Urboj:
Aranĝoj:
Artikolo de Vladimir Opletajev (Surgut)
La 18-an de decembro 2010 en Jekaterinburg okazis tradicia Zamenhof-festo organizita de la urba klubo “Arĝenta flamo”.
Zamenhof-celebradoj  en Jekaterinburg fariĝis tiom popularaj ke ankaŭ multaj aliurbanoj  ŝatas viziti ilin pro la interesa kultura kaj distra programoj. Ĉi-foje  ankaŭ min tentis la ideo partopreni la eventon, kiu povas esti vera  evento ebliganta ŝancon por vojaĝo al esperantista kunveno en la vintra  sezono sojle de la forpasanta jaro. En ĉi tiu tago Jekaterinburg estis  kovrita per densa neĝa tavolo kaj frostigita ĝis -27º, sed eĉ tiaj  ekstreme severaj veterkondiĉoj ne embarasis alvenon de gastoj el 5  proksimaj kaj foraj lokoj  de la urala regiono (Surgut, Tjumenj,  Okunjovka de Tjumena regiono, Ĉelabinsk, Niĵnij Tagil), ĉar eksteran  malvarmegon kaj surstratajn neĝamasojn videblajn ĉie tra la frosta  nebuleto kompensis tre amika atmosfero en la konferenca salono de la  hotelo “Granda Uralo”. Entute por kunfesti Zamenhof-tagon cxi-tie  kolektigxis 30 esperantistoj.
La  vespero havis atributojn de vera festo: interesa kaj bunta programo,  emociigaj kultureroj, amikaj revidiĝoj, etoso de kunestado en unu  samlingva rondo. Jekaterinburgaj kaj tjumenaj esperantistoj prezentis  retrospektivon de gravaj Esperanto-eventoj el la jaro 1910, reflektinte  forgesitajn kaj nekonatajn al la nuntempa publiko okazintaĵojn el la  antaŭcentjara periodo. Viktor Kudrjavcev tre sukcese rolis kiel Zamenhof  en humura skeĉo rezervinte aplaŭdojn de la spektantoj. Ne malatentitaj  estis ankaŭ malnovaj kaj ĵus eldonitaj Esperanto-libroj en la prezento  de Aleksander Osincev, Rafija Kudrjavceva, Vladimir Opletajev  kolektintaj plurajn interesitojn ĉe la libroekspozicio. Aleksander  vidigis kaj komentis interesajn fragmentojn el nova aŭtenta  esperantlingva filmo.
Galina  Terentjeva (Ĉelabinsk) kaj Pavel Veselov (Tjumeno) okazigis  skajp-rendevuon kun eksterlandaj esperantistoj, dum kiu Galina  interparolis kun siaj geamikoj Betty Chatterjee (Danio), Victor Nino  (Hispanio), Tsukuru Harada – Faro (Japanio), kaj ili de sur la granda  ekrano salutante el siaj foraj urboj gratulis la geĉeestantojn okaze de  la festo. Por novaj esperantistoj tio iĝis elokventa pruvaĵo de senbaraj  kaj tute liberaj internaciaj komunikeblecoj pere de Esperanto.
La  organiza teamo serĉante novan aliron al la festa tradicio enprogramigis  du konkursojn ligitajn kun la nomo de la kreinto de Esperanto: letero  al Lazaro Ludoviko Zamenhof kaj fotokonkurso pri la temo “ Zamenhof kaj  mi”. Kvankam la ideo celis unuavice literaturverke aktivigi uralajn kaj  siberiajn esperantistojn, ĝiaj geografiaj kadroj tre baldaŭ larĝiĝis ĝis  tre malproksime kaj trovis interesitojn en plej foraj lokoj. En la  konkurso de leteroj partoprenis entute 33 personoj el 10 landoj. Ĉiuj  konkursintoj ricevos belajn diplomojn, kaj al la ĉeestaj  konkurspartoprenintoj ili estis solene enmanigitaj dum la vespero.  Viglajn diskutojn kaj aplaŭdojn rikoltis ankaŭ la fotokonkurso al kiu  per 42 originalaj fotoj kontribuis 20 esperantistoj el 8 landoj. La  unuan lokon okupis Sergej Potaskujev el Niĵnij Tagil pro la fotomuntaĵo  aludanta lian nespertecon de komencanto aŭdace kaj kuraĝe plonĝanta kaj  naĝanta en la senlima oceano de Esperanto.
Fine  mi ŝatus danki al ĉiuj organizintoj de la festo, plejunue Raja kaj  Viktor Kudrjavcev, por ampleksa kaj detala preparlaboro, kiuj garantiis  senriproĉan programon, inventemo kaj malkovro de novaj ideoj, gastamo  kaj nelacigebla entuziasmo.  Mi dankas tiun ŝancon venigintan min en la  vintran Jekaterinburgon por kuncelebri la 151-an naskiĝtagon de Ludoviko  Zamenhof.
Vladimir Opletajev (Surgut)

 Esperanto
 Esperanto Русский
 Русский



























Добавить комментарий