Ekskursa tago

Urboj: 

EsPrimo: 

Infana kinostudio de animaciaj filmoj, Muzeo de Suno, Muzeo de trajnoj

La 2-an de majo ni startos de la bazejo al la fama Akademiurbeto per buso (prezo 130 rub. tien kaj reen). Ĉiuj manĝantoj ricevos kun si manĝprovizon, ĉar proksimuma revena horo estos 16:00.

Dekomence ni vizitos kinostudion “Poisk”, kiu estas unika, ĉar animaciajn filmojn tie faras infanoj mem! Oni montros al ni la procedon de filmfarado, kaj dum la ekskurso ni havos eblecon ankaŭ fari kurtan filmeton.

Prezo – 100 rubloj.

Poste ni venos al la muzeo de Suno kaj vidos tie simbolajn lignajn sunetojn el ĉiuj anguloj de la mondo. Ni ankaŭ havos eblecon spekti novan fotoekspozicion pri Suno. Kaj aŭskulti sonojn de unika muzikilo!

Prezoj:

Por plenaĝuloj: 60 rubloj.

Por infanoj, studentoj, pensiuloj: 40 rubloj.

La lasta parto de nia ekskurso estos muzeo de trajnoj. Ĝi estas grandega kaj interesa. Ni ofte vojaĝas per trajnoj, sed kredu al mi, vi scias pri ili nenion! Krom antikvaj trajnoj vi vidos specialajn fervojajn teknikaĵojn kaj, ekzemple, privatan vagonon de Trockij! Tie estas ankaŭ ekspozicio de malnovaj aŭtoj.

Prezoj:

Por plenaĝuloj: 50 rubloj.

Por infanoj, studentoj, pensiuloj: 15 rubloj.

Ni mendos en la muzeo ekskurson, sed ĝi estos por vi senpaga!

Poste ni promenos tra la urbeto mem kaj manĝos en la kafejo “Vilka-loĵka” aŭ “Peĉki-lavoĉki” laŭ via deziro kaj plaĉo kontraŭ aparta mono.

Kalkulu kune:

Por studentoj la ekskursa tago kostos 285 rublojn + tagmanĝo 100-150 rublojn.

Por plenkreskuloj 340 rublojn + tagmanĝo 100-150 rublojn.

Ne forgesu vian studentan bileton aŭ pensiulan konfirmilon!!!!!

Комментарии из VKontakte