La Estraro de REU, daŭrigante la belan tradicion, antaŭ la Zamenhof-tago nomumis s-non Raja Kudrjavceva (Jekaterinburgo) “Esperantisto de la jaro 2017” pro elstaraj meritoj en la multjara kaj sukcesa agado en la Urala regiona kaj tutrusia esperantistaj movadoj. Ni gratulas nian regionan koleginon okaze de ĉi tiu honorado kaj deziras al ŝi bonan sanon, multajn fortojn por realigo de novaj planoj kaj ideoj!
Raja Kudrjavceva (Rafija Jafasova) esperantistiĝis en la jaro 1980 en Samarkando kaj tuj ekaktivis en Uzbekia esperantista movado. En 1994 ŝi transloĝiĝis en Sverdlovskon (Jekaterinburgon) kaj por ĉiam ligis sin kun la loka esperantista agado ne nur en la Urala ĉefurbo sed ankaŭ en la tuta vasta Urala regiono de Rusia Federacio. Ŝiaj organizaj, kolektivigaj kaj inspiraj talentoj kaj kapabloj speciale riveliĝis en la lastaj dudek jaroj, kiam aktualiĝis novaj kunagadaj laborformoj inter esperantistaj kolektivoj kaj apartaj aktivuloj.
Raja estas unu el la iniciatintoj kaj ĉeforganizantoj de preskaŭ ĉiuj printempaj ural-siberiaj esperantistaj renkontiĝoj EsPrimo (Esperantista primavero), kies senlaca antaŭeniganto kaj zorgema protektanto ŝi estadis dum 15 jaroj. Danke al ŝiaj klopodoj la EsPrimo-partoprenintoj (entute pli ol 500!) havis ŝancon ĉiuprintempe ĝui amikan esperantistan medion kaj alfronti variajn temojn de movada, arta, kulturkleriga enhavoj.
Ŝia aparte preferata elemento estas aprezo de kulturaj valoroj. Krom organizi por jekaterinburgaj esperantistoj kaj gastoj el proksimaj urboj kaj krom gvidi diversajn Esperantajn programojn, dediĉatajn jen al poeziaj kaj literaturaj temoj, printempaj kaj aŭtunaj kunvenoj jen al tradiciaj Zamenhof-festoj, ŝi konstante venigas samurbajn esperantistojn al muzikaj koncertoj kaj festivaloj aŭ teatraj spektakloj. Multan atenton ŝi dediĉas al pli juna esperantista generacio, konsiderante tion tre grava zorgo kaj agadkampo bezonata por krei vojon al estonteco, por kontinuigi tradiciojn, por konstrui pontojn inter spertaj kolegoj kaj novaj esperanistoj. Tion celas ankaŭ tre komplikaj el la organiza vidpunkto regionaj Esperantaj studadoj- lingvotrejnadoj en Jekaterinburgo, kiujn volonte partoprenas gastoj el diversaj urboj de Rusio. La iniciatita de Raja Kudrjavceva lingvotrejnado estas tre konvena scenejo por movadaj spertinterŝanĝoj kaj profesinivela metiejo por instruistoj de Esperanto.
Raja Kudrjavceva estas multjara membro de REU. Ŝi apartenas al konstantaj aŭtoroj de “REGo” kaj de “Bulteno de REU”. Ŝiaj mesaĝoj, informaj materialoj kaj diverstemaj raportaĵoj formas konsiderindan bazon de la tuta informa fluo en la paĝaro “Ural-Siberia esperantista movado” kaj en la dissendolisto de uralaj esperantistoj.
Ankaŭ en ĉi tiu jaro, kiu bedaŭrinde kiel kelkaj lastaj jaroj estas por Raja tre malfacila, ŝi spite al skuaj sortobatoj ne estingis sian elanon de senlaca organizanto kaj faris multon utilan kaj interesan por samurbaj kaj uralaj esperantistoj. Kune kun kelkaj geamikoj ŝi organizis tradiciajn printempan, someran kaj aŭtunan kunvenojn de jekaterinburgaj samideanoj. Apartan atenton ŝi dediĉis al la tuturala reta projekto “Esperanto-130”, kiun ŝi mem iniciatis, kunordigis kaj gvidis ekde printempo ĝis la interurba festa renkontiĝo, organizita de ŝi kaj dediĉita al la 130-jara jubileo de Esperanto. Tri aŭtunaj monatoj plene forprenis ŝiajn tempon kaj fortojn por organizi kaj sukcese okazigi novembre Esperanto-studadon en Jekaterinburgo – jam la trian lingvotrejnadon kun ĉirkaŭ kvardek partoprenintoj el 18 rusiaj urboj! Dum proksimaj tri monatoj Raja kaj ŝiaj koleginoj estos realigantaj ampleksan tuturalan retan projekton “Fotoj el mia albumo”, celantan krei arkivon de interesaj fotoj el la vivo de uralaj esperantistoj. La eventoriĉan jubilean jaron kronos la tradicia Zamenhof-festo en Jekaterinburgo, pri kiu Raja havas jam interesajn ideojn kaj al kiu jam estas invitataj geamikoj el uralaj urboj.
Fine mi citu alineon el la intervjo “Tra jaroj fuĝantaj” http://ural-sib.org/eo/tra-jaroj-fugxantaj-intervjuo-kun-raja-kudrjavceva “Raja Kudrjavceva apartenas al rara grupo de ekskluzive engaĝitaj esperantistoj, plene kaj senrezerve fidelaj al Esperanto, kies praktika kaj multbranĉa aktivado servas kaj al la lingvo kaj al la progeso de la esperantista movado. Oni kutimas epiteti tiajn homojn per la substantivo “motoro”, komparante ilin kun tiu senlace funkcianta ilo, kapabla ne nur transformi jam ekzistantan energion, sed en la samideana medio ankaŭ krei sinergion tiel bezonatan por akceli kunagadon de diversaj homoj, direkti ilin al sukcesigo kaj realigo de samcelaj taskoj.”
Vladimir Opletajev
Добавить комментарий