Januare en Jekaterinburg

Urboj: 

Aranĝoj: 

Ekde la 3-a ĝis la 5-a de januaro en la rusia urbo Jekaterinburg okazis lingvotrejnado pri Esperanto.

La aranĝo estis organizata en la kuracgastejo "Uktus", kie dum nia ĉeesto malestis aliaj gastoj. Pro tio la tuta ejo estis je nia dispono. Tio certe kreis komfortajn kondiĉojn kiel por instruistoj tiel por lernantoj. Unu de la plej rimarkindaj aferoj estis respondeco de instruteamanoj, venintaj dividi sian sperton kun komencantoj kaj progresantoj. Ĉi tie estis Vladimir Opletajev - filologo kaj aktivulo de la Ural-Siberia esperantista movado, Irina Gonĉarova - moskva esperantistino el esperantista familio, gvidantino de la Moskva Esperanto-Asocio MASI. La aranĝon vizitis ankaŭ Ĝenerala Sekretario de TEJO Arina Osipova. Do, entute instruistaro kaj movadreprezentantaro estis tre interesaj kaj ebligis kiel diversflankan kaj abundan studadon de la lingvo, tiel demonstradon de la movado al lernantoj, kiuj siavice rivelis laŭdindan scivolemon kaj interesiĝon. Estas ankaŭ tre grave kaj ĝojige, ke venis novaj antaŭe nekonataj personoj, kio evidente montras aktualecon kaj necesecon de instruista agado.

Verdire niaj ĉi-fojaj lernantoj certe meritas apartan mencion, ĉar dum nur tri tagoj de la aranĝo ili rivelis rimarkeblan sukceson. Ĉi tie per siaj propraj okuloj oni povis vidi homojn, kiuj sukcesis jam sufiĉe bone konatiĝi kun la lingvo dum kelkaj monatoj. Min ekzemple tre kortuŝis novulino, kiu nomiĝas Margarita. Tio estas junulino nevidkapabla, kiu lernadis la lingvon tute memstare dum preskaŭ du monatoj antaŭ la trejnado kaj partoprenis ĝin jam povante interparoli kun aliaj en Esperanto. Certe ne tiom lerte kaj flue, kiel pli spertaj samideanoj, sed la fakto mem, ke tiu celstreba esperantistino tiom rapide kaj volonte progresas, vere instigas nin kredi je spiritforto de la homo.

Unu el gastoj de nia aranĝo estis juna korea esperantisto, kiu nomiĝas Heroo. Li estas aktiva mondvojaĝanto, kiu jam vizitis multajn landojn uzante neŭtralan lingvon. Heroo dum novjaraj festoj vojaĝis el Hispanio, kie li studis, hejmen al Suda Koreio tra Rusio, kie li planis viziti la plej grandajn urbojn: Sankt-Peterburg, Moskvo, Ĉeboksari, Kazanj, Jekaterinburg, Novosibirsk, Irkutsk, Ulan-Ude kaj Vladivostok. Dum unu el vesperoj Heroo demonstris bonegan prezentaĵon, en kiu temas pri lia vojaĝsperto per Esperanto.

Krom lecionoj ankaŭ estis okazigitaj ludoj, amuziĝprogrameroj, bankedoj. Fine de ĉiu tago partoprenantoj povis ĝui vesperan amikan etosumadon spektante videojn kaj aŭskultante esperantlingvajn kantojn de Kore, Jonny M kaj aliaj. Entute etoso de la aranĝo estis ĝoijga, preskaŭ tia, kian oni povas senti dum multaj aliaj esperantistaj aranĝoj inkluzive eĉ kongresojn. Kompreneble, skalo de la trejnado ne estas tiom granda, sed grandeco ne tiom gravas, kiam ĉirkaŭ vi estas viaj samideanoj, kiuj komune laboras por plibonigi sian konon de Esperanto kaj la movado. Oni povas sincere konstati, ke la nuna trejnado donis al ni novan ondon de inspiro kaj deziro pli kaj pli denove antaŭenigi nian aferon. Malgraŭ mi ankaŭ gvidis kelkajn lecionojn dum la trejnado, mi ankaŭ havis okazon malkovri kelkajn malĝustaĵojn de mia lingvokono. Tio montras, ke la aranĝo estas utila ne nur por tiuj, kiuj nur komencas konatiĝi kun la neŭtrala lingvo, sed ankaŭ por tiuj, kiuj jam sentas sin sufiĉe spertaj ĉi-tiukampe. En Rusio ekzistas diraĵo: "Jarcenton vivu, jarcenton lernu". Do, jen estas reala ekzemplo de tiu situacio, pri kiu en ĝi temas.

Post la trejnado ĉiuj dezirantoj povis partopreni ekskurson tra la urbo Jekaterinburg. La ekskurson gvidis loka esperantistino Rita Ĥusanova, kiu ne ĉeestis en la trejnado, sed aranĝis tute profesian kaj informoplenan rondvojaĝon tra la vintra urbo.

 

Kirill Noviĉenko (Sankt-Peterburgo)

La teksto estis verkita dum la preparado al sonregistraĵo por Ĉina Radio Internacia, kiu okazis la 12-n de januaro 2016.

 

Добавить комментарий

Комментарии из VKontakte