Добавить комментарий

EsPrimo – 11 el la vidpunkto de la organizanto

Urboj: 

EsPrimo: 

EsPrimo (Esperantista Primavero) estas ĉefa Esperanto-evento de la jaro en la Ural – Siberia esperantista movado. Ĉi-jare la unuan fojon ĝi okazis la 1-an - 4-an de majo en la urala urbo Ĉeljabinsk kaj kunvenigis tie 58 esperantistojn el 13 urboj de Rusio. Nun, rememorante, analizante, komparante ĝin kun antaŭaj niaj EsPrimoj, mi povas konstati, ke nia tradicia regiona renkontiĝo sukcesis.

Verdire, kiel unu el la organizantoj de EsPrimo – 11, mi ne atendis tiun sukceson. Kial? Eble tial, ke dum pluraj jaroj ĉeljabinskaj aktivuloj malkuraĝis akcepti la defion organizi EsPrimon en ilia urbo. Sed delonge kaj arde deziris, ke tio okazu, novosibirska esperantistino Katerina Arbekova. Ĉeljabinsk estas la naskiĝurbo de Katja, sed ŝi forlasis ĝin en dumonata aĝo kaj neniam de tiu tempo vizitis la urbon. Ŝi nur revis organizi tie EsPrimon. Komence de tiu ĉi jaro, tuj post la jarŝanĝaj festoj, Katerina telefonis al mi kun la iniciato fari EsPrimon -11 en Ĉelabinsk kaj montris sian pretecon komenci la preparadon. Granda ŝia entuziasmo ekflamigis ankaŭ min, kiu komencis krei organizan teamon de la renkontiĝo. Ja mi scias, ke bona teamo estas jam duono de sukceso. En la organizan teamon eniris la plej agemaj aktivuloj el diversaj ural–siberiaj urboj, eblas diri “fermentilo” de la regiona Esperanto – movado: Katerina mem el Novosibirsk, Darja Zelenina el Ĉejabinsk, Aleksandr Osincev el Jekaterinburg, Pavel Veselov kaj Marina Stepaĉova el Tjumenj, Roman Jefremov el Glazov. Estis vere agrable kunlabori en tiu “brila stelaro de rava junularo”, ĉar ĉiu el ili aliris al sia tasko tre respondece kaj samtempe tre kreeme. Multe helpis al ni, per interesaj ideoj kaj proponoj kaj ankaŭ per realaj aktivaĵoj dum la aranĝo, nia sperta amiko Vladimir Opletajev, kun kiu mi persone ŝategas kunlabori.

 Ĉiuj niaj EsPrimoj – diversaj, malsimilaj - , estas ne monokromataj, sed tre kolorriĉaj, buntaj. Kaj certe ili evoluas enhave. Mi memoras, ke la unuaj renkontiĝoj havis pli simplan programon, kiun partoprenis plejparte plej kuraĝaj aktivuloj (tiaj estis EsPrimo-1 kaj EsPrimo – 3, ambaŭ okazintaj en Tobolsk). Foje renkontiĝoj havis gaste tiujn brilajn personojn, kiuj per sia veno kaj partopreno pliriĉigis la programon (tiel okazis dum EsPrimo-2 kaj EsPrimo -10 en Jekaterinburg, kiam partoprenis Mikaelo Bronŝtejn; dum EsPrimo -4 en Tjumenj, por kies programo multe kontribuis Aleksandr Melnikov; kaj dum EsPrimo – 5 en Jekaterinburg ni havis tiom da brilaj gastoj: Georgo Handzlik el Pollando, Mikaelo Bronŝtejn, Georgij Kokolija, Aleksandr Melnikov!). Ankaŭ ĉi-foje ni atendis venon de Jefim Zajdman el Jalto, kiu planis multon kontribui al la programo de EsPrimo – 11. Sed kiam okazis, ke li ne povas veni pro gravaj kaj kompreneblaj kialoj, mi ekvidis en nia programo multajn truojn loke de la planitaj programeroj de Jefim. Feliĉe, estis granda elekto el la proponoj de aliaj partoprenontoj, kio por mi estas indiko de kreskinta aktiveco de la regiona esperantistaro. Kaj mi fieras, ke nun ni kapablas nur per fortoj de niaj esperantistoj – samregionanoj krei interesegan, varian, enhavriĉan, pensigan programon. Tiel estis dum EsPrimo 7- en Tobolsk, EsPrimo – 9 en Tjumenj kaj ankaŭ dum tiu ĉi EsPrimo – 11 en Ĉeljabinsk.

Nia ĉefa gastino ĉi foje estis mem Primavero. Dum ĉiuj renkontiĝaj tagoj regis vere bela printempo kaj pure Esperanta spirito. La vetero, eblas diri, nin dorlotis: la ĉielo mirinde bluis, la suno malavare brilis, en la bazejo blovis vento de amikeco kaj vento de inspiro. Kaj fakte suronde de tiu komuna printempa humoro, ĝojo, ĉies entuziasmo kaj aktiveco estis tre intense travivitaj tiuj kvar majaj tagoj. Plej ĝenerala mia impreso, kiu restis post tiu ĉi renkontiĝo: ke tio estis tre-tre bona...

Estas bonege, ke ni ĉiuj havis oportunon paroli la lingvon; partopreni viglajn, neenuajn diskutojn; ĝui interesegajn prelegojn kaj prezentadojn; lakone esprimi sin dum Peĉakuĉo; konkursi en interpretado kaj en sportaj ludoj; kunridi dum Gaja Vespero; kunludi dum Brain- ringo kun Roman Jefremov kaj en multegaj noktaj ludoj; kunkanti kun Konstantin Ĥlizov dum la diskutrondo “Kial ni kantas?”; kundanci kun Marina Stepaĉova dum Gajaj Dancoj; kundeklami la poeziaĵojn de Giŝpling kaj Eli Urbanová; kunkrei mirinde belan komunan koncerton en la lasta vespero de la renkontiĝo. Mankis loko por enuo kaj mi ne vidis ĉirkaŭ mi eĉ unu mornan vizaĝon!

Por mi mem EsPrimo ĉiam estas tiu spaco, kie iel alie batas mia koro, mi komencas eĉ senkiale rideti, sentas min tre komforte, leĝere… En tiu ĝoja etoso kaj amika medio ĉio malbona degelas kiel printempa neĝo, kaj oni komencas alie pensi, kaj la mondo , kiu eble antaŭe estis grizkolora, povas akiri tiom ĝojajn, helajn kolorojn.

Min ĉiam ege ĝojigas harmonia kunestado de diversaj E-generacioj; ekvilibro inter gejunuloj, kun ilia impeto, pasia strebo al io nova, ankoraŭ neokazinta kaj inter jam multon vidintaj kaj spertintaj esperantistoj, gardantoj de E-tradicioj kaj la kluba historio. Spertuloj (Viktoro Laptev, Vjaĉeslav Roĵdestvenskij, Galina Terentjeva) ankaŭ ĉi-foje rakontis pri la historio de la klubo, revivigante la pasintecon, ja ĝuste la 1-an de majo ĉeljabinska E – klubo festis sian 45-jariĝon, aŭ montris, kiel Vladimir Terjoĥin, bonegan filmeton pri Esperantista konstrutaĉmento, kiun li organizis en 1971 en Novosibirsk. Sed niaj spertuloj ne aspektis kiel gravuloj, ĉe ili forestis bombasto kaj graveco, ili estis tre kontaktemaj, amikemaj, afablaj. Kaj niaj gejunuloj estis ŝercemaj, gajaj, ludemaj, aldonis junan, freŝan energion al EsPrimo -11. Sed ili ankaŭ ne restis indiferentaj, tre estime rilatis al niaj E-veteranoj, scivole ensorbante ĉion, kion ili rakontis. Mi nur povas aserti, ke ĝuste en tiu medio, en pozitiva unuiĝo de E-generacioj, junuloj rapide kreskas kiel interesaj Esperanto – personoj.

Ankoraŭ unu ĝojiga fakto, pri kiu mi ne povas silenti: tre bonas, ke niaj esperantistoj venas al EsPrimoj kun la familioj kaj siaj infanoj: kelkajn el ili ni povis observi dum jaroj, kiel ili kreskis, ŝanĝiĝis: nun jam la 15-jaran Anja Pavlova , 12-jaran Filipp Vŝivcev, 9-jaran Sofija Paŝĉenko – ili ĉiuj partoprenis jam ne la unuan EsPrimon, bone komprenas kaj diversgrade parolas Esperanton. De la unua vivojaro partoprenas EsPrimojn Artjom Veselov. Ĉi-foje aliĝis la familio de Konstantin Ĥlizov kun  du simpatiaj filinoj: Aljona kaj Alisa; kaj la familio de Konstantin Obrazcov kun la ĉarma filo Leo, nur 1 jaron kaj 8 monatojn aĝa, - plej juna nia partopreninto, kiu tute ne kapricis, nature ĉeestis ĉiujn aranĝojn, kvazaŭ li naskiĝis jam en tiu ĉi medio. Fakte ĉiuj infanoj sentas sin dum EsPrimoj hejme, ofte aktivas dum komunaj koncertoj, kaj ankaŭ ĉi foje ili preparis sian programeton dum la koncerto. Min mem ĉiam ravas nia neripeteble varma, familia etoso, en kiu ni kuniĝas kaj kiun ni, kiel organizantoj, strebas krei. Evidente ni sukcesas en tio kaj mi fieras, ke dum EsPrimo – 10 en Jekaterinburg mi estis premiita per Verda Holoĝo ĝuste pro la kreado de la familia etoso dum EsPrimoj.

Se demandi, kio ankoraŭ ĝojigis min dum tiu ĉi EsPrimo, mi povas respondi: pli vasta partopreno ĉi-jare de siberiaj esperantistoj - estis ne nur novosibirskanoj, sed ankaŭ esperantistoj el Tomsk, Krasnojarsk, Irkutsk, kiuj sufiĉe malproksimas de Ĉeljabinsk. Ni ankaŭ estis tre ĝojaj vidi E-gastojn el same foraj urboj: Volgograd (Tatjana Vtorova kaj Valentina Spitcina), Arĥangelsk (Larisa Ŝapoŝnikova), Sankt – Peterburgo (Aleksandr Osokin), Dimitrovgrad (Tatjana Ilutkina, Irina Ruzankina, Jelena Ĉernova). Ege ni ĝojis, ke denove venis niaj amikoj- MASI-anoj (Irina Gonĉarova kun sia glora junularo). Veno de tiom da aliurbaj gastoj estas por mi indiko de la populareco de niaj regionaj renkontiĝoj! Ĉiuj niaj gastoj, senescepte, estis tre printempe agorditaj kaj tre aktive kontribuis al la programo de EsPrimo -11. Ni tre dankas vin, gekaraj!

Estis multo interesa kaj diversa en tiu etosplena programo, kaj tio ne priskribeblas. Ĉar tion necesas vidi, partopreni en tio! Tial mi eĉ ne priskribu la detalojn. Por mi tre valoras, ke ni ne simple kunvenas, ni komunikiĝas, interŝanĝas opiniojn, klerigas unu la alian, interamikiĝas. Mi ĝojas kaj kontentas, ke tio okazis. Ni esperu, ke tio ankoraŭ okazos kaj EsPrimoj daŭre estos,

Kaj fine mi diru nur kelkajn frazojn pri la elektita ĉi-jara temo: “La vojo, kiun ni sekvas..” Certe, ĉiu el ni havas propran vivon kun siaj agrablaĵoj kaj malagrablaĵoj, kaj en ĝi sian apartan vojon, sian biografion, kiu sendube lasas postsignon je tuta nia mondopercepto. Sed nin kunigas ja unu komuna vojo, sur kiu ni paŝas – Esperanto-vojo. Iuj el ni jam delonge paŝas sur tiu ĉi vojo, iuj estas nur ĉe la komenco. Sed ĉiuj ni devas daŭrigi nian paŝadon, ĉar se ni haltos surloke – jam nenio okazos, kaj ĉio rapide malaperos. Ni esperu je plibono, al alio mi simple ne pretas…

Raja Kudrjavceva, ĉefa kunordiganto de EsPrimo -11, Jekaterinburg.

“Rusia Esperanto-Gazeto” (”REGo”) №3 (88), junio 2015, paĝoj 5 -8