Pri la 300-jara jubileo de Niĵnij-Tagilo

La steleo, kiun oni solene malfermis dum la festado de la 300-jara jubileo de Niĵnij Tagilo
La steleo, kiun oni solene malfermis dum la festado de la 300-jara jubileo de Niĵnij Tagilo
Lidija Jerofejeva apud la steleo sur la placo antaŭ la fervoja stacidomo en Niĵnij Tagilo
Lidija Jerofejeva apud la steleo sur la placo antaŭ la fervoja stacidomo en Niĵnij Tagilo
La nova ponto trans la lago Tagilskoje. ¨Gi estis finkonstruita al la 300-jara jubileo de la urbo
La nova ponto trans la lago Tagilskoje. Ĝi estis finkonstruita al la 300-jara jubileo de la urbo
La festa fajraĵo trans la fenestro vespere
La festa fajraĵo trans la fenestro vespere

Dum ĉi tiu semajnfino Niĵnij-Tagilo, kiu nun, post la prezidenta ukazo, havas la titolon de la urbo de labora heroeco, festis sian 300-jaran jubileon.

La urbo estis fondita en la 1722-a jaro, famas pri diversaj industrioj kaj posedas multajn uzinojn. En Niĵnij Tagilo naskiĝis la unua rusia lokomotivo, kreita de la patro kaj la filo Ĉerepanov. Ĉi tie servutulo Jefim Artamonov iam inventis la unuan rusan biciklon. En nia urbo naskiĝis kaj finis la mezan lernejon Konstantin Novosjolov, Nobel - premiito pri fiziko en 2010. Tamen nia urbo fieras ne nur pri la industrio, ĝi elstaras ankaŭ kiel kultura centro kun siaj parkoj, teatroj, bibliotekoj, universitatoj, belaj preĝejoj kaj katedraloj. Nun Niĵnij-Tagilo aspektas kiel moderna, amikema kaj alloga urbo.

Por nuna jubilea festo la urbo prepariĝis aparte: ĝi plibeliĝis per kelkaj novaj parkoj, lagkajoj, renovitaj ŝosejoj, stratoj. Speciale al tiu ĉi jubileo estis finkonstruita la nova grandega (434 metra) ponto super la lageto “Tagilskoje”, kun kvar poraŭtaj kaj piedaj vojoj, kiu kostas preskaȗ 5 mlrd. rublojn. Pri ĉi tiu ponto multaj tagilanoj revis ekde infanaĝo (ekzemple, Sergej Potoskujev).

La jubilea festo, kiu daŭris dum tri tagoj, komenciĝis de la malfermo de la steleo (pli ol 17 metrojn alta) sur la placo antaȗ la fervoja stacidomo. Tiu ĉi placo nun ankaȗ nomiĝas la placo de labora heroeco.

Dum la festaj tagoj en diversaj lokoj de la urbo okazis multaj koncertoj de blovinstrumentoj kaj de modernaj muzikbandoj, kaj sabate vespere tagilanoj kolektiĝis sur la Teatra placo apud la dramteatro por spekti belegan neordinaran luman (lazeran) spektaĵon pri Niĵnij-Tagilo kaj ĝia historio. Mi kaj mia edzo Sergej ankaŭ spektis ĝin kaj faris la videojn, kiujn vi povas vidi ĉi tie kune kun kelkaj niaj fotoj.

Lidija Jerofejeva, Niĵnij Tagilo

 

P. S.: la amuza video, dediĉita al la 300- jariĝo de la urbo

 

 

 

Aldoni novan komenton

Komentoj el VKontakte