Aldoni novan komenton

La kvara tago de RET. La instruista seminario. Koncerto de M. Povorin kaj V. Jareŝko

Aranĝoj: 

Dum mia restado en RET, mi ĉiutage penis vekiĝi pli frue por se ne naĝi en la rivero, kiel tion brave kaj enviinde faris ĉiumatene Evelina Sokolova, do almenaŭ promeni ĝis la matenmanĝo. Se konsideri, ke ni malfrue enlitiĝis kaj ke mi ĝenerale ŝatas longe dormi matene, tio estis ne tre facila por mi:) Nu, la kvaran de julio mi sukcesis ellitiĝi sufiĉe frue, kaj senbedaŭre lasinte mian lignan dometon, eliris eksteren por saluti la sunon. Sed mi salutis ankaŭ frumatene alveturintan Irina-n Gonĉarova, kiun mi surprize ekvidis antaŭ mi surbenke (ŝi partoprenis ĉi -jaran RET-on nur dum tri tagoj). Certe okazis la varma renkontiĝo kaj vigla babilado de la amikinoj, sekve ankaŭ tiu ĉi tago komenciĝis agrable kaj eblas aldoni nun, ke ĝi ĝenerale pasis pli malstreĉe ol la antaŭa. Ĝis la tagmanĝo mi, kiel kutime, pasigis la tempon en la kurso de komencintoj, ne nur observante la lecionon, sed ankaŭ aktive partoprenante en diversaj allogaj lingvaj ludoj, kiujn lerte uzis la instruisto por plifirmigi la sciojn, akiritajn de la lernantoj dum la leciono. La leciono pasis kiel ĉiam tre vigle kaj bonhumore.

Dum la leciono de A2 - nivela Esperanto - kurso de RET La lernantoj de la A2- nivela Esperanto - kurso plenumas taskojn dum la leciono

Post la leciono en la kurso komenciĝis la Instruista Seminario, kiun ankaŭ gvidis Vladimir Opletajev, jam kiel estrarano de REU pri instruado. Estis tre interese aŭskulti lian prelegon kaj vidi la prezentaĵon pri la stato de la instruado de Esperanto en Rusio kun gravaj konkludoj kaj pripensendaj problemoj. La seminario daŭris ankaŭ post la tagmanĝo kaj ĝia dua parto komenciĝis de la agrabla novaĵo pri tio, ke la Estraro de REU proklamis Irina-n Gonĉarova “Eminenta instruisto de Esperanto en Rusio en la lernojaro 2018 – 2019”, pri kio mi sincere ĝojis. Poste Tatjana Loskutova rakontis pri sia multjara sperto instrui Esperanton eksterlande kaj prezentis sian kurson surbaze de la legolibro por komencantoj “Mamutido Miĉjo” de Mikaelo Bronŝtejn. Finiĝis la seminario per libera interŝanĝo de opinioj pri atingitaj rezultoj, pri ekzistantaj problemoj en la instruado de Esperanto en Rusio, pri tio, kiel eblus aktivigi kaj lertigi instruistojn de la lingvo. Espereble pri la Instruista Seminario ankoraŭ verkos ĝia respondeculo kaj gvidanto, kaj vi povos legi tion.

V. Opletajev gvidas la instruistan seminarion dum RET - 2018 N. Gudskov, A. Lebedev kaj I. Gonĉarova dum la instruista seminario de RET La partoprenantoj de la instruista seminario dum RET spektas prezentaĵon de V. Opletajev I. Gonĉarova dum la instruista seminario de RET - 2018 T. Loskutova prelegas dum la  instruista seminario de RET I. Gonĉarova partoprenas en la diskuto dum la instruista seminario de RET T. Loskutova kaj I. Gonĉarova dum la instruista seminario de RET - 2018

Vespere de la kvara tago estis bela koncerto de la kantista dueto Mikaelo Povorin kaj Valerija Jareŝko, kiu kunvenigis ĉiujn diversaĝajn kaj diversinteresajn partoprenintojn de RET en la kamena salono de la ĉefa biena domo. Antaŭ la koncerto okazis la solena enmanigo de la honorfolio kaj premia donaco de la REU -Estraro al Irina Gonĉarova kiel al ĉi-jara eminenta instruisto de Esperanto en Rusio, kion ĉiuj geamikoj aprobis per laŭtaj aplaŭdoj. Kaj plu dum la tuta vespero regis la reĝina moŝto Muziko kaj sonis tre belaj kantoj. Mi ŝatas multajn kantojn de Mikaelo Povorin, kiu verkas bonegajn tekstojn kaj muzikon al ili, sed mi devas diri, ke ĉi-foje, la unuan fojon elpaŝante duete kun Valerija Jareŝko, li ĉarmis la publikon de RET. Valerija estas esperantistino kaj profesia muzikistino el Sankt-Peterburgo, ŝi posedas belegan, melodian fajnan voĉon, kiu vere plibeligis la programon de la koncerto! Mi tre ĝojas, ke dum RET-2018 mi povis pli proksime konatiĝi kaj amikiĝi kun Valerija! Interŝanĝinte impresojn pri la koncerto kun la geamikoj, mi devis iri pli frue dormi tiuvespere, ja morgaŭ nin atendis la tuttaga ekskurso laŭ la Balmontaj lokoj kaj estis planita frua elveturo direkte al Ŝujo.

Solena enmanigo de la honorfolio kaj premia donaco de REŬ - estraro al I. Gonĉarova - eminenta instruisto de la jaro Dum la koncerto de M. Povorin vespere de la kvara tago de RET Dum la vespera koncerto de Mikaelo Povorin M. Povorin kaj E. Sokolova, kantantaj duete dum la vespera koncerto Valerija Jareŝko kantas duete kun M. Povorin dum la vespera koncerto