Добавить комментарий

Aleksandro Melnikov. Esperanto-instruistoj de Rusio

Personoj: 

Surfote: en la Tartu-a urbodomo post la enmanigo de la premio “Akad. Paul Ariste”, 2009. A.M. – la dua de maldekstre. La dua de dekstre – la eksprezidento de Estonio A. Rüütel.
Surfote: en la Tartu-a urbodomo post la enmanigo de la premio “Akad. Paul Ariste”, 2009. A.M. – la dua de maldekstre. La dua de dekstre – la eksprezidento de Estonio A. Rüütel.

Profesoro Melnikov afable respondis demandojn de Vladimir Opletajev. Liaj rememoroj pri multjaraj spertoj instrui Esperanton en – kaj eksterlande estas utila informa kaj edifa rakonto ne nur por instruantoj de Esperanto sed ankaŭ por ĉiuj scivolemaj legantoj, kiuj ŝatas legi aŭtentajn materialojn. La mallongigo“E-“ en la teksto signifas „io rilata al Esperanto: lingvo, movado, homoj, kutimoj ktp.“

Aleksandro Melnikov

Naskiĝdato: la 8a de aŭgusto 1951

Jaro de esperantistiĝo: 1965

Loĝloko: Rostov-na-Donu

Profesio: instruisto (instruis fizikon, kemion, biologion, anglan lingvon, Esperanton), sciencisto

Instruista / sciencista kvalifiko: doktoro hab. (en la rusia sistemo – doktoro) de filologiaj sciencoj, diplome docento, postene profesoro kaj katedra estro; diplomita Ĉe-instruisto

La gepatra lingvo: rusa

Studitaj fremdaj lingvoj: angla (pedagogia instituto: 2 jarojn vespere, 3 jarojn koresponde)

Preferataj aŭ plejofte aplikataj instrumetodoj en la kursoj de Esperanto: miksitaj (kun multaj elementoj de la sugestopedia / Lozanova kaj Ĉe-metodoj)

Esperantlingva kvalifiko: membro de la Akademio de Esperanto

Instruspertoj: diversnivelaj Esperanto-kursoj en pluraj urboj de USSR / Rusio kaj en deko da landoj; lekcioj kadre de la Postdiplomaj Interlingvistikaj Kursoj en la Adam Mickiewicz universitato (Poznano, Pollando)

Instruista kredo: Por bone digesti sciojn, necesas manĝi ilin kun apetito

Ŝatataj aforismoj: De omnibus dubitandum = Dubu pri ĉio; ŝatata aforismo de K. Marx; Fine de ĉiu vojo, se iri ĝin sen retrorigardado, estas sakstrato.

1)         Aleksandro, vi esperantistiĝis en la tempo de SEJM, kiun oni nun jam preskaŭ katakreze epitetas “glora”, ĉar vere ĝin karakterizas multaj glorindaj agoj de tiutempa juna generacio de esperantistoj por la disvastigo de Esperanto en nia lando.  Vi estis komitatano, vicprezidanto, prezidanto de SEJM. Ĉu estis longa via vojo de komencanta adepto de Esperanto ĝis grava movada aktivulo? En kiu momento vi eksentis vin “centprocenta” esperantisto?

Por oficialuloj mi naskiĝis en 1951. Por mi mem – en 1965. Ja ĝuste tiam mia panjo diris al mi, ke ŝi vidis afiŝon pri Esperanto-kurso.  Internacia lingvo – tio estis io stranga, sekve, esplorinda. Strangaĵoj ĉiam ekscitis min; kiel oni diras “similaĵoj allogiĝas” . El pli-malpli 100 ekintoj restis nur du. Unu baldaŭ poste pruvis la faman konkludon de R. Schwartz “edzino – fino!” Por la dua – mi mem – Esperantio fariĝis parto de … ĉio.

Tio dum ioma tempo eĉ kaŭzis bedaŭron de panjo, ke ŝi malfermis al mi tiun “skatolon de Pandora”. Ja necesis prepari la filon al studentiĝo, sed li pensas nur pri Esperanto…

Tamen finfine evidentiĝis, ke Esperanto rolis en mia vivo nur pozitive.

Se oni demandas min, kial mi ne forlasis la kurson, mi ne respondos. Mia unua instruisto – Viktor Semjonoviĉ Baranov – estis tre plaĉa persono, sed terura instruisto. Profesia librotenisto, li apenaŭ havis imagon pri instru-metodiko. Sed lia senprofita sindediĉo al Esperanto kaj pure homaj kvalitoj superis liajn kvalifikajn mankojn. Kaj mi sincere dankas lin, ĉar li malfermis al mi vere mirindan eĉ ne landon, sed tutan universon – Esperantion (ja patose, sed vere!).

Gravis, certe, ankaŭ la lingvo mem, kiu ravis min. Kaj la ideo komuniki kun la tuta mondo. Estis tempo, kiam mi korespondis kun samideanoj el duona cento da landoj kaj vizitis poŝtejon ĉiutage! Ĉiuj poŝtistoj konis min. Mi memoras, ke estis okazoj, kiam mi ricevis leterojn kun misa aŭ tute nesufiĉa adreso kaj kiam “onklino Glaŝa” (maljuna poŝtistino, kiu ne povis deĉifri alilingvajn adresojn) konservis plurajn leterojn ĝis mia veno por scii, kien poste direkti ilin.

Tamen la definitiva kapto en la E-retojn okazis dank’al SEJM. Por ĝi min varbis gastinta en Rostovo V. Sibircev. Se mi bone memoras, unuafoje mi riskis veni al SEJT en 1974. La etoso venke ŝokegis min (foresto de hipokriteco, ebleco paroli pri kio ajn, “malstelismo” de E-eminentuloj, kreemo kaj kreivo, bunteco de la programo ktp., ktp.). Kiel tio diferencis de la ordinara vivo kaj ĝiaj amasaj aranĝoj!

Do, en 1975 mi jam estis vicprezidanto de SEJM pri financoj (ŝajne, tion proponis V. Aroloviĉ, al kiu – dankon) poste – la unua vicprezidanto kaj apoteoze – la lasta prezidanto de SEJM, kiu, cetere, aktive partoprenis preparlaborojn por oficialigo de la movado en USSR. Raportoj-informoj (“справки“), ellaborado de la onta statuto kaj alia burokrata laboro abundis. Foje pro ĝi mi renkontiĝis eĉ kun instruktoro de la CK KPSU, kio en tiu epoko estis preskaŭ neimagebla honoro.

En 1978, post jaregoj da klopodoj, la sovetia movado iĝis finfine (lasta en la socialisma landaro) oficiale strukturita kaj rekonita: fondiĝis Asocio de Sovetiaj Esperantistoj / ASE. Malgraŭ ĉiuj siaj mankoj, ĉar ĝia kaŝa celo estis ne disvastigi Esperanton, sed bridi kaj “eduki” esperantistojn, ASE pozitive kontribuis al la landa movado. Ne gravas, ke post la fonda konferenco al la partiaj instancoj de la lokoj, el kiuj venis la delegitoj, estis sendita sekreta cirkulero, en kiu estis klare dirite, ke la CK KPSU NE estas interesita je kresk(ig)o de la movado.

Ĉi-rilate mi memoras, kiel post la konferenco mi estis vokita al la regiona komsomola komitato, kie instruktoro ŝtelvoĉe demandis min pri pluaj planoj. Sciante de ASE-vicprezidanto pri la cirkulero, mi rapidis trankviligi la burokraton, ŝajnige asertante, ke la celo de la kluba laboro estos ne plimultigo de ties membroj, sed ilia eduko. Kiel sereniĝis lia mieno!

Komsomolaj instruktoroj tiel rapide ŝanĝiĝis, cirkuleroj estis tiom multaj, ke baldaŭ tiu direktivo de la CK pasis en Leteon. Sed restis la oficialeco de ASE, kio en tiu epoko estis grava por diversnivelaj oficistoj. Kaj malgraŭ la volo de la CK la movado post 1978 kreskis!

Kaj kio pri la neoficiala SEJM? Ĝi estis likvidita pro la du faktoroj: 1) ĉar ni esperis, ke kun ASE la Esperanto-agado en nia lando plivigliĝos; 2) ĉar daŭra ekzisto de SEJM povus esti traktata kiel ia paralela “kontraŭsovetia” agado. Postfakte la malaperigon de SEJM kritikis pluraj E-aktivuloj, sed mi restas kun la neŝanĝita opinio, ke konfrontado ASE-SEJM apenaŭ donus deziratajn fruktojn.

En la gvidorganojn de ASE trafis pluraj veraj esperantistoj. Mi mem, kiel la iama gvidanto de SEJM, estis malfavorata ĉe la ASE-rilataj oficialuloj, kiuj absolute malaprobis mian prezidianecon (almenaŭ tion diris al mi informita kaj fidinda persono), “grince” konsentinte je la estraraneco.

Baldaŭ komenciĝis perestrojko. La jaroj 1986-1991 estis la plej fruktodonaj por la Rostova movado. Ni fariĝis jura persono, kaj en mia laborlibreto aperis enskribaĵo “la prezidanto de la urba E-klubo”. Jes, mi fariĝis oficiala salajrata klubgvidanto. Tio ebligis al ni havi rondan sigelon kaj konton en banko (gravegaj tiutempe atributoj). Rezulte ni okazigis du festivalojn de la Esperanto-kulturo kun vendo de niaj koncertoj al la urba parko, kinejo kaj ordinara publiko (en kunlaboro kun la loka filharmonio). Mi aperigis unuajn broŝurojn kaj librojn en aŭ pri Esperanto. Kaj okazis multaj aliaj aferoj, kiuj ne eblus sen nia oficiala statuso.

Poste leviĝis la fera kurteno – kaj mi ekvojaĝis tra la mondo kun diversaj prelegoj kaj Esperanto-kursoj. Hodiaŭ en mia persona mondatlaso estas jam pli ol 50 landoj de ĉiuj kontinentoj. Cetere, prelegado kaj Esperanto-instruado eksterlande finance savis min en la frenezaj 1990-aj.

Kaj kiam mi devis trovi alian laboron, denove helpis Esperanto. E-aranĝon partoprenis profesoro de akademio, kiu serĉis Esperante parolantan kandidaton de sciencoj, ĉar la akademio volis kunlabori kun AIS kaj bezonis Esperanto-instruiston. Mi diris al li, ke mi pretas gvidi Edperanto-kurson senpage, kondiĉe, ke la akademio dungos min kiel instruiston de la angla lingvo. Kaj ĝis la fino de mia kariero mi laboris tie kiel docento, poste profesoro kaj fine katedra estro.

Do, mia vivo kaj Esperanto nedisigeble interplektiĝis. Ekde kiu momento? Malfacilas diri. Sed ĉu tio gravas nun?

 

2)         Ĉu vi memoras vian unuan kurson de Esperanto? Kaj entute kiom da kursogrupoj vi gvidis dum via vivo, se vi povas ilin kalkuli? Eĉ, sen kalkuli viajn sennombrajn prelegvojaĝojn, dumaranĝajn kaj  tendarajn kursojn kaj publikajn provlecionojn, gazetajn kaj televidajn intervjuojn,  ĉi tiu nombro devas tut-evidente atesti vian kelkjardekan senlace abnegacian kaj sukcesan instruistan aktivadon.

Mi bonege memoras la unuan Esperanto-kurson pro kelkaj kialoj.

Unue, tiam mi mem ankoraŭ frekventis mezlernejon, kaj ke mi gvidas rondeton por aliaj lernejanoj pufigis mian egoon.

Due, estas konate, ke oni plej bone lernas ... ĝuste instruante. Dank’ al tiu kurso mia lingvonivelo efektive signife kreskis.

Trie, la kvalito de la kurso estis katastrofa, ĉar mi havis nek teoriajn, nek praktikajn spertojn.

Sed mi denove dankas mian unuan instruiston, ke li riskis komisii al mi tion, por kio mi fakte ne havis rajton, sed kio plifirmigis mian esperantistecon. La instruado mem plaĉis al mi kaj helpis trovi mian postan profesian karieron.

Mi finis mezlernejon kun ora medalo. Inter la favorataj studobjektoj estis la angla. Kaj mi havis strangan penson studi universitate la anglan kaj... hungaran. Kial la hungaran? Mi mem ne scias, eble ĉar Hungario estis bone prezentita en Esperanto.

Sed gravas, ke en Rostovo la sola ebleco studi fremdan lingvon estis ĉe la pedagogia instituto. La ekzemplo de miaj gepatroj, kiuj, laŭ mia ĝisnuna opinio, ja estis bonaj instruistoj, sed ĉiam havis tre modestajn materialajn vivkondiĉojn kaj kies sindikatoj ĉiam estis malpli riĉaj ol tiuj de laboristoj, sciencistoj k.a., inklinigis min ne sekvi ilian vojon.

Do, por la preferata lingvo-kombino sen posta nepra instruisteco restis nur supera lernejo ekster Rostovo. Estante “hejma knabo”, mi ne riskis forlasi la gepatran neston por komenci memstaran vivon, kaj elektis lokan universitaton, kemian fakultaton.

Fininte du jarojn da studado mi komprenis, ke mi nepre devas verki doktoran (niasisteme – kandidatan) disertacion... pri Esperanto. Sed tio ne eblas sen filologia diplomo. Kion fari? Forlasi la universitaton kaj esti tuj enarmeanigita por 2 jaroj aŭ plu studi por ricevi diplomon kaj nur tiam denove ekstudi. Mi elektis la duan varianton kaj ne bedaŭras pri tio.

Unue, al lingvistoj kaj filologoj tre ofte mankas metodoj, logiko ktp. de ekzakt- kaj natur-sciencistoj. Persone al mi la ricevitaj dum la studado “tute flankaj” spertoj helpis ĝuste en lingvistiko.

Due, dank’ al la diplomo mi eklaboris sur posteno, kiu ebligis ĝis certa grado disponi pri la propra tempo, kreumado kaj la dua studado (komence vespere, poste koresponde). La posteno estis en arta fak-lernejo (en la rusa sistemo училище искусств, laŭ la rango egala al t.n. teknikumoj).

Kion faris kemio en la templo de la artoj (konkrete – muziko kaj teatro)? Miaj samaĝuloj, eble, memoras, ke dum certa periodo en Sovetunio estis deviga meza klero. En la fak-lernejo oni rajtis studentiĝi post la 10a klaso (do, kun jama mezlerneja klero) kaj post la 8a. Ĝuste tiuj lastaj fariĝis miaj viktimoj.

Mi bonege komprenis, ke miaj instruoj diferencu de tio, kion mi farus en ĝenerala mezlernejo. Unuavice ili helpu la homojn pensi logike, kapabli ligi premisojn kaj rezultojn, kaŭzojn kaj sekvojn. Gravaj por kemiisto detaloj estis for.

Ĉiam estas homoj, kies cerbo simple ne estas destinita por certaj sciencoj. Por ili mi aplikis jenan principon: se vi ne havas sufiĉajn kapablojn, vi devas iom pli multe labori (konkrete en mia kazo, reaŭskulti miajn klarigojn kaj reskribi kontrolajn laborojn). Finfine mi ĉiam poentumis ĉiujn pozitive, ĉar muzikisto / aktoro aŭ teatrologo ne nepre devas bone kompetenti pri kemio. Gravas, ke ŝli klopodu.

Kio do estis mia granda miro, kiam multajn jarojn poste mi renkontis en parko junulinon kun infano, kiu ridetis al mi kaj diris, ke ŝi memoras miajn lecionojn pri kemio, kaj ke antaŭ ili ŝi havis tre nebulan imagon pri tiu scienco, sed mi forigis tiun nebulon.

Kaj poste alia eksa studento, tiumomente entreprenisto, invitis min al sia kafejo kaj rakontis proksimume la samon, sed kun jena tikla detalo. Foje li fripone iris ekzameniĝi anstataŭ sia amiko. La ekzamenanto rigardis registran kajeron kun notoj pri la frekventado (kaze de la studenta amiko preskaŭ nula, pro kio la instruisto ne memoris, kiel aspektas la vera ekzamenoto) kaj konkludis: pardonu, sed vi tro malofte ĉeestis la lecionojn, tial mi povas poentumi vin nur per 4 (el 5 eblaj).

Mi rimarkis, ke muzikistoj kutime havas pli altajn kapablojn pri lingvoj. Mi aranĝis kurseton, kiun partoprenis deko da personoj. Almenaŭ tri el ili aliĝis al la klubo. Unu (butonakordionisto, kiu loĝas nun en Berlino) restas Esperantisto kaj partoprenas E-aranĝojn ankaŭ hodiaŭ.

Kiam mi estis tentita transoficiĝi al pedagogia instituto kiel t.n. dekano de la fakultato de sociaj profesioj (fakte, evidentiĝis, ke tiu laboro estas socia / senpaga, la vera posteno estis nur “supera laboranto”), kun peno, sed mi sukcesis “trabati” Esperanto-fakon.

Por tiuj, kiuj ne komprenas, pri kio temas. Siatempe estis ideo, ke ĉiu instruisto kapablu gvidi ion eksterklase: lernejan teatron, koruson, sportan sekcion ktp. Moskve surbaze de la profesiaj establoj estis ellaboritaj seriozaj programoj, apenaŭ realigeblaj en ordinaraj pedagogiaj institutoj. Oni postulis, ke ĉiuj studentoj ricevu ian kvalifikon kiel “gvidanto de...”, sed samtempe ne ekzistis devigaj por ili ekzamenoj / studkontroloj, ne ekzistis etataj instruistoj, nek salajrata posteno de dekano... Estis vere stranga situacio. Mi subskribis oficialan diplomon, kiu rajtigis al homo gvidi ion, ekz., ĉe kulturdomo, sed samtempe... nu, vi legis ĉi-supre.

Se mi bone memoras, en 1974 mi vizitis urban komsomolan komitaton kaj petis ejon por E-klubo (tiutempe la iama klubo ne plu havis kunvenejon kaj fakte ne funkciis). En mia ĉeesto la alparolita funkciulo telefonis al la kulturpalaco “Energetik” (en la centro de la urbo) kaj ili konsentis akcepti nin kondiĉe, ke oficiale ni estos E-klubo de la kulturpalaco. Kompreneble, mi tuj lanĉis Esperanto-kursojn tie.

En 1986 mi maturiĝis efektivigi la proprametodan dusemajnan ekspresaĵon “Instruado – sen turmentado”, post kiu homoj tuj veturis al E-renkontiĝo. Tio estis brilega sperto, ĉar post SEJT ĉiuj brulis je entuziasmo.

Krome, aperis nova leĝo, kiu ebligis fari nian klubon jura persono. Aperis do novaj, neimageblaj antaŭe, eblecoj.

Ĉio estis detruita en 1991. Disfalo de USSR, ekflugo de la prezoj, totala deprimiĝo.

Mi memoras, kiel mi, tiam doktoro de filologiaj sciencoj (niasisteme – kandidato), por gajni iom da mono devis disporti senpagajn katalogojn por kulturaj kaj amasnutraj entreprenoj ŝanĝe je respondoj al merkata demandaro. Pluraj dubis, ke tio estas nur merkatologia afero, suspektante min je spionado por konkurenculoj aŭ impostistoj. Kaj foje mi estis surprizita, kiam homo diris: “Vi ne konas min, sed mi scias, ke vi gvidas E-klubon. Tial mi fidas al vi kaj respondos la demandojn”.

Vi parolas pri “kelkjardeka senlace abnegacia kaj sukcesa instruista aktivado”. Efektive duonjarcenta. Ne ĉiam sukcesa. Kaj ĉiam miksa laciga / refreŝiga, ĉar kvankam dum lecionoj / prelegoj mi sentas min enirinta kaĝon kun rabobestoj, de kiuj eblas atendi kian ajn malicaĵon, instruado kaj prelegado  estas por mi la plej komfortaj kaj plezurdonaj viveroj.

 

3)         Vi estas doktoro de filologiaj sciencoj, profesoro, membro de internaciaj sciencaj akademioj, aŭtoro de la eminenta monografio pri kulturologiaj aspektoj de planlingvoj, de multaj sciencaj artikolojlernolibroj kaj  originalaj popularaj komentariaj verkoj pri Esperanto. Ĉu la akumulita scienca sperto estas nun bazo por viaj superaj kursoj de Esperanto, kiujn vi gvidas en eksterlando?

Ĉiuj sciencistoj apartenas al la du malsamaj klasoj. Iuj havas teorion antaŭ esploro, ili do serĉas pruvojn, ne malofte neglektante “malhelpajn” por la teorio faktojn. La aliaj analizas abundan faktan materialon kaj nur poste, bazante sin sur la esplorita lingvaĵaro, hipotezas. Mi apartenas al la duaj. Mi komencis kolekti citaĵojn kun specifaj gramatikaĵoj aŭ leksikaĵoj ankoraŭ en la 1970-aj. Tiutempe mi eĉ imagi ne povis, pri kio mi verkos mian habilitacian disertaĵon. Mi multe legis (entute pli ol 10 mil paĝojn en Esperanto), regule korespondis, instruis, aktive movadumis, ekde 1981 parolis nur Esperante kun mia filino-denaskulino. Unuvorte, mi havis klaran imagon pri tio, kiel oni fakte parolas Esperante, kiujn malfacilaĵojn necesas alfronti kaj kiel “elturniĝi”.

Do, kiel mi jam diris, mi posedis abundan faktan materialon. Sed inter scio de faktoj kaj ilia klarigo kuŝas marĉo, kiu facile povas mortensuĉi vin. Por preventi tion utilas apliki sciencajn principojn kaj metodojn. Ĉi-rilate helpis al mi ne nur lingvistikaj bazoj, sed ankaŭ tiuj, kiujn mi ricevis studante en la kemia fakultato. Kaj mi ĉiam memoras la tri leĝojn de dialektiko, kiujn, ŝajne, oni ne plu nomas leĝoj, sed kies laŭverecon mi multfoje spertis. Cetere, miaj multnombraj kaj diversnaciaj eksterlandaj aŭskultantoj havis apenaŭan imagon pri tiuj leĝoj. Nome, pri unueco kaj ĉiama lukto de maloj, transiro de kvanto al kvalito, pri negado de negado. Kompreneble, ili validas ankaŭ por lingvo.

Resume, kombino de ĝeneralaj scioj, sciencaj bazoj kaj propraj spertoj estas la optimumo por instrui.

 

4)         Vi regule kunlaboras kun IS (Postdiplomaj Interlingvistikaj Studoj) de UAM (Universitato “Adam Mickiewicz” en la urbo Poznano, Pollando) kaj apartenas al la internacia instruistaro de la Studoj. Bonvolu rakonti pri viaj sciencaj temoj, kiujn vi kiel lektoro de la Interlingvistikaj Studoj traktas kun diverslandaj studentoj-filologoj kaj lingvistoj.

Mia ĉeftemo por la kursoj estis ligoj inter la Esperantaj lingvo kaj kulturo, ĉar ĝuste pri tio temis mia pli ol 600-paĝa ruslingva monografio, en kiu, cetere, mi donis plurajn gravajn difinojn: ekz., tipa esperantisto, kiun poste mi ŝanĝis je pli taŭga tipa Esperanto-kulturano (la difino gravas, ĉar ĝuste tiu tipo estas la ĉefa produktanto / konsumanto de la E-kulturo) kaj interferolekto (varianto de Esperanto, kondiĉita de la domina lingvo, kutime denaska, de Esperantisto).

Ĉiu homo havas plurajn personecojn: psikologian, ideologian ktp. Mi estis la unua kaj, eble, sola, kiu analizis lingvan personecon de tipa Esperanto-kulturano, trovinte komunaĵojn sendepende de ĉefkultura /-lingva aparteno de Esperantistoj.

Kulturaj scioj estas la negenetika memoro de la movad(an)o(j), kiun konservas la lingvo, unuavice per kreo de esperantonimoj (vortoj, kiuj etikedas nure E-kulturaĵojn: ekz., kabei, krokodili, hamburga putĉo, UEA ktp.). Tial mi dediĉis multe da tempo al ili.

Kiel formiĝas esperantonimoj, kial, ekz., samideano estas por t.n. tipa Esperanto-kulturano esperantisto kaj nur poste adepto de sama ideo, al kiuj temoj apartenas esperantonimoj, kiel oni uzas ilin en Esperantaj tekstoj ktp.

Surbaze de miaj esploroj mi eldonis “landografian vortaron de Esperantio”:

Gvidlibro tra Esperantio (konciza leksikono de la Esperanto-kulturo: esperantonimoj, realioj kaj flugilhavaj vortoj). – Rostov-na-Donu / Ростов-на-Дону: Изд-во Мини-Тайп, 2105, 527 с. 

Alia temo, pri kiu mi lekciis, estis pragmatiko.  Se esti tre konciza: kion homo celas kaj kiel komprenas certajn lingvaĵojn. Ekz., se mi demandas Ĉu vi povas malfermi la fenestron?, ĉu mi efektive dubas pri la ebleco aŭ mi ĝentile petas malfermi?

 

5)         Via vojaĝemo venigis vin iam en Usonon, kaj vi iĝis konstanta kursgvidanto de NASK - Nordamerika Somera Kursaro, kiu havas nun internacian renomon. Kiujn spertojn  de la Esperanto-instruado en  NASK vi povus reliefigi?  Ĝia kursanaro havas ja ankaŭ nemalmultan internacian konsiston, kaj tio postulas de kursestro specifajn alirojn por la efektivigo de la interaga parola komunikado.

Tiu historio estis sufiĉe interesa. Ne pli malfrue ol en 1991 mi proponis min kiel instruiston por NASK. Dum la UK en Bergeno mi gvidis konversacian kurson, kiun vizitis unu el la ŝlosilaj personoj (cetere, postmorte ŝi lasis grandegan kapitalon por ESF kaj la kursaro) C. Schulze. Ŝi vidis min “en la afero” kaj diris, ke persone ŝi inviti ne rajtas, sed ŝi rekomendos min al respondeculoj, ĉar oficialaĵojn faras universitato. Sed, ŝi avertis, ĝi havas siajn kriteriojn, kiuj povas prokrastigi aŭ tute malebligi mian venon. Nu, mi povis nur atendi. Post ioma tempo mi kun bedaŭro eksciis, ke C. Schulze mortis. Samtempe mortis ankaŭ mia espero veturi al NASK.

10 jarojn poste mi ricevis surprizan demandon el Usono: ĉu vi volas instrui? Nu, klare, ke jes. Sed ĉu oni emas min inviti? Ja dum deko da jaroj mia kandidateco estis neglektata. Eble, io en mia biografio, ekz., ke mi estas ruso, ne plaĉas al la universitatanoj (interalie, unu el iliaj kriterioj estis variigo de la nacia konsisto de la instruistaro).

Rezulte, baldaŭ post tio mi estis intervjuata en la Usona ambasado. Juna knabo rigardis la invitilon kaj faris la plej stultan en ĉi-situacio demandon: Ĉu vi posedas Esperanton? (Mi rememorigu, ke en la dokumento, sendita de kolegio, kiu okupiĝas pri interkultura komunikado, estis invito instrui Esperanton!). La knabo esprimis grandan miron, ke Esperanto ankoraŭ vivas kaj ke ekzistas homoj, kiel mi, tamen la vizon donis.

La unua renkontiĝo kun la konstantaj prizorgantoj de la kursoj estis granda ŝoko por mi kaj brazila samideano (Roberto), invitita por la grupo de komencantoj. La instru-postuloj estis tiom altnivelaj kaj diversflankaj, ke la brazilano esprimis sian dubon, ĉu entute necesis veni. Ankaŭ mi interne ektremetis.

Por helpi al la kursanoj trovi la plej taŭgan grupon (depende de sia jama nivelo) al la tria eksterlanda instruisto – hungarino – oni komisiis fari teston. Kiam ŝi publike anoncis la rezultojn, sekvis... riproĉo de la organizantoj. Oni ne rajtas scii, kiun nivelon havas la aliaj (eble, ili hontus, eble ili opinius sian nivelon pli alta). Por mi, hardita en la sovetia etoso, tiaj delikataĵoj estis neglekteblaj, kvankam ili ja ne estas bagatelaj.

La internacieco de la kursoj estas grava trajto. “Subakvaj ŝtonoj” embuskas kaj povas kaŭzi fiefektojn. Ekz., dum la kursaro estis eldonataj informfolioj. En unu el ili estis decidite klarigi kelkajn gestojn. Rimarkinte en la malnetaĵo bildon, kiu montris la eŭropan OK, japano kun terurita mieno petegis ne publikigi ĝin, ĉar en lia kulturo tiu gesto simbolas la virinan organon kaj estas konsiderata maldeca / obscena.

Pli grava surprizo atendis mian brazilan kolegon, kiam li, vidante ĉagrenitan lokan junulinon, volis kuraĝigi ŝin per konsol-frapetoj vange (laŭ mia kompreno, amika gesto en Brazilo, sed ne en Usono kaj, ŝajne, eĉ ne en Rusio). Ŝi eksplodis kaj... la brazilano estis vokita al la estraro de la kolegio. Ĉar la kolegio specialiĝas pri interkultura komunikado kaj diversaj incidentetoj tie okazas relative ofte, ili reagis adekvate. La brazilano ricevis sian porcion da “piloloj” kaj esprimis sian miron. – Por kio ŝi denuncis min al la estroj, ja sufiĉus simpla diro al la kulpinto? – Nu, ankaŭ ni miras. Ke ŝi turnis sin al ni. Kutime oni plendas al polico...

Kiam mi partoprenis la projekton “Indiĝenaj dialogoj”, la organizantoj volis ricevi pritaksojn por eventualaj plibonigoj. Sed en pluraj kulturoj oni neniam konfesus, ke io malplaĉis. Tio, laŭ ili, ofendus la gastigantojn. Kaj kelkaj partoprenintoj el Rusio timis esti sinceraj por ne diri ion, kio povus malutili al ili (rusiana mentaleco). Estis tre malfacile eltrovi la veran opinion.

Dum la sama projekto okazis miskompreno inter latinamerikanoj kaj komi-rusianoj. Tiuj lastaj perceptis troan viglecon, bruon, interrompemon de la temperamentaj sudanoj kiel malestimon kaj rezignis de la diskuto. Eksciinte la kialon, la “kulpintoj” petis pardonon kaj klarigis, ke tio estas kutima maniero diskuti en iliaj landoj. Do, ili ne povis imagi, ke tio ofendus iun. La paco estis reakirita.

Bedaŭrinde, kulturaj diferencoj estas eĉ pli malicaj ol la lingvaj. Parolante fremdan lingvon, oni bone konscias, ke la idiomo estas alia. Sed kulturaĵoj estas imagataj kiel universalaj. Kaj oni devas esti tre singardaj por ne ofendi kunparolanton. Precipe se temas pri ŝercoj. Eĉ samkulturanoj ne ĉiam disigas laŭvortecon de ŝerco.

Sed ni revenu al NASK. Pasis la unuaj kvin tagoj. Kaj laŭ tradicio, la konstantaj organizantoj de la kursoj invitis nin al ĉiusemajna diskuto pri tio, kion pensas pri ni la instruatoj. Ĉiu rajtis skribi anonime kion ajn. Kaj la organizantoj diris, ke ni ne esperu ne ricevi sian porcion de kritiko. Oni povas malkontenti pri kio ajn: mispronocita R, malbona skribmaniero, aĉa parfumo aŭ malnovmoda pantalono...

La plej granda viktimo de la kritikantoj iĝis Roberto. Bonega Ĉe-metoda instruisto kaj tre plaĉa homo, li havis nigran strion en NASK. La metodo bezonas minimume 8-personan grupon, ĉar ekde tiom komenciĝas “efekto de amaso”, kiu helpas en lingvolernado. En lia grupo estis nur 4. Dezirinde, ke la grupanoj estu diversaĝaj, -temperamentaj, -kleraj. Liaj instruatoj estis pli malpli samaj. En la metodo tre grava faktoro estas humuro. La grupanoj ne kaptis liajn ŝercojn kaj taksis ilin kiel ofendon.

Ankaŭ mi, kontraŭvole, kontribuis al la kritikoj. Ĉiu el la instruistoj havis propran grupon, sed aldone ni devis fari lecionon aŭ paron da lecionoj en aliaj grupoj. Estante en la grupo de la brazilano, mi instruis la akuzativon uzante la modelon mi ŝatas...-n. Mi montris al ĉiu unuopa homo ĉokoladon kaj demandis: Ĉu vi ŝatas ĉokoladon? Ŝli respondis jes aŭ ne – kaj la tuta grupo komente kantis (melodie de ну почему, почему, почему тот светофор зеленый) jes ŝatas ŝi / li, ŝatas ŝi / li, ŝatas ŝi / li, ŝi / li ŝatas ĉokoladoN (aŭ la samon en la nega formo). Se oni respondis jes, mi regalis per peco de ĉokolado. Post la leciono ili venis al mi kaj diris: Vi estas bona instruisto, vi regalis nin per ĉokolado, sed Roberto mem manĝis ĉokoladon, klarigante la verbon manĝi. Se mi scius pli frue...

Kaj ĉu mi tamen malkaŝu, kion riproĉis la kursanoj al mi mem? Kompreneble, estis detaletoj, pri kiuj mi ja konscias: jen mi forgesis skribi la hejman taskon surtabule, jen mi disdonis nekunfiksitajn foliojn (mi dubas, ke iu rusa studento rimarkus tion; cetere, la niaj kutime mem multobligas bezonatajn materialojn proprakoste) k.s. Sed la plej esenca kritiko ŝokis min: Li donas malmulte da hejmaj taskoj. Ĉu vi povas imagi tion buŝe de rusiaj studentoj? Kaj konsideru, ke jam antaŭe mi konvinkiĝis, ke okcidente la homoj venas por lerni (en Rusio – ofte nur por ricevi diplomon). Do, mi havis sufiĉe da hejmtaskoj. Kaj tamen al ili ne sufiĉis!

Fine de la kurso venis la tiama ĉefrespondeculo de ESF pri NASK. Li arigis ĉiujn kursanojn en salono, forpelis la instruistojn kaj aŭskultis opiniojn pri ĉiu el ni. Poste li aliris min kaj diris, ke la homoj bone taksis mian instruadon. Ĉu mi konsentus veni al iu alia NASK? Bonega propono, sed tiutempe mi okupiĝis pri finverkado kaj organizaj aferoj por defendi mian habilitacian disertaĵon. Do, mi akceptis la proponon, sed nur por iu postdefenda periodo (do, post 2004). Intertempe ŝanĝiĝis la ĉefrespondeculo – kaj la propono estis forgesita. Domaĝe.

 

6)         Se oni povus viziti vian instruistan metiejon, kiujn metodojn de la Esperanto-instruado, preferatajn de vi,  povus sperti viaj kursanoj aŭ viaj kolegoj-instruistoj?

Unue, necesas konscii, ke neniu metodo taŭgas por ĉiu (kaj – tio gravas! – nek por ĉiu instruisto, nek por ĉiu kursano)!

Due, laŭ mi, instruisto rajtas uzi erojn de diversaj metodoj. Mi multe aplikas Ĉe- kaj Lozanov-trovaĵojn. Oftaj ĥor-respondoj, trompo de kursanoj pri la celoj de diversaj agoj (ili neniam konsciu la veran celon, sed perceptu la ekzercojn kiel ludojn, konkursojn k.s.), multe da gestoj, pantomimaĵoj (kaj de mi kaj de kursanoj), uzo de bildaj serioj (siaspeca teatro en bildoj kun neatendita fino), apliko de “idiotaj” kantetoj (melodie de konataj mulzikaĵoj), ofta ridigo... Gravas, ke homoj aktive partoprenu, ne timu erari, havu eblecon kreumi kaj volu re- kaj reveni.

Lecionoj ĉefe pasas parole, tial mi ĉiam disponigas fine de la lecionoj skribajn materialojn, ĉar ekzistas orel-/okul-homoj, kaj dezirinde, ke ambaŭ havu nutraĵon por lerni.

Trie, ege gravas la etoso. Tial dezirindas, ke la kurso havu iajn ritojn. Ekz., mi komencas lecionojn per diversmaniera ripetado de la slogano Obstine antaŭen, la nepoj nin benos, se ni pacience eltenos. Oni povas fari tion flustre, krie, kante, saltante, kiel roboto, kiel knabino, kiel monstro ktp. Komence mi eĉ ne klarigas, kion signifas tiuj vortoj. La homoj simple papagumas. Fine de la kurso ĉiuj scias ĉi-vortojn parkere. Kaj mi spertis, ekz., en NASK, ke miaj grupanoj ekvidinte min, tuj komencis skandi la sloganon. Same okazis en Francio, kiam mi venis al Grezijono post kurseto en alia loko kaj estis renkontita de ridetantaj eks-kursanoj, kiuj salutis min ĥore per kriado de nia slogano.

Grava obstaklo por lingvolernantoj estas erarofobio. Tial mi komence de la kurso avertas, ke mi punos tiujn, kiuj ne eraras, ĉar ili superus min, kiu multe eraris kaj –as. 

Kvare, la vivo ofte estas malfacila kaj enua, Esperanto kutime ne donas neprajn avantaĝojn en la kariero. Tial do, la lecionoj devas esti iaspeca karnavalo, dum kiu homoj malstreĉiĝu, ne timu montri sin amuzaj, kreumu ktp. Apliku multajn ludojn, ŝercojn, aktoradojn. Primoketu vin mem, ne timu aspekti ridinda! Tio vere interproksimigas la kursanojn kaj instruiston.

7)         La lingvoinstruado de la 21a jarcento draste diferencas de la instrua praktiko de antaŭkvindekjara pasinteco, ĉefe pro la aplikado de modernaj kaj absolute novaj teknikaj instruiloj. Sed kiujn profesiajn ecojn vi dezirus vidi ĉe nunaj junaj kaj novaj instruantoj de Esperanto, tiujn ecojn, kiuj estas apenaŭ anstataŭigeblaj per plej artifikaj instruhelpiloj?

Se kurso plaĉis al lernantoj, ili rememoros ne teknikaĵojn, sed la instruiston.

La plej gravaj ecoj de ĉiu instruisto estas:

•          Amo al la instruata studobjekto kaj al sia laboro; estimo, pacienco kaj toleremo rilate al la lernantoj;

•          Profunda sciado (= konstanta lernado) de la instruata objekto;

•          Amikemo, helpemo kaj pardonemo rilate al siaj instruatoj, ne postulu de ili tro, neniam ofendu, ĉiam kuraĝigu; laŭdu ofte (de tempo al tempo mi regalas kursanojn per bombonoj aŭ ĉokolado, iu bagatela Esperanta suvenireto k.s.), mallaŭdu neniam;

•          Kreu kondiĉojn, por ke viaj kursanoj povu montri siajn kapablojn ne nur en la lingvo, sed ankaŭ aktore, verkiste, kantiste ktp., eĉ instruiste dum laboro en paroj aŭ grupoj; aliflanke ne timu primoketi vin mem;

•          Uzu en viaj lecionoj ambaŭ tipojn de ludoj: kun rivaleco kaj venkintoj aŭ kun stimulo al komuna laboro, kie ne estas (mal)venkintoj;

•          Provu fari el viaj kursanoj ne aron da unuopaj homoj, sed kolektivon (iusence nukleon de nova E-klubo);

•          Instruante la lingvon, nepre konatigu la homojn kun la Esperanto-kulturo (kaj uzante lingvajn ekzemplojn kun Esperanta kultura fono kaj rakontante pri diversaj facetoj).

Somero 2018

Aleksandro Melnikov