Pri la sabata piedira ekskurso en la centro de Jekaterinburgo

Urboj: 

La afiŝo pri la piedira ekskurso, organizita de la urba muzeo de verkistoj de Uralo
La afiŝo pri la piedira ekskurso, organizita de la urba muzeo de verkistoj de Uralo
La partoprenantoj de la ekskurso apud la monumento al la lasta rusa caro kaj liaj familianoj
La partoprenantoj de la ekskurso apud la monumento al la lasta rusa caro kaj liaj familianoj
La plakato kun la versaĵo de V. Majakovskij kaj kun la vidindaĵoj de Sverdlovsko sur ĝi
La plakato kun la versaĵo de V. Majakovskij kaj kun la vidindaĵoj de Sverdlovsko sur ĝi
Publikaĵoj pri la vizito de la poeto al Uralo en tiamaj periodaĵoj
Publikaĵoj pri la vizito de la poeto al Uralo en tiamaj periodaĵoj
La urba Aferklubo en Sverdlovsko, kie en januaro de la 1928-a jaro V. Majakovskij renkontiĝis kun la publiko kaj voĉlegis siajn poeziaĵojn (nun en tiu ĉi konstruaĵo estas la urba filharmonio)
La urba Aferklubo en Sverdlovsko, kie en januaro de la 1928-a jaro V. Majakovskij renkontiĝis kun la publiko kaj voĉlegis siajn poeziaĵojn (nun en tiu ĉi konstruaĵo estas la urba filharmonio)
Jekaterinburga filharmonio nuntempe
Jekaterinburga filharmonio nuntempe
La monumento al la poeto V. Majakovskij en la parko de lia nomo en Jekaterinburgo
La monumento al la poeto V. Majakovskij en la parko de lia nomo en Jekaterinburgo
La parto de la ekskursgrupo apud la konstruaĵo de la Domo de Kulturo, sur kies sceno Majkovskij en la 1928-a elpaŝis antaû la publiko. En 2009 – 2014 en tiu ĉi konstruaĵo estis la Domo de Paco kaj Amikeco, ĉi tie regule kunvenis jekaterinburgaj esperantistoj kaj aktivis junulara Esperanto-klubo "Arĝenta Flamo"

Dum la varmaj kaj sunaj tagoj de la postsomero oni ŝatas pli da tempo pasigi ne hejme, sed promenante sub la ĉielo, enspirante freŝan aŭtunan aeron kaj ĝuante vidaĵojn de la urbo jam en la belaj aŭtunaj koloroj. Kaj sabate la duopo de jekaterinburgaj esperantistoj (mi kaj Vjaĉeslav Gusev) trovis bonegan eblecon por tia promenado, partopreninte la interesan piediran ekskurson en la urbo. La ekskurso nomiĝis “Majakovskij en la urbo de estonteco” kaj okazigis ĝin la urba muzeo de verkistoj de Uralo.

Estas konata la fakto, ke la fama poeto V. Majakovskij en la frosta januaro de la 1928-a jaro vizitis Sverdlovskon enkadre de sia prelegvojaĝo laŭ la itinero: Kazano – Sverdlovsko- Permo – Vjatka (nuna Kirovo). En la urbo li pasigis 4 tagojn kaj la programo de lia restado ĉi tie estis tre riĉa. La poeto voĉlegis siajn poeziaĵojn kaj la poemon “Ĥoroŝo!“ (“Bone!”) en la Aferklubo (nuntempe en tiu ĉi domo estas la urba filharmonio), vizitis novajn domojn de sverdlovskaj metalurgiistoj, renkontiĝis kun la studentoj de la instituto pri minejoj, ludis bilardon, gustumis pelmenojn kun la ursa viando, estinte gaste hejme ĉe la tiama estro de la urba ekzekutiva komitato A. Paramonov. Krom tio Majakovskij vizitis la lokon de la enterigo de la lasta rusa caro kaj liaj familianoj.

La poeto trafis en Sverdlovskon en la kulmino de ĝia rekonstruo kaj aliformiĝo en la industrian centron. La malnova urbo ĝisvivadis tiam la lastajn tagojn, ĉie ĉirkaŭe rapide kreskis la nova urbo – kiu impetis, kiel tiam ŝajnis, al la hela estonto. En la aero ŝvebis la antaŭsento de la grandaj ŝanĝoj. Tial kiam la poeto demandis ĉe A. Paramonov “kion la urbo konstituas nun”, la respondo estis: “Nenion konstituas. Tio, kion vi vidis, estas la hieraŭa tago, sed por la urbo plej gravas ĝia morgaŭo, kaj por tio ni laboras”. La literaturiston impresis la vastskala konstruado en la urbo kaj li nekredeble rapide verkis ĉi tie la poemon “Jekaterinburgo – Sverdlovsko”, kiu jam sekvonttage estis publikigita sur la literatura paĝo de la taggazeto “Urala laboristo”. Ĝenerale en la sverdlovskan ciklon de la poeziaĵoj de Majakovskij entute eniris liaj tri poemoj: krom la jam menciita estis ankoraŭ “Rakonto de la fandisto Ivan Kozirev pri enloĝiĝo en la novan loĝejon” kaj la poemo “Imperiestro”, kiun la poeto коmencis verki post la vizito de la Ipatjeva – domo kaj la loko de la enterigo de la korporestaĵoj de Nikolao la Dua kaj liaj familianoj.

Multon interesan eksciis ni en tiu ĉi tago, promenante en la urbocentro laŭ la “spuroj de V. Majakovskij”, aŭskultante liajn poemojn kaj provante kompreni la historiajn zigzagojn. Rapide traflugis la trihora piedira ekskurso, kies fino vere surprizis nin: ĉar ni alvenis al la lasta domo, kiun ankaŭ vizitis la poeto en tiama Sverdlovsko. Kaj tiu domo estis la malnova, ruiniĝanta nun konstruaĵo, la arkitektura monumento en la stilo de la konstruktivismo – Domo de Kulturo, en kiu antaŭ kelkaj jaroj situis mia laborloko kaj samtempe la kunvenejo de jekaterinburgaj esperantistoj. Antaŭe mi sciis, ke tiu ĉi konstruaĵo estas historia, ĉar en ĝi siatempe renkontiĝis kun la publiko la artisto kaj aŭguristo W, Messing, ĉi tie aperis la unua en Sovetio klubo de rokmuziko. Kaj jen la nova brila malkovro!

Raja Kudrjavceva, Jekaterinburgo

Aldoni novan komenton

Komentoj el VKontakte