Добавить комментарий

Rememoroj pri EsPrimo -10

EsPrimo: 

Por priskribi la plej bonajn sentojn ĉiam mankas vortoj. Jam pasis kelkaj tagoj post EsPrimo-10, tamen mi nur hodiaŭ igis min verki tiun ĉi artikolon - tiom malfacile estas vortumi travivaĵojn, kiam ili tiom neforgeseble belas.

Saĝaj homoj diras, kiu levis la piedon devas ekpaŝi. Kun fiero ni povas konstati, ke EsPrimo sukcese faris ĉi-jare jam sian dekan paŝon. Tio estas vere serioza atingo kaj ekzemplo por imiti.

Kiam mi eksciis, ke la jubilea EsPrimo okazos en Jekaterinburg, mi eĉ ne dubis, ke la evento estos vere altkvalita kaj certe enhavplena. Membroj de la loka E-klubo “Arĝenta flamo” ne povis fari alie.

Kaj mi ne eraris. Tri tagoj de EsPrimo pasis rapidege - tia riĉa kaj alloga estis la programo. Ofte estis malfacile elekti el inter partoprenindaj programeroj. Mi volis samtempe ĉeesti  ĉie. Tamen fizike tio ne eblis.

Unue estas menciinda “Peĉakuĉo”,  gvidata de Aleksander Osincev (Jekaterinburg). Mi ravitas, kiel lerte Saŝa povas kolekti ĉirkaŭ si interesajn kreemajn homojn, kreski mem kaj inspiri aliajn. Nur kreemaj homoj kapablas fari nur dum 6 minutoj kaj 40 sekundoj tiom mirindajn rakontojn pri iu konkreta temo. Pro tio mi dankas Vladimir Opletajev (Surgut), kiu prezentis bildojn pri Andrej Rubljov, kaj Katja Arbekova (Novosibirsk), kiu pitoreske priskribis Altajon, kie ĉi-jare okazos RA - Renkontiĝo de amikoj. 

Due mi ege ŝatis partopreni la programeron de Mikaelo Bronŝtejn (Tiĥvin) “La mondo de la fratoj Strugackij”. Mi konfesas, ke sur mia librobreto jam delonge kuŝas kelkaj libroj de la fratoj Strugackij, donacitaj al mi diverstempe, sed mi ĉiam pensis, ke al mi ne plaĉas la ĝenro, en kiu verkas la fratoj. Tamen post la prelego de M. Bronŝtejn mi subite komprenis, ke mi volus tralegi kaj originalajn tekstojn, kaj tradukojn al Esperanto.

Interalie la tuta verkaro de Mikaelo Bronŝtejn meritas atenton – ĉu propraj verkoj, ĉu tradukoj, ĉu versaĵoj, ĉu kantoj.  Malgraŭ ke ni povis demandi Mikaelon pri lia verkado kaj la vivo dum la “Konferenco de legantoj” kaj ankaŭ private, tutegale restis multaj demandoj al tiu meritplena kaj estimata homo, kiujn mi certe faros perpoŝte aŭ dum aliaj renkontiĝoj.

            Post la konferenco mi kaj aliaj esprimanoj dividiĝis je kvin teamoj kaj ĝuis la intelektan ludon “Kio? Kie? Kiam?”, aranĝitan de Roman Jefremov (Glazov). La ludo certigis min, ke esperantistoj estas ne nur kreemaj, legemaj kaj verkemaj, sed ankaŭ scivolemaj kaj pensemaj personoj. Preskaŭ ĉiuj demandoj de la ludo estis solvitaj de la partoprenantoj. Kompreneble mi eksciis multon novan, ekzemple, kiel per la lingvo de gestoj oni montras emblemojn de aŭtoj.

            Certe mi estas dankema al la organizantoj pro la interkona kaj amika vesperoj, pro noktaj ludoj kaj koncertoj, pro magia amika etoso, kiu sen ili ne aperus. Apartan dankon al kuiristoj en la manĝejo. Mi neniam estis malsata. Mi ne volas preteriri talentojn de gejunuloj el Jekaterinburg. Ili estas fotemaj, muzikemaj, pentremaj kaj kuiremaj - do ili estas tre kreemaj!

            Tamen la plej grandan kaj sinceran dankon mi volus diri al Viktoro kaj Raja Kudrjavcev-oj (Jekaterinburg), kiuj dekomence estis la plej grandaj inspirantoj kaj motoroj de EsPrimo-10. Sen ili nenio okazus. Sen ili la printempo ne venus al la esperantistaro de Uralo kaj Okcidenta Siberio. Dankon, karaj!

Grandan dankon al ĉiuj, kiuj kunvivs kun mi tiujn tri neforgeseblajn printempajn tagojn! Ĝis revido dum EsPrimo-11!

Olga Ŝilajeva (Glazov)

 

“Rusia Esperanto-Gazeto”, № 2 – 3 (81 – 82), paĝoj 10 -11