Zamenhof - tago 2018 en Jekaterinburgo

Urboj: 

Aranĝoj: 

Du generacioj de esperantistoj dum la Zamenhof- tago 2018

La tradicia festa decembra kunveno de uralaj esperantistoj okazis ĉi - jare en Jekaterinburgo la 22-n de decembro en la Domo de Uralaj Popoloj. La Zamenhof - tagon aŭ la Tagon de la Esperanta libro partoprenis 19 homoj, el kiuj 17 estis jekaterinburganoj kaj du gastoj el najbaraj urboj : Lidija Jerofejeva el Niĵnij-Tagilo kaj Pavel Veselov el Tjumeno. La programo de la esperantista festo estis varia: kelkajn tagojn antaŭ la aranĝo  en la Domo estis organizita la ekspozicio de Esperantaj libroj. Dum la renkontiĝo estis anoncitaj la rezultoj de la ĵus finiĝinta urala reta aktivaĵo “Libroj, kiujn ni legas” kaj solene enmanigitaj diplomoj al ĉiuj ĉeestantaj partoprenantoj de tiu projekto, dediĉita al la Zamenhof - tago kaj la Tago de la Esperanta libro. Krome ankaŭ estis enmanigitaj kelkaj libropremioj. Poste sekvis la rakonto pri la tutrusia Esperanta – aktivaĵo , dediĉita al la Tago de la Libro “Decembra poezia marŝo de esperantistoj”, kontribuante por kiu kelkaj jekaterinburganoj voĉlegis poemojn en Esperanto: du novuloj Svetlana Ivanova (“Ho, mia kor’” de L. Zamenhof en Esperanto kaj en la rusa), ŝia amiko Ilija Strelec, kiu lernas Esperanton memstare nur dum unu monato, voĉlegis la poemon de Ludmila Jevsejeva “Junularo, formu rondon!”, Sergej Kumkov ankaŭ voĉlegis la alian poemon de Ludmila Jevsejeva “Plumzigzagoj”, Raja Kudrjavceva prezentis la poemon de sia ŝatata Esperanta poeto Mikaelo Giŝpling “Loĝantoj de l’ merita libroŝrank…” kaj fine kvin homoj ( Svetlana Ivanova, Strelec Ilija, Lena Uspenskaja, Lidija Jerofejeva kaj Viktor Kulakov) kune legis la poemon de M. Giŝpling “La lingvo de Espero”. La vesperon daŭrigis surekranaj Esperanto – videoj, agrabla kuna ĉetabla festeno kaj kantado, dum kiu komence prezentis kelkajn Esperanto – kantojn akompane de la gitaro Sergej Kumkov kaj poste ĉiuj kantis kune. La festo daŭris pli ol ses horojn kaj finiĝis jam malfruvespere.

Raja Kudrjvceva  (Jekaterinburgo)

Добавить комментарий

Комментарии из VKontakte