Esperanto-kurso en Surgut

Februare en Surgut finiĝis baza kurso de Esperanto por plenkreskuloj, kiun mi okazigis en la centra urba biblioteko “A.S. Puŝkin”. La grupon vizitas tre ĉarmaj junulinoj, talentaj  kaj kapablaj homoj, kies kreaj kaj artaj interesoj ne limiĝas nur per lingvaj okupoj. En grandaj urboj de nia regiono novaj esperantistoj komencas tuj post la kursofino apliki Esperanton dum klubkunvenoj, interurbaj renkontiĝoj, dum vizitoj de aliurbaj kaj eksterlandaj gastoj. Surgut situas geografie sufiĉe fore de aktivaj Esperanto-centroj, sed krom senperaj amikaj kontaktoj ne malpli efike evoluigas la lingvokonojn kaj parolkapablojn ankaŭ diversaj kunagadaj formoj,  el kiuj fine rezultas komuna produkto.

Similan tekstan produkton mi ŝatus hodiaŭ prezenti petinte la kursaninojn esprimi sian opinion pri Esperanto, ĝiaj valoroj kaj pri nia kurso.

Vladimir Opletajev

 

Esperanto estas perspektiva lingvo, kun granda estonteco. Mi pensas, ke ĝi havas unikan ŝancon fariĝi vera internacia lingvo de komunikado. Miaopinie Esperanto havas plurajn avantaĝojn:

-  la lingvo estas sufiĉe facila por lerni ĝin;

-   ĉi tiu lingvo havas riĉan leksikon, sed se vi ne havas grandan vortprovizon, vi povas aktive uzi la vortfaradon;

-  Esperanto estas planlingvo, ĉiuj nacioj havas la samajn rajtojn por lerni kaj uzi ĝin.

Mi lernas la lingvon, ĉar ĝi  donas al mi la ŝancon plu perfektiĝi. Mi povas vidi la rilaton inter Esperanto kaj multaj aliaj lingvoj. La lernado de Esperanto faciligas studadon de  aliaj lingvoj. Krome, ĝi estas  logika lingvo, ĝi donas al mi eblecon korekte formuli miajn pensojn. Tio estas interesa. Mi esperas, ke danke al Esperanto mi  renkontos novajn interesajn homojn. Esperanto peras nun la internacian kulturon, kaj mi volas esti parto de tiu ĉi kulturo.

Irina Bakulina,  gimnazia instruistino de biologio

 

Kiu povis pensi, ke Esperanto estas tia parolata lingvo?! Antaŭ duonjaro mi nur sciis, ke Esperanto ekzistas, sed mi ne povis imagi, kiel populara en la tuta mondo ĝi estas. Mi sciis nek kiel ĉi tiu lingvo sonas, nek kiu ĝin parolas. Sed mi volis scii!

Mi decidis lerni ĝin, ĉar mi konatiĝis kun interesa homo – la instruisto de Esperanto Vladimir Opletajev. En la universitato, kie mi laboras, li paroladis pri Esperanto kaj pri sia kurso de la internacia lingvo. Mi tre ekinteresiĝis pri ĉi tiu planlingvo, ĉar mi estas lingvistino kaj instruistino de fremdaj lingvoj. Sed tiam ankoraŭ mi ne povis kredi, ke oni povas paroli la artefaritan lingvon! Kiel scivolige!

Nuntempe mi kune kun aliaj interesitaj junulinoj lernas Esperanton kaj ĝian kulturon. Mi eksciis, ke multaj aŭtoroj verkas diversajn artikolojn kaj librojn en Esperanto, multaj kantistoj kantas belsonajn kantojn, kaj kelkiuj esperantistoj verkas belajn versaĵojn. Esperanto estas la lingvo de la tuta mondo! Memkompreneble!

Sed por kio lernas mi Esperanton? Oni diras, ke mi estas tre babilema kaj mi lernas Esperanton por tio, ke mi povu babili kun diversaj homoj de la mondo! Ĉu tio estas tiel? Jes ja! Saluton, la mondo de Esperanto! Ni estu geamikoj!

Aljona Malinka instruistino de la angla kaj germana lingvoj

 

Saluton! Mia nomo estas Valentina. Mi lernas Esperanton. Ĉi tiu internacia lingvo tre plaĉas al mi, ĉar mi povas legi, skribi kaj babili en Esperanto kun miaj amikinoj. Ni renkontiĝas ĉiun duan dimanĉon en biblioteka salono, kie ni povas lerni novajn vortojn, legi tekstojn kaj paroli. Nia kursestro estas aktiva homo bone posedanta Esperanton. Nia grupo, kiu dume nombras kvin esperantistojn, estas  ne tre granda sed  tre laborema kaj aktiva. Ĵus finiĝis la baza kurso de Esperanto,  sed necesas  ke ni povu daurigi la lernadon de unu el la plej interesaj planlingvoj. Ĉi tiu klubo de Esperanto estas unika en Surgut. Bonvolu aliĝi al ni!                

Valentina Solodjankina, instruistino de la angla kaj franca lingvoj

 

Komentoj

Kia cxarma kompanio!  Brave

Kia ĉarma kompanio!  Brave al  la komencantinoj el Surgut!  Mi deziras al vi malkovri multon interesan kaj allogan en la lando Esperantujo!

Amike Raja Kudrjavceva. 

Viktor Kudrjavcev

Aldoni novan komenton

Komentoj el VKontakte