Aŭtuna lingvotrejnado en Jekaterinburg - Informletero 1 kaj aliĝilo

En la novembraj festaj tagoj, la 1-an – 4-an de novembro 2014, en Jekaterinburg okazos unua aŭtuna lingvotrejnado por esperantistoj el Uralo kaj Okcidenta Siberio. La Bulonja Kongreso en aŭgusto de la 1905-a jaro deklaris, ke “Esperantisto estas nomata ĉiu persono, kiu scias kaj uzas la lingvon Esperanto”. La Organiza grupo de la Aŭtuna lingvotrejnado ŝatas ebligi al ĝiaj partoprenontoj pli aktivan uzon de Esperanto en diversgrada kaj diverstema parola praktiko. La programo de la trejnado efektiviĝos en du grupoj konforme al la niveloj A2 – B1,2. Ĝi celas aktivigi lingvokonojn de esperantistoj, evoluigi iliajn bazajn lingvokapablojn: aŭda kompreno, parolkapablo, skribokapablo, legokompreno, trakti fonajn kulturajn kaj movadajn temojn.

Ĉefa kunordiganto de la programo – Raja Kudrjavceva (Jekaterinburg). La lingvotrejnadon gvidos esperantistoj posedantaj instruajn spertojn en la regiona, landa kaj internacia skaloj: Vladimir Opletajev (Surgut),  Aleksandr Osincev (Jekaterinburg),  Darja Zelenina (Ĉelabinsk), Olga Ŝilajeva (Glazov), Roman Jefremov (Glazov). Pri la komputila servo kaj aliaj teknikaj demandoj dum la programo respondecos Pavel Veselov (Tjumen).

Al la lingva ekzercado estas invitataj diversaĝaj komencintaj esperantistoj, kursfinintoj, memlernintoj, E-lernantoj, progresantoj kaj aliaj lingvouzantoj (cetere ne nur el Urala regiono) dezirantaj plibonigi siajn lingvokonojn kaj evoluigi parolkapablojn. En ĉiu nivelo estas planate okazigi ĝis 12 1,5-horaj diverstemaj lecionoj. Ĉiuj kursanoj ricevos certigilon de la Organiza grupo pri partopreno en la lingvotrejnado.

Ĉiuvespere okazos interesaj kulturklerigaj, movadaj, konkursaj kaj distraj programoj.

Konkretaj detaloj (loĝado, instruloko, prezoj, lingvaj antaŭtaskoj) kaj programo de la Aŭtuna lingvotrejnado estos publikigitaj en la 2-a Informletero. Jekaterinburgaj gastigantoj de la lingvotrejnado traktas nun kun la direkcio de la profilaktejo ”Uktus”, kie okazis maje EsPrimo-10, pri luo de loĝ – kaj instruejoj en ĉi tiu komforta ripozejo.

Dezirantoj povas senprokraste aliĝi al la Aŭtuna lingvotrejnado

Ĝis la revido novembre en Jekaterinburg, lernemaj kaj instruemaj esperantistoj!

Organiza grupo de la Aŭtuna lingvotrejnado

Aliĝintoj:

1. Opletajev Vladimir (Surgut)
2. Zelenina Darja (Ĉelabinsk)
3. Ŝilajeva Olga (Glazov)
4. Efremov Roman (Glazov)
5. Osincev Aleksander (Jekaterinburg)
6. Kudrjavceva Raja (Jekaterinburg)
7. Veselov Pavel (Tjumenj)
8. Rzjanin Dmitrij (Revda)
9. Beketova Marina (Revda)
10. Gonĉarova Irina (Odincovo, Moskva provinco)
11. Degtjarjova Julija (Jekaterinburg)
12. Razbojnikov Pavel (Jekaterinburg)
13. Pereskokov Aleksandr (Jekaterinburg)
14. Osipova Aleksandra (Jekaterinburg)
15. Vavilin Pavel (Jekaterinburg)
16. Moĉalova Julija (Jekaterinburg)
17. Terjoĥin Vladimir (Jekaterinburg)
18. Lebedev Aleksandr (Jegorjevsk)
19. Zamislova Jekaterina (Jekaterinburg)
20. Popov Nikolaj (Jekaterinburg)
21. Gusev Vjaĉeslav (Jekaterinburg)
22. Gadirova Dilara (Tobolsk)
23. Kirina Irina (Jekaterinburg)
24. Pavlova Anna (Jekaterinburg)
25. Lokis Sergej (Jekaterinburg)
26. Lokis Aleksandr (Jekaterinburg)
27. Lokis Maria (Jekaterinburg)
28. Terentjeva Galina (Ĉelabinsk)
29. Terentjev Nikolaj (Ĉelabinsk)
30. Ĥusanova Elena (Jekaterinburg)
31. Zabelina Irina (Moskvo)
32. Uspenskaya Jelena (Jekaterinburg)
33. Zagirova Marta (Surgut)
34. Basov Aleksandr (Luberci, Moskva provinco)
35. Solovjova Julia (Tjumenj)
36. Volĥina Irina (Jekaterinburg)
37. Mansurova Natalja (Jekaterinburg)
38. Mamkin Mansur (Tjumenj)
39. Veselov Artjom (Tjumenj)
40. Borisova Nadeĵda (Tjumenj)
41. Tolstovskaja Jevgenija (Jekaterinburg)
42. Ĥlyzov Konstantin (Jekaterinburg)
43. Vasilkova Anastasija (Jekaterinburg)
44. Ĥlyzova Alisa (Jekaterinburg)
45. Ĥlyzova Alona (Jekaterinburg)
46. Vŝivcev Timofej (Miass, Ĉelabinska provinco)
47. Vŝivceva Tatjana (Miass, Ĉelabinska provinco)
48. Vŝivcev Filipp (Miass, Ĉelabinska provinco)
49. Golovkina Anastasija (Tjumenj)
50. Laziĉ Natalja (Moskvo)