filmojn de N. Miĥalkov.
	
	Sola iris mi sur veturvojo,
	Stopis aŭton en la duonsven'.
	Preter cirko, prizono, tombejo
	Veturigis min muta kreten".
	
	Fumis mi cigаredon ĉagrena.
	Eĉ se estu la amo sen fin',
	Iam iĝos ĉi voj' senrevena.
	Sed ŝi tre atendadis ja min!
	
	Tradukis Ludmila Novikova
Post kelkaj jaroj post la forpaso de Boris Riĵij, al Jekaterinburgo venis nederlanda kinoreĝisoro Alena van der Ĥorst , kiu faris dokumentan filmon pri la poeto, kiu aperis sur ekranoj en 2008. Jen ligilo al al la filmo.

 Esperanto
 Esperanto Русский
 Русский















