Добавить комментарий

Irina Gonĉarova. Esperanto-instruistoj de Rusio

Personoj: 

Irina Gonĉarova

Naskiĝdato: 10.11.1951

Jaro de esperantistiĝo: 1967

Loĝloko: urbo Odincovo, Moskva provinco, Rusio

Profesio: instruisto de Esperanto

Instruista kvalifiko:
diplomo de Moskva ŝtata pedagogia instituto je la nomo de V. I. Lenin, specialeco: instruisto pri la rusa lingvo kaj literaturo;
Dokumento de la Akademio internacia de la Sciencoj (AIS) San Marino, la fako: neekzaktaj sciencoj;

sciencista grado: magistro pri humanistiko

La gepatra lingvo: la rusa

Studitaj fremdaj lingvoj: la angla

Preferataj aŭ plejofte aplikataj instrumetodoj en la kursoj de Esperanto:

intensa, interaktiva, miksita

Esperantlingva kvalifiko: C1 (Atesto de KER-ekzameno)

Instruspertoj: plej diversaj, inkluzive etatan laboron dum 12 jaroj kiel instruisto de Esperanto en Moskva aŭtomobilkonstrua instituto / Moskva ŝtata industria universitato

Instruista kredo:
Instruado estas nenio, memlernado estas ĉio. Helpi memlernadon, firmigi motivadon.

Ŝatata aforismo: Nur tiu ne eraras, kiu nenion faras.

Finiĝas la eventoriĉa kaj neforgesebla 2018a jaro, en kiu la Estraro de REU proklamis konatan rusian esperantistinon Irina Gonĉarova “Eminenta Esperanto-instruisto de Rusio”. Por iĝi tiel apreze honorata persono sur la aparta faka kampo, oni devas havi rimarkindajn atingojn kaj meritojn, kiuj apenaŭ povus hazarde kaj neatendite sprosi el nenio. Multaj jaroj da senlaca laboro kaj fortoskua sed samtempe neeviteble ĝuiga agado markas la esperantistan kaj instruistan vivovojon de Irina, pri kiu ŝi sincere kaj malkaŝe komunikas siajn rememorojn, ideojn kaj spertojn en la suba intervjuo. Por multaj instruantoj de Esperanto en nia lando la intervjuo malfermas sekretojn el la persona trezorujo de la kolegino, kies entuziasmo kaj instruista engaĝiteco estas estimindaj.

Vladimir Opletajev

1) Irina, vi iĝis Eminenta Esperanto-instruisto de Rusio pro gravaj atingoj kaj rezultodona agado en la pasinta lernojaro, sed kia estis por vi entute la jaro 2018 el la vidpunkto de multaj realigitaj planoj kaj projektoj? Ĉu ĝi ripetis la jam kutiman rutinan orbiton de via ampleksa kalendara taskaro aŭ ĝi estas la forfuĝanta jaro ankaŭ de novaj malkovroj kaj neordinaraj aktivaĵoj?

Foje mia vivo ŝajnas al mi rutina kaj senŝanĝa. Ĉio dum pluraj jaroj cirkulas en la sama ritmo, diktata de neeviteblaj ĉiujaraj taskoj: septembra varbado de lernontoj, aŭtuna kurso “Faru la Rondon!”, daŭriga kurso, prezentado de Esperanto dum aŭtunaj aliurbaj lingvaj festivaloj, preparo kaj okazigo de la Moskva lingva festivalo, vintra vojaĝo, januara varbado de lernontoj, vintra kurso “Faru la Rondon!”, senkrokodila apudmoskva renkontiĝo APERo, printempa daŭriga kurso, prezentado de Esperanto dum aliurbaj prentempaj lingvaj festivaloj, KER-ekzamenoj, maja krokodila renkontiĝo en Pljoso “VsPLESk”, prepariĝo al someraj Esperantaj eventoj kaj partopreno en tiuj — jen jam nova septembro, MASI-renkontiĝo “PostSomERe” — kaj denove... “turniĝas cirklo triviala”. Tiuj eventoj pasas sur la fono de verkado de artikoloj pri pasintaj eventoj, regula nutrado de interret-grupoj per raportoj pri okazintaj Esperantaj MASI-aktivadoj, kaj priesperanta korespondado, laboro pri la internacia projekto “Esperanta Poŝtkruciĝo” kaj pri jutub-projekto “Esteranto: la unua kanalo”, kunordigo de la rutina vivo de Moskva Esperanto-Asocio MASI: paroligaj kunvenoj, Rondoj de Legado...
Tamen, se pripensi, kredeble, ĉiujare okazas io nova. En tiu ĉi jaro, certe, novaĵoj estis...

Unue, enkadre de la vica, 12-a, APERo, februare 2018, pasis unuan fojon aktivul-maturiga trejnado de UEA “AMO-Seminario”. Estis granda defio por mi prepari kaj gvidi ĝin. Analizoj de ĝiaj sukcesoj kaj malfortaĵoj ne estas temo de tiu ĉi demando, mi nur diru, ke per si mem ĝi estis sukcesa, sed mi ne vidas fortojn en mi kaj ĉirkaŭ mi por realigi mian revon: fari ĝin regula landa aktivula trejnado “AMo.Ru”.

Due, unuan fojon en mia vivo mi multe kontribuis programon de ILEI-Kongreso, kiu pasis somere en Madrido. Mi havis du prelegojn (pri Esteranto-Poŝtkruciĝo kaj pri mia aŭtora kurso “Faru la Rondon!”), unu gravan elpaŝon enkadre de scienca simpozio (pri lingvaj festivaloj), sed plej gravas, ke mi, kune kun la patro de la lingvaj festivaloj usonano Denis Keefe, okazigis Lingvan Festivalon por ĉ. 300 partoprenintoj de la Kongreso, kun la celo komprenigi al esperantistoj ne nur teorie, sed ankaŭ praktike, kio estas klasikaj lingvaj festivaloj kaj kial ili gravas por popularigo de Esperanto.

Trie, ekde ĉi-septembro mi ĉesis instrui en ĉeestaj grupoj. Plej verŝajne, la vintra FaRo-50 estas la lasta. Mi komencis instrui per skajpo. Pesi plusojn kaj minusojn de tiuj ŝanĝoj estas aparta temo.
Kvare, mi faris novan provon ekaktivi en la urbo, kie mi loĝas. Ĉi-aŭtune mi okazigis en la urba biblioteko du ruslingvajn Rondojn de Legado, rakontante al la homoj inter cetere ankaŭ pri Esperanto, kaj unu prezentadon, la 15-an de decembro, kun la nomo: “Kio vi estas, Doktoro Esperanto? aŭ Kial lingvo de futuro bezonas literaturon”; la prezentadon antaŭis ekspozicio de Esperantaj libroj en la biblioteko.
Kvine, mia disĉiplo Aleksandr Basov en tiu ĉi jaro montris sin fervora kaj memstara esperantisto. Li ne nur — kiel ĉiam — ĉiel helpas min pri okazigo de MASI-projektoj, sed mem lanĉas siajn proprajn. Multgrade dank’al li ritme funkcias jutuba aktivado de MEA MASI “Esperanto: la unua kanalo”, kiun mi traktas la plej sukcesa kaj utila nia projekto. Indas substreki, ke ĝi rekte rilatas kaj al rekrutigado de novuloj, kaj al rivelado de ili, kaj al instruado: ĉiuj novaj esperantistoj, aperintaj antaŭ mi dum tiu ĉi jaro, asertas, ke regule spektas la kanalon, lernante kompreni Esperantan paroladon.
Mi preskaŭ forgesis... Ja en tiu ĉi jaro mi havis kroman taskon: en la REU-Estraro mi estis nomumita respondeculo pri regiona agado. Ve, ĉi-direkte estas preskaŭ nenio farita. Mi ne povas trovi en mia ritmo spacon por surporti kroman gravan taskon; por tio mi devus de io rifuzi — sed tion mi ne povas kaj ne deziaras  al mi permesi.
Kaj... Mi iĝis por tiu ĉi jaro Eminenta Esperanto-instruisto de Rusio. Kial ĝuste por tiu ĉi jaro, mi ne scias. Nenio speciala, normala labora jaro por mi.

 

2) Profesie vi estas diplomita instruisto pri la rusa lingvo kaj literaturo, sed antaŭ multaj jaroj, definitive forlogita de Esperanto, vi ekinstruis ĝin. Ĉu vi povas nun nomi tiujn gravajn kialojn, kiuj instigis vin iĝi konvinkita instruistino de Esperanto?

 

La plej grava kialo estis granda deziro feliĉigi homojn, entirinte ilin en Esperantujon. Mem ricevinte multe da vivpleniga sperto kaj grandiozan vastigon de mensa kaj scia horizontoj, mi certis, ke ĉiu homo, kiu enpaŝos nian liberigan amikan mondon, iĝos multe pli feliĉa, ol antaŭe.
Cetere, mi komencis instrui en rusiaj Esperantaj tendaroj kaj poste — koresponde. Mia unua ĉeesta kurso estis en 1979, tiam mi mem unuan fojon finstudis kun la gelernantoj la faman lernilon de Boris Kolker “Методические разработки по международному языку эсперанто”.  

3) Vi trapasis plurajn komplikajn kaj sukcesajn etapojn kaj travivis multajn neforgeseblajn eventojn en via longjara kariero de la Espranto-instruisto, kiu cetere devas ĉiam konscii mankon de ŝtata apogo kaj ĉerpi fortojn nur el la fonto de propra entuziasmo. Viaopinie kiujn defiojn devas superi, aŭ devus esti preta akcepti tiujn, instruanto de Esperanto, kiu kutime agadas sur la movada kampo, ekster komfortaj kondiĉoj de oficiala lerneja lingvoinstruado?

Nu, mi ne plendus pri manko de ŝtata apogo. En la benitaj 90-aj jaroj mi havis nekredeblan apogon, eble, ne de la ŝtato, sed de energiaj progresemaj entreprenistoj, celantaj inter cetere transformi klerig-sistemon de la ŝtato al komercaj entreprenoj. Tiam estis permesita ĉio. Tiam kelkaj moskvaj esperantistoj lanĉis la prosperegan kooperativon “KOPSO” por koresponda Esperanta instruado, ni havis 3000 gelernintojn de la tuta lando, ni ricevis salajron — kio permesis al mi adiaŭi ajnajn aliajn pormonajn laborojn kaj plene dediĉi min al Esperanto. En 1989 mi ricevis tioman honorarion pro verkita de mi kaj mia kolego Stanislav Koncebovskij “programita” lernilo, ke mi povis vojaĝi kontraŭ tiu mono al Brajtona UK-74, en Brition. Mi multe kunlaboris kun Akademio internacia de la Sciencoj San Marino, dank’al kio mi — tute por mi surprise — estis invitita instrui Esperanton etate en grandega aŭtomobilkonstrua instituto — kun 25 000 studentoj, por unu grupo de elektitoj Esperanto estis deviga studobjekto, kaj en tiu belega tempo komenciĝis EK MASI — Junulara Esperanto-Klubo de Moskva aŭtomobilkonstrua instituto, kiu nun estas konata kiel Moskva Esperanto-Asocio MASI. Ĝi kunvenadis en mia propra kabineto! En tiu tempo la ŝtata altlernejo mendis al mi lernilon de Esperanto kaj Ministerio de klerigado de Rusia Federacio atribuis al ĝi la markon “Estas rekomendata kiel instruilo por superaj klerigejoj” kaj la vicrektoro pri scienco, eksa mia lernanto de Esperanto, persvadis min doktoriĝi ĉe MASI (kion mi rifuzis), tiam mi iĝis magistro ĉe AIS kaj regule vojaĝis — sola aŭ kun miaj brilaj studentoj — al ties sidejo en San Marino por sesioj... Tiam mi laboris en ankoraŭ du grandaj moskvaj universitatoj, en naskiĝantaj komercaj fakultatoj, kie oni pagis mian laboron pli bone, ol en la ŝtata MASI... Entuziasma instruado, gejunuloj, lanĉoj de esperantaj festivaloj kaj eventoj, kunaj vojaĝoj tra Eŭropo... Benitaj naŭdekaj!!!
Do, tiam mi estis tre entuziasma, jes, kaj tio estis facila — ĉar mia entuziasmo estis subtenata ĉiel — kaj de ĉiuj universitataj rektoroj (kiuj dum mia laboro estis tri diversaj homoj!), kaj de amataj studentoj, kaj de nia bolanta Esperanta vivo, kaj de perlaborata mono... Sed la tempoj ŝanĝiĝas... Nun mi aspiras kaj atendas la samajn fontojn de entuziasmo, ĉefe — de Esperantemaj gelernantoj. Kio ankoraŭ povas inspiri tiel efike?..

Kiujn defiojn devus esti preta akcepti la nuna instruanto? Nu, prepariĝu, gekaraj, mi diros nenion inspirigan!
Nun instruanto de Esperanto devas esti preta al tio, ke liaj penoj estos absolute vanaj. Li devas esti preta, ke al lia prelego venos neniu, kaj al lia kurso, por kiu aliĝis dek homoj, venos neniu, ke veno de eĉ 10 homoj al la unua leciono ne signifas, ke al la dua venos la samaj kaj ke al la kursofino restos almenaŭ unu. La instruanto devas esti preta al tio, ke kursfinintoj, eĉ plej sukcesaj, neniam plu venos por revidi lin, des malpli — por helpi lin ion organizi, ion kunfari por Esperanto, ke ĉiuj penoj allogi iamajn lernintojn per kunvojaĝoj, plia lingvostudo, lingva beleco aŭ movadaj perspektivoj impresos neniun.

Nuna instruisto devas esti preta labori sen ricevi rezultojn, labori nur esperante je hazarda, bonŝanca miraklo. Tiu miraklo estas: ekhavi samideanon. Samkiel poeto, laŭ Majakovskij, devis prilabori milojn da tunoj de vorta erco por trovi la solan ĝustan vorton, samtiel devas labori nun instruanto de Esperanto por renkonti veran estontan esperantiston.

4) Via aŭtora kurso “Faru la rondon!” (“FaRo”) pasis vintre de 2018 la jubilean nombron 50! Centojn da kursanoj per “FaRo” vi venigis al Esperanto. Multaj el viaj kursfinintoj iĝis aktivaj esperantistoj, multaj daŭre kontaktas vin. Sed kiujn elementojn de via propra kurso vi mem ŝatas? Temas pri elementoj, metodaj aliroj, metodikaj kaj teknologiaj eroj, kiujn vi estis kolektanta dum multaj jaroj kaj el kiuj formiĝis via propra instrusistemo.

Malfacila demando... Ĝenerale, mi tre ŝatas instrui ajnmetode. Kiam mi maldungiĝis de la universitato, mi aplikis nur FaRon, ĉar mi multfoje konvinkiĝis, ke por mia celgrupo la kurso estas plej efika. Unu el celoj de la kurso estas teni homojn, ĉiam motivi ilian deziron viziti ĝin. Ĉefa motivo estas, certe, deziro de la lernantoj. Se ili ne dezirus, ili ne pagus la kurson. Pago iĝas per si mem bona motivo finstudi. Sed se ŝrumpas entuziasmo (ekzemple, pro ne sufiĉa sukceso), neniuj pagoj retenos — homo foriras. Do, ĉiu leciono per si mem devas esti allogaĵo. Tial ĉiu leciono enhavas ion freŝan, iujn surprizojn. Kaj nepre — ion stimulan por amikiĝi, helpi unu al la alia. Ja ankaŭ agrabla kolektivo estas stimulo por resti. Mi ŝatas ĉiujn elementojn, absolute ĉiujn. Se mi ne ŝatus ion, mi nepre anstataŭigus tion per aliaj elementoj, provus ion novan. En la kurso estas nur tio, kio efikas — kaj kio plaĉas al mi.

5) La praktika agado ĉiam pruvas, ke baznivela instruado de Esperanto al kursanoj estas nur unua, fojfoje tre plaĉa etapo, kiun sekvas tre komplika rekrutiga laboro, kiu eltordas nervojn, forvoras fortojn kaj tempon de grupestro kaj kiu celas fine enmovadigon de novaj esperantistoj. Ĉe ĉi tiu dua etapo plej ofte fiaskas movadaj aspiroj de eĉ tre lertaj kursgvidantoj. Kiujn spertojn vi havas por laŭeble pli-malpli reale protekti, puŝi kaj lingve progresigi, efike patroni kursfinintojn?

Mi jam menciis, ke dum la unua etapo mi penas krei kolektivon, kaj foje mi sukcesas. Pri kio mi rajtas fieri estas ke plej ofte mi tute ne perdas homojn dum la kurso — kiom da komencis, tiom da finas. La kialojn mi jam diris pli supre. Kio pli? La homoj ĉiam devas vidi perspektivon, la sekvan paŝon. En nia kazo estas: se vi finos la bazan kurson (FaRo), vi rajtos partopreni la daŭrigan, poste — KER-ekzamenon aŭ APERon (depende de la sezono), poste — vi ja eniros organizan teamon de la Lingva Festivalo? Vi ja iros kun ni al Konversacia Rondo? Al Rondo de Legado? Aliurben al lingva festivalo? Al Jekaterinburga Lingva Trejnado? Al UK? Se jes, ni kun vi devas ankoraŭ iom lerni... Kaj prepari tion kaj tion...
La plej grava tasko estas venigi homojn al la daŭriga kurso. Tion helpas iliaj sukcesoj — kaj grandaj, kaj etaj — post FaRo. Ja FaRo estas pure parola kurso. Homoj jam tre multon povas diri, tamen imagon pri la gramatiko havas svagan (ĉefe ĉar ne diligente preparas hejmajn gramatikajn taskojn), sed ili jam ekhavis pri ĝi scivolemon. Daŭriga kurso estas pure gramatika, ĝi pasas en la rusa lingvo (kio, cetere, ofte ĉagrenas homojn, sed aliel ne eblas). Dum la gramatika kurso mi havas eblojn pli detale rakonti pri sekvaj paŝoj de nia komuna (aŭ ilia aparta) Esperanta vivo.

6) Spertaj instruistoj neniam tenas fermita sian metodikan trezorujon. Vi verkis kelkajn lernolibrojn de Esperanto. Vi multe kaj sukcese laboras en la junulara medio kaj ofte komunikas al kolegoj viajn spertojn dum seminarioj, kongresoj, fakaj kunvenoj. Se malpaki vian instruistan bagaĝon, kion aparte utilan kaj interesan oni povas trovi en ĝi?

“Faru la Rondon!” Ĝi estas trezoro en mia trezorejo.

7) En Rusio multas spertaj instruantoj de Esperanto: iuj estas diplomitaj profesiaj lingvoinstruistoj, iuj peras Esperanton kiel amatoraj instruantoj. Ankaŭ novaj junaj kursgvidantoj kuraĝe alfrontas la instrukampon, dezirante fosi sian propran sulkon. Sed ankaŭ instruistoj bezonas idealon. Kiujn profesiajn ecojn devus laŭ via opinio posedi modela instruisto de Esperanto? Kion vi ŝatus sojle de la Nova jaro deziri al kolegoj-instruistoj en multaj urboj de nia vasta lando?

Verŝajne, vi atendas de mi, ke mi diros: moderna instruisto devas mem perfekte posedi la lingvon. Ne, mi tion ne diros. Perfekte posedu la lingvon la lernantoj, kiujn vi sukcesis interesigi pri la gramatiko, prononcado ktp, pri legado de libroj en Esperanto, pri komprenado kaj memfarado de prelegoj dum APERo ks. Via rolo estas inspiri ilin por la perfekta posedo.
Modela instruisto devas, laborante kun grupo, atenti kaj kompreni bezonojn de ĉiu grupano aparte. Ĉiu homo bezonas sian aliron. Ne rapidu kun verdiktoj. Foje viaj amataj “steloj” lasas vin post tri lecionoj, sed “malrapidpensantoj” restos kun vi por jaroj — kaj dum jaroj ekposedos la lingvon pli bone, ol vi povus supozi. Sciu taski homojn. Ju pli da devoj por iu komuna afero via lernanto plenumos, des pli li sentos la aferon sia, des pli longe li restos kun vi.

Sciu kaj provu multajn metodojn, sed ellaboru la vian — kaj restu fidela al ĝi. Ricevu plezuron de instuado, ĝuu sukcesojn de viaj lernantoj. Tamen... ne esperu tro.

Karaj kolegoj! Kion deziri al vi, al ni? Neniam seniluziiĝu!!! Ni semu kaj semu... Kaj aperu la verdaj ĝermoj!

Feliĉan Novan Jaron!